*sincer/a PV

*sincera

1.
(iu) Esprimanta malkaŝe, senmensoge kaj malhipokrite tion, kion li aŭ ŝi opinias aŭ sentas; aganta akorde kun siaj opinioj kaj sentoj; verema: mi povus ĵuri al vi, ke ili estas sinceraj [1]; sincera kaj profunde konvinkita kristano [2]; el sincera koro mi oferis ĉion ĉi tion [3]; pri ĉio tio ĉi mi estas sincere kaj forte konvinkita [4]; estu sinceraj kontraŭ mi, ĉu oni invitis vin aŭ ne [5]? mia instruisto [estis] la plej sincera kaj modesta kaj samtempe la plej klera vireto, kiun oni iam renkontis [6]. VD:brava2, fidinda, kredinda, lojala, malfermita3, solida4
2.
(io) Malkaŝe, senmensoge kaj malhipokrite dirita, farita aŭ sentita; vera: akceptu mian sinceran saluton [7]; [kun] sincera estimo kaj koreco […] mi diris „bonan nokton“ al tiu ĉi feliĉa paro [8]; ni sentas kun kredo sincera, ⫽ ke estos esper' plenumita [9]; kanto sincera de mia animo, ⫽ flugu en vaston sen timo [10]; liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino Marta ; ilia ĉagreno, ŝajnas, estis sincera [11]; donaco nesincera estas donaco infera PrV . VD:deca, honesta
angle:
sincere
beloruse:
шчыры
bulgare:
искрен
ĉeĥe:
upřímný, upřímný
france:
sincère
germane:
aufrichtig, lauter
hispane:
sincero, franco
hungare:
őszinte
japane:
誠実な [せいじつな], 率直な [そっちょくな], 真心のこもった [まごころのこもった], 本心からの [ほんしんからの]
katalune:
sincer, franc
nederlande:
oprecht, openhartig
pole:
szczery
ruse:
искренний, чистосердечный
slovake:
nezaobalený, otvorený, úprimný
ukraine:
щирий, щиросердий

sincero, sincereco

Verdiremo, inklino al malkaŝa diro de sentoj kaj opinioj: kie estas sincereco, tie estas ankaŭ kompato kaj helpo [12]; [t]ia honesta, estiminda sincereco […] havis por mi apartan ĉarmon [13]; li dankis lin pro lia kunsento, laŭdis lin pro liaj sincereco kaj malkaŝemo [14]; permesu, ke mi demandu vin, kiel patro, kun la tuta sincereco: kian opinion vi havas pri mia filo [15]? poemoj, potencaj per sincero [16]; la krabo ĉiam montras sincerecon kaj amikecon al la serpento, dum tiu estas insida kaj malvirta [17]; ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero PrV .
beloruse:
шчырасьць
ĉeĥe:
upřímnost
france:
sincérité
germane:
Aufrichtigkeit, Lauterkeit
japane:
誠実 [せいじつ], 誠意 [せいい], 真心 [まごころ]
pole:
prostota, rzetelność
slovake:
úprimnosť
ukraine:
щирість, щиросердість

malsincera

1.
(iu) Hipokrita, mensogema, malverema: la malsinceraj fratinoj volis per flato akiri la favoron de la juna reĝino [18]; vi ne vidas iliajn malsincerajn rigardojn […] verdajn de avideco [19]; malsinceran buŝon mi malamas [20]; ŝajna sed malsincera nedeziremo [21]; kiso malsincera estas danĝera PrV .
2.
(io) Ne konforma al la vero, trompa.
angle:
insincere
beloruse:
няшчыры, крывадушны
bulgare:
неискрен
ĉeĥe:
neupřímný, záludný
france:
hypocrite (adj.), insincère
germane:
unaufrichtig, falsch (unaufrichtig)
hispane:
1. hipócrita 2. falseado
japane:
不誠実な [ふせいじつな], 腹黒い [はらぐろい], 口先だけの [くちさきだけの], 偽りの [いつわりの]
katalune:
1. hipòcrita 2. falsejat
nederlande:
onoprecht, achterbaks
pole:
nieszczery
slovake:
falošný, neúprimný
ukraine:
потайливий, скритний, нещирий, показний, фальшивий

malsincero, malsincereco

Neverdiremo, trompa ŝajnigo de aliaj sentoj kaj intencoj, ol oni reale havas: eble […] Sara kaŝas malsincerecon sub la ŝajna boneco [22]; estas malfacile trovi, geamikoj, pli sinceran konfeson de malsincereco [23]; Homaranismo helpos forigi tiun ĉi devigon al malsincereco [24].
beloruse:
няшчырасьць, крывадушнасьць
france:
hypocrisie
germane:
Unaufrichtigkeit, Falschheit
japane:
不誠実 [ふせいじつ], 腹黒さ [はらぐろさ], 偽り [いつわり]
pole:
nieszczerość, nieuczciwość, obłuda

administraj notoj