tradukoj: be cs de en fr hu nl pt ru sk sv

1monolog/o PV

monologo  

Solparolado, dirado sen ĉeestantoj aŭ sen respondado de ĉeestantoj.
a)
TEA Sceno dum kiu rolulo, estante aŭ sin kredante sola, parolas al si mem.
b)
TEA Amuza rakonteto, kiun unu persono recitas en porplezura kunveno. VD:skeĉo
ANT:dialogo

monologi  

Paroli sole, sen respondantoj: mi multon legis pri Esperanto ĉu en la dudekaj, aŭ en la tridekaj.. jes... - malrapide monologis la redaktoro [1].

interna monologo

BELE Rakontmaniero rekte prezentanta per vortoj la pensadon de rolulo: eblas diri ke la tuta novelo estas interna monologo de la edzino [2].

tradukoj

anglaj

~o a: soliloquy; ~o: monologue; ~i: make a monologue; interna ~o: internal monologue.

belorusaj

~o: маналёг.

ĉeĥaj

~o: monolog; ~i: monologizovat, vést monolog.

francaj

~o: monologue; ~i: monologuer; interna ~o: monologue intérieur.

germanaj

~o a: Monolog, einsame Rede.

hungaraj

~o a: monológ, magánbeszéd.

nederlandaj

~o: monoloog.

portugalaj

~o: monólogo.

rusaj

~o: монолог.

slovakaj

~o: monológ; ~i: viesť monológ.

svedaj

~o a: monolog.

fontoj

1. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 2a, p. 15a
2. V. Melnikov: La lingvo de okuloj..., 2005-11-16

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | monolo.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.16 2015/07/04 08:37:39