*balanc/i PV

*balanci

(tr)
1.
Onde movi alterne tien-reen ion, kio pendas, svingiĝas, naĝas, ruliĝetas ks: [ili] ridas kaj kantas, sin gaje balancas, kaj […] gracie aldancas [1]; la nebuloj […] balancis siajn malpurajn ĉifonojn, kiel disŝiritajn malsekajn retojn [2]; la maro balancis, ĵetis pli kaj pli alten siajn ondojn FdO ; [li] balancas super nia kapo la torĉon [3]; maljunaj tilioj balancis siajn seriozajn fruntojn Marta ; leviĝis blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn [4]; Karolino […] ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon Marta ; la balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo Marta ; la pastroj balancadis la fumilojn [5]. SIN:luli, svingi, ŝanceli
Rim.: „Svingi“ kaj „balanci“ geometrie povas priskribi similajn movojn, sed svingante oni uzas kutime pli da propra kaj centrifuga fortoj por kaŭzi subitan rapidan, eventuale alsupran aŭ horizontalan movon, dum balancante gravito estigas pli harmonian kaj kontinuan movadon. [Wolfram Diestel]
2.
(la kapon) Esprimi konsenton, malkonsenton, miron, dubon ks tien-reen turnante la kapon laŭ unu el la tri eblecoj: mokas vin [kaj] balancas post vi la kapon la filino [6]; la kamarado balancis la kapon kaj diris milde kaj amike: ne, nun mia tempo finiĝis (vd kapnei) [7]; li sidiĝis denove kaj jese balancis la kapon (vd kapjesi) [8]; li kapbalancis sian jeson [9]; balancadi la kapon laŭ la takto de la muziko [10]. VD:skui2
angle:
swing
beloruse:
калыхаць, гайдаць, гушкаць
ĉeĥe:
balancovat, držet rovnováhu, houpat, komíhat, kymácet, kývat (čím)
ĉine:
1. 盪秋千 [dàngqiūqiān] 2. 点头 [diǎntóu], 搖頭 [yáotóu]
france:
balancer (tr.), bercer
germane:
1. schaukeln, schwenken, wippen, wiegen 2. schütteln (Kopf), nicken, wiegen (Kopf)
hebree:
לנענע, לטלטל
hispane:
balancear
hungare:
hintáztat, ingat, lenget
japane:
上下に揺らす [じょうげにゆらす]
katalune:
balancejar, gronxar
nederlande:
doen schommelen, laten balanceren, doen wiegen, schommelen, balanceren, wiegen
pole:
huśtać
portugale:
balançar
ruse:
качать, раскачивать, размахивать
slovake:
hojdať, kývať
svede:
gunga (någon eller något)
ukraine:
гойдати, колихати, коливати, хитати

balanciĝi

Turnmoviĝi alterne tien kaj reen: ŝi de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido [11]; [ĝi] balanciĝas kiel hamako [12]; la granda ŝipo balanciĝis en rapidega kurado sur la sovaĝa maro [13]; sur la bordoj de la kanalo balanciĝis la grincantaj gruoj kun siteloj de fruktiga akvo [14]; la sonorilo ne silentis eĉ unu momenton, balanciĝis senĉese [15]; cignoj balanciĝas sur la akvo [16]; lia animo balanciĝos kiel ŝipeto dum la ventego [17]; grandegaj filikaj folioj […] balanciĝis kun dorma rideto FdO ; sur la brusto ora ĉeneto […] balanciĝas gracie Marta ; lia vizaĝo ruĝkoloriĝis […], liaj kruroj balanciĝis dum unu sekundo [18]; (figure) Karlo balanciĝas nun inter du sorĉoj: la beleco de la virino kaj beleco de la mono [19]. SIN:oscili, pendoli, svingiĝi, skuiĝi, ŝanceliĝi1VD:baskuli, danci, tangi
angle:
swing
beloruse:
калыхацца, гайдацца, гушкацца
ĉine:
盪秋千 [dàngqiūqiān]
france:
balancer (ntr.), se balancer
germane:
schaukeln, sich wiegen, schwingen
hebree:
להתנדנד
hispane:
balancearse
hungare:
hintázik, leng
japane:
揺れる [ゆれる], 揺れ動く [ゆれうごく]
katalune:
balancejar-se, gronxar-se
nederlande:
schommelen, balanceren, wiegen, hobbelen, wiegelen, wippen
pole:
huśtać się
ruse:
качаться, раскачиваться
svede:
gunga (sig själv), gungas
ukraine:
гойдатися, балансувати

balancilo

SPO Ludilo por balanciĝi:
a)
Sidtabulo, pendanta de du longaj ŝnuroj, ĉenoj aŭ stangoj kaj laŭvole svingebla: inter la arboj sur ŝnuroj pendas longa tabulo, tio estas balancilo [20]; la frato […] staras sur la balancilo, per la brako li ĉirkaŭprenis la ŝnuron, por sin teni [21]; oni ne tenis sufiĉe flekseble la kaptoŝnuregojn dum la tajdoŝanĝo – la farbanto ekflugas sur sia mortobalancilo for de la ŝelo [22]. VD:pendolilo, pendolo
b)
=baskulo
angle:
balance
beloruse:
арэлі, гушкалка
ĉeĥe:
houpačka, kyvadlo
ĉine:
跷跷板 [qiāoqiāobǎn]
france:
balançoire
germane:
Wippe, Schaukel
hebree:
נַדְנֵדָה
hungare:
hinta
japane:
ぶらんこ, シーソー
katalune:
gronxador
nederlande:
1.a schommel 1.b wip, wipplank
pole:
huśtawka
ruse:
качели
slovake:
hojdačka, kyvadlo
svede:
gunga (subst.), gungbräda
ukraine:
гойдалка, крісло-гойдалка, маятник

administraj notoj