1aktor/o

aktoro

KINTEA Teatra aŭ kina ludisto, plenumanta rolojn: eniradis sur la arenon la aktoroj [1]; nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn [2]; kroataj teatraĵoj kaj aktoroj multe kontribuis al la esperanta teatro [3]; kia sufloro, tia aktoro PrV . SIN:rolisto
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
2. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
3. Hecimovic Branko: Antologio de kroataj unuaktaj dramoj, Monato, jaro 1998a, numero 3a, p. 18a
angle:
actor
beloruse:
актор
bulgare:
актьор
ĉeĥe:
herec, představitel, účinkující
ĉine:
大花面 [dàhuāmiàn]
france:
acteur
germane:
Schauspieler, Darsteller
hebree:
שחקן (תיאטרון, קולנוע)
hispane:
actor
hungare:
színész
ide:
aktoro
itale:
attore
japane:
俳優 [はいゆう]
malaje:
pelakon seniwati, pelakon wanita
nederlande:
acteur, toneelspeler
portugale:
ator, artista
ruse:
актёр, артист
slovake:
herec, účinkujúci
ukraine:
актор, артист
volapuke:
dramatan

aktori

KINTEA Ludi rolojn en teatraĵoj, kinaĵoj: li ne ŝercis nek aktoris, kaj dum la tuta leciono ne aperis eĉ plej eta rideto sur lia vizaĝo [4]; la ĉeĥa aktorino Eva Seemannová-Suchardova […] aktoris en „La Verda Ĉaro de Julio Baghy[5]; Nikolaj Rytjkov trovis eblojn ankaŭ profesie aktori [6]; (figure) la ŝipestro aktoris delikate [7]. VD:deklami, interpreti3, komedii, prezenti5, roli1
4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. Boris Kolker: Aktoro malliberigita (Sub la signo de Liro kaj Verda Stelo), Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 28a
7. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 26a
angle:
act, play a role
beloruse:
граць (ролю)
ĉeĥe:
hrát, hrát divadlo
ĉine:
唱戏 [chàngxì], 唱戲 [chàngxì]
france:
jouer un rôle (théâtre)
germane:
schauspielern, im Theater auftreten
hebree:
לשחק (תפקיד)
hispane:
actuar (teatro)
hungare:
szerepel (mint színész), játszik (mint színész)
itale:
recitare
japane:
演技する [えんぎする]
ruse:
играть роль
slovake:
hrať, hrať divadlo
ukraine:
бути актором, виступати у спектаклі, грати роль

aktorino

KINTEA Ina aktoro: grandtalenta aktoro, kiu faras al aktorino antaŭ entuziasmigita publiko la plej pasiajn amkonfesojn [8]; fajroj estis ekflamantaj en la arbustoj, timigante nian malfeliĉan aktorinon, kiu jam ŝanĝis la tridek kvinan kostumon je ruĝa atlasa pantaloneto, busttenilo kaj rusa arĝenta krestsimila ĉapo Metrop .
angle:
actress
beloruse:
акторка, актрыса
ĉine:
女优 [nǚyōu], 女優 [nǚyōu], 女演员 [nǚyǎnyuán], 女演員 [nǚyǎnyuán]
france:
actrice
germane:
Schauspielerin, Darstellerin
hispane:
actriz
ide:
aktorino
itale:
attrice
japane:
女優 [じょゆう]
nederlande:
actrice, toneelspeelster
ukraine:
акторка
volapuke:
jidramatan

filmaktoro

KIN Aktoro, kiu rolas en filmoj: kial ne fariĝi filmaktoro? – tion mi ne malŝatus [9]; la konata kaj muskola filmaktoro Rambo [10].
angle:
film actor, film actress
beloruse:
кінаактор
ĉeĥe:
filmový herec
france:
acteur de cinéma
germane:
Filmschauspieler
hungare:
filmszínész, filmművész
itale:
attore cinematografico
japane:
映画俳優 [えいがはいゆう]
ruse:
киноактёр, киноартист
slovake:
filmový herec
ukraine:
кіноактор

administraj notoj