fraŭd/i SPV

fraŭdi

JUREKON Trompi pri kvantoj, datoj, kontoj en negoco aŭ alia afero: prunteprenita mono, ofte malbone, eĉ fraŭde uzita [1]; disvastiĝantaj skandaloj pri fraŭdaj kont-metodoj kaj la borsa krizo [2]; la polico identigis fraŭdanton en la banka akcia sekcio [3]; okazis en Britio elekta fraŭdado [4]; jam frue en sia lerneja kariero ili lernas trompi kaj fraŭdi [5]; impostfraŭduloj [6]; prifraŭdi la ŝtatan kason [7].
1. Werner Schad: Putrantaj demokratioj, Monato, 2001/02, p. 7
2. Monato, Elson B. Snow: Sekvoj de la pakto pri libera merkato, 2003
3. Monato, Karlo Juhász: Banko-manko, 2004
4. Monato, Paul Gubbins: Banana respubliko, 2005
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: Noto nekontentiga por germanaj lernejoj, 2007
6. Monato, Stefan Maul: Krimaj riĉuloj, 2008
7. Monato, José Mauro Progiante: Parlamento korupton apogas, 2011
beloruse:
махляваць, ашукваць, абдурваць
ĉine:
[mán], 欺騙 [qīpiàn], 糊弄 [hùnong], 譸 [zhōu], 誑 [kuáng]
france:
frauder, tricher
germane:
betrügen
hispane:
estafar
portugale:
fraudar, defraudar, lesar, burlar
ukraine:
обманювати, шахраювати, обдурювати, ошукувати

fraŭdo

JUREKON
Trompado pri kvantoj por ŝtelakiri: fraŭdoj dum „demokrataj“ elektoj en Peruo [8]; fraŭdo en la dua plej granda hungara banko skuis landon [9]; la kortumo trovos lin kulpa pro […] krimoj, inkluzive de korupto kaj fraŭdo [10].
8. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 5
9. Monato, Karlo Juhász: Banko-manko, 2004
10. Monato, Princo Henriko Oguinye/pg: De honoro al honto, 2012
beloruse:
махлярства, ашуканства
ĉine:
拐騙 [guǎipiàn]
france:
fraude, tricherie
germane:
Betrug
hispane:
estafa
nederlande:
fraude
portugale:
fraude
ukraine:
шахрайство, обдурювання, ошуканство, підробка

fraŭdisto

Iu kiu vivas de fraŭdado: homoj kiuj faras unuopajn krimojn estas kondamnataj kiel templorabistoj kaj homŝtelistoj kaj domrabistoj kaj fraŭdistoj kaj ŝtelistoj, sed se oni […] ankaŭ ŝtelas kaj sklavigas la civitanojn mem, […] oni estas aklamata kiel beata, benita [11].
angle:
defrauder
ĉine:
騙子 [piànzi], 挪用公款者 [nuóyònggōngkuǎnzhě]
france:
fraudeur, fraudeuse
germane:
Betrüger

defraŭdi

(tr)
JUREKON
1.
(ion) Alproprigi al si per fraŭdo: la Milita Reganto estis sendonta pafiston por pafmortigi nin, ĉar ni defraŭdis de li monsumon kaj insultis lin [12]; li defraŭdis la kapitalon de kvinjaraj ĝemeloj, kies kuratoro li estis [13].
2.
(iun) Priŝteli per trompo en kalkuloj: mi donos al ĉiu ties respektivan parton [...], sen defraŭdi vin eĉ per unu groŝo [14].
SUP:ŝteli
12. Lusin trad. Guozhu: Fan Ainong, http://espero.51.net/zhxs/mf11.htm
13. Wenceslao Fernández-Flórez, trad. Fernando de Diego: La malica komizo, https://esperanto-ondo.ru/Tl-hisp1.htm
14. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 1a, ĉapitro 39a, p. 294a
beloruse:
скрасьці (праз махлярства), прысвоіць (праз махлярства)
france:
1. détourner (de l'argent) 2. escroquer, léser (faire du tort)
germane:
veruntreuen
hebree:
להונות
hispane:
2. defraudar bienes o dinero
portugale:
2. defraudar
ukraine:
підступно обкрадати (когось), підступно викрадати (щось), привласнювати

administraj notoj