*tromp/i

*trompi

(tr)
Erarigi iun, kredigi ion malefektivan, ofte ruze kaj malice: trompi la aĉetantonB ; neniun mi iam konscie trompis eĉ pri la valoro de unu helero [1]; ni ne lasu nin trompi per tiaj belaj promesoj; vi ne havas edzinon, kiu vin trompas (estas al vi malfidela); (koko, kokri) [2]; ŝajno trompas PrV ; (figure) trompi la esperojn (kaŭzi elreviĝon) B ; (figure) Jakob trompis (sukcese evitis) la atenton de Laban […] ne dirante al li, ke li forkuras [3]; trompakiraĵoj [4]; tromplogi [5]. VD:fripono, mistifiki, perfidi, polvo
angle:
deceive
beloruse:
ашукваць, падманваць
ĉeĥe:
klamat, mýlit, ošidit, podvádět, zklamat
france:
abuser, duper, tromper, tricher (ntr) ŝajno ~as: les apparences sont trompeuses.
germane:
enttäuschen, täuschen, betrügen, hintergehen
hispane:
engañar, hacer trampa ŝajno ~as: las apariencias engañan.
hungare:
becsap, rászed, megtéveszt, csal, megcsal, megkerül
japane:
だます, ごまかす, 欺く [あざむく], 誤らせる [あやまらせる], 惑わす [まどわす], 裏切る [うらぎる]
latine:
decipio, ere, fallo, ere
nederlande:
bedriegen, ontwijken
pole:
oszukiwać, okpić, podchodzić (kogoś), szachraić (pot.), cyganić (pot.), oszwabić (pot.), zdradzać
portugale:
enganar, iludir, burlar, embair, fraudar, lograr, ludibriar
ruse:
обманывать, обмануть
slovake:
oklamať, ošialiť, ošudiť, podviesť
ukraine:
обманювати, обдурювати, вводити в оману, ошукувати

trompa

Trompanta: ĉarmeco estas trompa [6]; trompa ŝajno, kvieto; trompa vojo ne erarigos la saĝulon [7]; Aprila vetero ‐ trompa aero PrV ; ĝi estas trompa pano [8] (ŝajna, ne efektiva bono).
beloruse:
падманлівы, зманлівы, ашукны
ĉeĥe:
klamný, podvodný
france:
trompeur, fallacieux
germane:
täuschend, betrügerisch
hispane:
engañoso, falaz
hungare:
csaló, megtévesztő
japane:
いつわりの, ごまかしの, 欺瞞的 [ぎまんてき], 見せかけの [みせかけの]
latine:
dolosus, fallax
nederlande:
bedrieglijk
pole:
oszukańczy, szachrający
ruse:
обманчивый, обманный
slovake:
klamný, lživý, podvodný
ukraine:
обманний, оманливий, оманний, облудний

trompe

Per trompo: li redonu […] tion, kion li trompe forprenis [9]; trompe (por trompi) kaŝi sian malamon [10].
beloruse:
падманна, зманліва, аблудна
germane:
betrügerisch
japane:
いつわって, だまして, 二心をもって [ふたこころをもって]
pole:
oszukańczo
ukraine:
обманно, облудно, шляхом обману

trompo

Konscia, ruza kredigo de malveraĵo, misgvido, erarigo: lia buŝo estas plena de malbenado, [trompo], kaj malico [11]; [ili] pensis, ke tio estas trompo de la okuloj, tiel neesprimeble bela ili trovis la vidaĵon [12]; tio tute ne estis vera, li volis nur fari al li Aprilan trompon [13]; la trompon en liaj paroloj neniu rimarkis [14].
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 10:7
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto
14. Manashi Dasgupta, trad. G. Gharbaari: Dormanta Hejmaro, 2006
beloruse:
падман, ашуканства, ашука
ĉeĥe:
klam, podvod
france:
tromperie, triche, tricherie
hispane:
engaño, fraude
japane:
欺瞞 [ぎまん], ごまかし, だまし, 詐欺 [さぎ], ぺてん, 裏切り [うらぎり]
pole:
oszustwo, granda, afera
slovake:
klam, klamstvo, podvod
ukraine:
обман, брехня, омана, облуда

trompanto

Tiu, kiu trompas: mi estos en liaj okuloj kiel trompanto, kaj mi venigos sur min malbenon [15]; unu tagon venis ankaŭ du trompantoj, kiuj diris, ke ili […] teksas la plej belan ŝtofon, […] sed la vestoj […] el tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu […] estas tro malsaĝa, ili restas nevideblaj [16].
beloruse:
ашуканец, манюка
germane:
Betrüger, Blender, Rosstäuscher
japane:
ごまかす人 [ごまかすじん], だます人 [だますじん], 嘘つき [うそつき]
pole:
oszust
ukraine:
обманщик, ошуканець, ошуст

*trompiĝi

1.
Esti trompita: per via sorĉado ĉiuj nacioj trompiĝis [17].
2.
(evitinde) Erari1: kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis [18].
angle:
1. be deceived, fall (for something)
beloruse:
ашукацца, падмануцца
germane:
1. getäuscht werden, hereinfallen, reinfallen (auf etwas) 2. sich täuschen, sich irren
hispane:
confundirse
hungare:
csalódik
japane:
だまされる, 当てが外れる [あてがはずれる]
pole:
1. dać się oszukać, dać się podejść, dać się oszachraić (pot.), dać się ocyganić (pot.), dać się oszwabić (pot.), dać się wydymać (pot. wulg.) 2. oszukać się, oszachraić się (pot.), ocyganić się (pot.), oszwabić się (pot.)
ruse:
обмануться

trompiĝo

Iluziiĝo: ĝi estas nekredebla, ĝi estas sonĝo, ĝi estas trompiĝo de la sentoj! [19]; malfacilaj tagoj, doloro kaj trompiĝo estis lia sorto [20]; mi tion faros kun plena nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj disreviĝoj Marta . ANT:elreviĝo, seniluziiĝo
angle:
ilusion
beloruse:
падман, ілюзія
germane:
Täuschung
japane:
だまされること, 期待はずれ [きたいはずれ]
pole:
oszukanie się
ukraine:
омана, ілюзія, помилка

trompisto

Tiu, kiu trompas por vivteni sin, profesieca trompanto: trompisto, ŝtelisto, de kiu honesta homo nenion povas profiti [21]; ne pensu, ke ni estas trompistoj [22]; „ĉu la trompistoj pagis sian kalkulon?“ demandas la policisto FK .
beloruse:
махляр, шулер
germane:
Betrüger
japane:
詐欺師 [さぎし], ぺてん師 [ペテンし]
pole:
aferzysta, oszust, spekulant
ukraine:
шулер

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.