*ŝancel/i

*ŝanceli

(tr)
1.
Forte puŝi starantan objekton tien kaj reen tiamaniere, ke ĝi povas renversiĝi aŭ fali, aŭ ke ĝi almenaŭ ne plu firme staras: la rivero sin ĵetis kontraŭ tiun domon, kaj ne povis ĝin ŝanceli; ĉar ĝi estis bone konstruita [1]; la vento ekŝancelis la kristalan akvon kaj enkovris la belegan lilion per blanka ŝaŭmo FK ; (figure) inter du pensoj ŝancelis la koro en brusto FK . VD:balanci, malstabiligi, skui, svingi1, tremigi
2.
(figure) Malfortikigi, malfirmigi, endanĝerigi ion: neniu estu ŝancelita de tiuj afliktoj [2]; subite ŝi […] ŝancelis la kapon, faris geston kvazaŭ ŝi volas salti [3]; la plena de saĝo pastra partio ekŝancelis la aŭtoritaton de l’ faraono [4]; Al dolĉa lud' de l' amo / Mi timas korŝancelojn [5]; ĉu la moralaj ekscitiĝoj […] ekŝancelis ŝian fizikan forton Marta ? la lasta [mondmilito] ŝancelis la fundamentojn de la kapitalismo en Eŭropo [6].
3.
(figure) Hezitigi, dubigi iun: tiu akcidento ŝancelis la kuraĝojn; ili ne vortobatalu […] kun risko de ŝancelo por la aŭdantoj [7].
1. La Nova Testamento, S. Luko 6:48
2. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 3:3
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tentado
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, de la deziro al la efektivigo ...
7. La Nova Testamento, Ii. timoteo 2:14
angle:
shake, *totter
beloruse:
хістаць, калыхаць, гайдаць, вагаць
bulgare:
разклащам, разтърсвам
france:
déstabiliser, ébranler, *chanceler
germane:
erschüttern, *bewegen, *wankend machen 1. zum Wanken bringen, zum Schwanken bringen 2. zum Wanken bringen
hispane:
sacudir, batir, estremecer, hacer oscilar (fuertemente), hacer vacilar
hungare:
ingat, megingat
itale:
1. far vacillare, scuotere, crollare (far cadere, no distruggere) 2. far vacillare, minare (fig.) 3. far vacillare, indebolire (fig.)
japane:
揺さぶる [ゆさぶる], ぐらつかせる, 動揺させる [どうようさせる], ちゅうちょさせる, 揺るがす [ゆるがす]
nederlande:
schudden, doen wankelen
pole:
zachwiać, *chwiać, *powiewać 1. wstrząsnąć, wstrząsać, chybotać 2. wstrząsnąć, wstrząsać
portugale:
sacudir, balançar
ruse:
*колебать, шатать, расшатывать
ukraine:
коливати, трясти, хитати, похитнути, розхитати, послабити

ŝanceliĝi

(ntr)
1.
Esti forte skuata kaj fariĝi facile falonta: [li] tiel ŝanceliĝis sur siaj piedoj, ke la sinjoro permesis al li sidiĝi [8]; liaj piedoj ŝanceliĝis, li sentis kapturnon [9]; ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo kaj balanciĝas kiel hamako [10]; ŝi ne iras rekte laŭ la vojo, ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas [11]; ne ŝanceliĝu dekstren nek maldekstren [12]; la ŝipo glitis facile kaj sen forta ŝanceliĝado sur la glata maro [13].
2.
(figure) Esti malfortigita, malfirmigita, endanĝerigita: lia sano ekŝanceliĝis Marta ; la enspezoj de la ŝtato […] ekŝanceliĝos, se la popolaĉo komencos festi ĉiun sepan tagon [14].
3.
(figure) Heziti: vi nun komencas dubeme ŝanceliĝi Ifigenio ; Marta videble ŝanceliĝis momenton Marta . VD:dubi
beloruse:
хістацца, калыхацца, гайдацца, вагацца
bulgare:
разклащам се, разтърсвам се 3. колебая се
france:
chanceler, hésiter, tituber
germane:
schwanken 1. wanken, schwanken, wackeln, erschüttert werden 2. wanken, wackeln, erschüttert werden
hispane:
sacudirse, batirse, estremecerse, oscilar (rápidamente), vacilar
hungare:
inog, ingadozik
itale:
1. barcolare, vacillare, dondolare, traballare 2. vacillare, traballare 3. tentennare, vacillare, oscillare (fig.), titubare
japane:
揺れ動く [ゆれうごく], ぐらぐらする, 動揺する [どうようする], ちゅうちょする, ぐらつく, 危機にひんする [ききにひんする]
nederlande:
wankelen
pole:
1. zachwiać się, chwiać się, chybotać się 3. wahnąć się, wahać się, zawahać się
portugale:
sacudir-se, balançar-se
ruse:
колебаться
ukraine:
коливатися, трястися, хитатися, ослабнути, вагатися

neŝancelebla

Tiom firma, konstanta, ke ĝin oni ne povas ŝanceli: ŝia volo estis tiel same neŝancelebla, kiel ŝia fido je la Eternulo [15]; Zminska ĉi tiun fojon estis neŝancelebla, malvarma kaj oficiala Marta ; kiel ajn timema ŝia agado estis, ĝi tamen montris firman kaj neŝanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontraŭstari BdV .
beloruse:
непахісны, нязломны
bulgare:
непоклатим
france:
inébranlable
germane:
unerschütterlich
hispane:
imbatible, inamovible
hungare:
megingathatatlan
itale:
fermo (irremovibile), incrollabile (fermo, stabile), saldo (fermo, stabile), stabile (inmovibile), solido (fermo, stabile)
japane:
揺るがない [ゆるがない], びくともしない, 確固とした [かっことした]
nederlande:
onwankelbaar, onwrikbaar, onverstoorbaar
pole:
niezłomny, niewzruszony, nieugięty
portugale:
inabalável

senŝanceliĝa

Firma kaj senhezita en sia ago: senŝanceliĝa estas lia koro, li ne timas [16]; ŝi ne mallevis la okulojn kaj per senŝanceliĝaj paŝoj aliris al la tablo Marta ; jes, sinjoro ― ŝi respondis senŝanceliĝe, mi venas ĉi tien ĉiutage, se la vetero estas bela IK . SIN:rezolutaVD:maltima, rigida, obstina, persistema, spitema, suverena
beloruse:
цьвёрды, рашучы
bulgare:
непоколебим
france:
déterminé (tenace), tenace
germane:
ungerührt, selbstsicher, resolut, souverän
hispane:
determinado (con intención de), resuelto
hungare:
szilárd, határozott
itale:
fermo (irremovibile), incrollabile (irremovibile), saldo (solido, fermo), solido (risoluto)
nederlande:
vastberaden, beslist (vastberaden)
pole:
niewzruszony, nieugięty
portugale:
inabalável

administraj notoj