tradukoj: be bg br cs da de en es fi fr hu it nl pl pt ru sk sv tp


Sin amuzi, sin distri, agante, ne por ia utilo, sed por nura
plezuro
de agado:
la infanoj ludas sur la herbejo;
ludi per pupo, pilko, kartoj;
ludi pilkonB;
ludi kartojnB;
ludi keglojn per kraniojZ;
ludi kun iu ludon de pugnoj
[2];
ludi militonZ
(imitante militon);
la ĵonglisto ludis per ponardoj;
fari sian taskon kvazaŭ ludante
(tute facile kaj senpene);
ludi per vortoj, fari vortludojn
(kombini similsonajn sed malsamsignifajn vortojn por
ŝerco
kaj amuzo);
ludi per okuloj
(= okulumi);
(figure)
la suno ludis (treme brilis) tra la
branĉaro;
(figure)
la vento ludis (agrable blovetis) tra la foliaro;
(figure)
la vento ludis kun ŝiaj haroj
(agrable flirtigis ŝiajn harojn).


(x)
(tr)



rolo

Objekto, per kiu infanoj ludas:
la ĉambro de la infanoj estis plena de ludiloj
(t.e. pupo, infana kaleŝeto, balancĉevalo,
rajdvipo k.a.)Z;
(figure)
al la virino ili diras: estu ludilo, servu kiel amuzilo
al la viroj!Z

preludo
Infana ludo per baskulo.
Politika manovro, kiu konsistas en la alterna favorado de jen unu,
jen alia el la du inter si malamikaj partioj, landoj ktp.


kajto

Ludo, en kiu
gajno aŭ malgajno dependas de neantaŭvideblaj,
hazardaj
okazaĵoj:
enspezo el hazardludo konsistigas 30-50% de la financa
enspezo
de Makao
[8].
vetludo

Kartludo por unu ludanto,
kies celo estas aranĝi kartojn laŭ difinitaj reguloj:
paciencludo bonsolviĝis, bone rezultis
[10];
paciencludo fiaskis
[11].
ermitludo


Ludo
en kiu ludantoj kunkreas rakonton, surprenante
respektivajn rolojn en ĝi:
Cantr II estas interreta rolludo,
kiu havas celon simuli socion
[14].

Ludo
kiu postulas de ĉiu ludanto planadon kaj enkalkulon de
la decidoj de aliaj ludantoj:
en la strategiludo „Command and Conquer Generals“
(Electronic Arts, 2003), Usono kaj Ĉinio, fariĝinte
amikaj nacioj, batalas kune
[15].

Ludo
en kiu oni uzas ordinare pecojn (ŝtonetojn, diskojn,
figuretojn, bastonetojn...), kiujn oni movas sur tabulo
aŭ desegnita spaco:
se vin interesas la klasika azia strategia tabulludo goo,
mi rekomendas ludi interrete ĉe KGS
[16];
la nunaj surtablaj ludoj proponas multajn temojn
por la tuta familio: regi la fervojan entreprenon,
estri piratan boaton, intrigi en la XVIa Hispanio
[17].

Ludo pri kies
rezulto oni vetas, precipe vetas monon:
estas notitaj la rezultoj de preskaŭ ĉiuj
piedpilkaj
vetludoj
[18].
hazardludo

Interaga ludo, en kiu la okazaĵojn prezentas surekranaj
videaj bildoj:
la videludindustrio ne kuraĝis defii la malpermeson de
videludoj, kiuj enhavas seksumaĵojn
[19].


Ludo
en kiu ludantoj devas diveni, kombini, elfari vortojn
el literoj aŭ responde al demandoj, ekzemple
skrablo,
krucvortenigmo...:
Vorto-Mozaiko ... kiu estis kreita de Nisikawa
Sirosi kaj Serizawa Kiyosi de la Tokio Esperanto-Kooperativo
... estas vortludo kiu ekzistas nur en Esperanto
[20].
ŝarado
Ŝerco
kiu amuzas per eluzo de similsoneco, dusenceco
aŭ aliaj vort-apartaĵoj:
LA-STRANGA-BUTIKO ― LAST-RANGA-BUTIKO;
[21]
plej ofte oni ne povas perfekte traduki vortludojn
de unu lingvo al alia
[22].