apori/o

aporio

FIL Malfacilaĵo aŭ kontraŭdiro en rezono, ŝajne senelira: pro ne sufiĉa atento de la filozofoj pri la pure raciaj aporioj kaj eblaj solvoj, la historio de la filozofio estas sinsekvo de opinioj, anstataŭ firma saĝo [1]; (komune) la progresema rolo kiun ludis la ministrejo […] sekurigis la bonan saĝon kontraŭ neklereco de la plebo, tio estas la granda aporio de la demokratio. [2]. SIN:koanoVD:Sokrato2
1. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „aporio“, [1999]
2. Yamasaki S.: Lingvoplanado en Japanio, 2003
beloruse:
апарыя
france:
aporie
germane:
Aporie
katalune:
aporia
nederlande:
aporie
norvege:
aporie

Aporio Viki

MIT Laŭ la helena mitologio, demonino personiganta malfacilecon, perpleksecon kaj senpovecon: Penio ― kunuloj ŝiaj estis Aporio (Malfacileco) kaj ŝiaj fratinoj Ameĥanio (Senhelpeco) kaj Ptoĥejo (Almozado) [3].

administraj notoj