*nePV

*ne  

1.  
Partikulo esprimanta negon, foreston, mankon de la priparolata ago aŭ eco: abelujon ne incitu, amason ne spitu PrV ; al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras PrV ; al malriĉulo infanoj ne mankas PrV ; aĝo maljuna ne estas oportuna PrV ; agrabla estas gasto, se ne longe li restas PrV ; nedeviga [1]; nemovebla [2]; bone vivi […] ne laborante [3]; foriri ne manĝinte; preteriri ne rimarkante la florojn [4]; ricevi grizan haron, ne vidinte altaron PrV ; li venis neatendite [5]; oni ne povis ne ridi [6].
Rim.: Se la nego koncernas ne la tutan propozicion, sed iun frazparton, tiam „ne“ senpere antaŭu la parton, kiun ĝi koncernas kaj negas: ne ĉio utilas, kio brilas PrV ; tio ĉi ja estas ne mia kulpo FK ; vi ne devas diri tion ; vi devas ne diri tion ; ne vi devas diri tion; ne tion vi devas diri; ne tute bona ; tute ne bona ; [tiuj] honoroj […] apartenas ne al mi [7].
Rim.: Ĉe alia nea vorto (neniom, neniu, nenial, neniam, neniel, nenia, nenio, nenie, nenies) la vorto „ne“ estas forlasata FK .
2.  
Modala vorto esprimanta kontraŭecon, malkonsenton, rifuzon: ĉu vi volas? respondu jes aŭ ne; mi opinias, ke ne; diru mem, ĉu hundo aŭ ĉevalo povas ridi? ne, plori ili povas, sed ridi ‐ tiun kapablon havas nur la homo [8].
Rim.: Same kiel ĉe jes1, en Esperanto ekzistas hezito en respondo de demandoj aŭ asertoj negaj: ĉu respondi laŭ la maniero de logikistoj, programistoj kaj orientanoj pri la tuta aserto, aŭ (laŭ la tradicio de la lingvoj okcidentaj) respondi tian demandon ignorante la negon (egale kiel la kontraŭan demandon pozitivan). Jen ekzemploj pri la respondo orienta-logikisma: ― la poloj sekve ĝin eĉ ne defendos? ― ho ne, ili kolektis jam soldatojn [9]; sed Sara malkonfesis, dirante: mi ne ridis, ĉar ŝi timis, ‐ sed Li diris: ne, vi ridis [10]; vi eble demandos: […] ĉu en ĉi tiu grava kaj solena momento li nenion pli havis por diri al ni? ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena [11]; ankaŭ ne ekzistas tenso en la ĉina lingvo por verboj, tio certe estas surpriza por alilingvanoj, ĉu la ĉinoj ne havas la koncepton pri tempo? certe ne! [12]. Kp la rimarkon pri JES. [Sergio Pokrovskij]
1. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
2. La Nova Testamento, La agoj 27:41
3. Monato, Stefan Maul: Krimaj riĉuloj, 2008
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
9. Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, reĝido de Danujo, 4:4
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:15
11. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
12. Ĉu la ĉina lingvo malfacila?, China Radio International, 2004-07-27.
angle:
1. no 2. no
beloruse:
не
bulgare:
не
ĉeĥe:
ne, nikoli, nikoliv
ĉine:
不 [bù]
finne:
~movebla: kiinteä (paikallaan pysyvä) li venis ~atendite: saapua odottamatta oni ~ povis ~ ridi: en voinut olla nauramatta vi ~ devas diri tion: sinun ei tarvitse sanoa sitä vi devas ~ diri tion: et saa sanoa sitä ~ tute bona: ei aivan hyvä tute ~ bona: ei lainkaan hyvä 2. ei (en, et,...)
france:
non, ne... pas
germane:
1. nicht 2. nicht, nein
greke:
1. δεν, μην 2. όχι
hebree:
לא 1. אל (לא), אין, בלי
hispane:
no
hungare:
1. ne 2. nem
indonezie:
2. tidak
nederlande:
1. niet, geen 2. nee
pole:
nie
portugale:
não
ruse:
1. не 2. нет
slovake:
nie
tokipone:
ala
turke:
hayır
volapuke:
ne 1. nenik

*nea

1.
Rifuza, malkonsenta, nega: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? [13]; nea gesto; nee skui la kapon; respondo nea ofte ŝuldiĝas al tio, ke la demando estas nea [14].
2.  
GRA Nega: aldonante la prefikson „nen-“, ni ricevas vortojn neajn [15].
angle:
negative
beloruse:
нэгатыўны адмоўны
ĉeĥe:
záporný
finne:
kieltävä, kielteinen, epäävä
france:
négatif (esprimant „non“)
germane:
verneinend
greke:
αρνητικός
hebree:
שלילי
hispane:
negativo
hungare:
nemleges, negatív
pole:
przeczący
portugale:
negativo
ruse:
отрицательный
slovake:
záporný

nei

(tr)
1.  
Diri ne, respondi ne: se li diras jes, nu, tiam la diablo ĉion prenis, sed se li neas […] [16].
2.  
Negi: nei sian kulpon, ŝuldon; nei la ekziston de Dio; diron oni neas, skribo ne pereas PrV ; neadi la eblecon de ekzistado de arta lingvo EE ; la junulo neas, ke li estas kuracisto [17]; ne neas li, ke li estas freneza Hamlet ; neado ne estas pravigo.
angle:
1. say no 2. negate
beloruse:
1. адмаўляць 2. адмаўляць
ĉeĥe:
popírat, zapírat, zapřít
finne:
sanoa ei, kieltää, kiistää
france:
1. dire non, répondre par non ~ado: négation, dénégation 2. nier, dénier (nier)
germane:
1. verneinen diron oni ~as, skribo ne pereas: wer schreibt, der bleibt 2. abstreiten, verleugnen
greke:
1. αρνούμαι
hebree:
1. להשיב בשלילה 2. לשלול \שלל\, להכחיש \כחש\
hispane:
1. negar
hungare:
1. tagad 2. tagad
nederlande:
2. ontkennen
pole:
1. mówić "nie", przeczyć, zaprzeczać, odmawiać 2. negować, przeczyć, zaprzeczać
portugale:
1. negar 2. (re)negar
ruse:
1. ответить отрицательно 2. отрицать
slovake:
negovať, nesúhlasiť, popierať, zapierať

neo

Ago nei1: Antef balancis kaj turnis la kapon, kio povis same bone signifi jeson aŭ neon [18]; brita neo ne aŭtomate signifus entombigon de la ambicia konstitucia projekto [19].
ĉeĥe:
zápor
finne:
kieltävä vastaus, kiistäminen
france:
non (subst.), réponse négative, négation (fait de dire non)
germane:
Nein
pole:
nie, przeczenie, negacja
ruse:
отрицание, отрицательный ответ
slovake:
zápor

neigi  

(tr)
Negi: morgaŭ li, kiel neiganto kaj persekutanto de la altaj dioj, estis oferota [20]; ĝi estas fakto, kiun ne neigas mem civitanino Velikonskaja! [21]; la kulpo ne estas neigebla; lia akra vizaĝo neneigeble esprimis: „estas mi la mastro“ [22].
angle:
negate
beloruse:
адмаўляць
ĉeĥe:
popřít, zapřít
finne:
kieltää, kiistää
france:
nier, dénier (nier) ne~igeble: indéniablement
germane:
abstreiten
hebree:
לשלול \שלל\, להכחיש \כחש\
hungare:
tagad
nederlande:
ontkennen
pole:
negować, przeczyć, zaprzeczać
portugale:
(re)negar
ruse:
отрицать
slovake:
zaprieť

*neulo [23]  

Homo kiu neas, malaprobas:
a)
Malaprobanto, malfavora voĉdonanto: ne plu okazas debato sed monologo de la neuloj [24]; bombardis jesuloj kaj neuloj unu la alian per veroj, duonveroj, kredoj, esperoj, mensogoj [25]; amasoj da jesuloj, portantaj skotajn flagojn, kantis, dancis kaj ridis, ‐ surstratiĝis ankaŭ amasoj da neuloj, portantaj la britan flagon [26].
b)
(ironie) Homo, kiu tro volonte neas kaj kritikas.
ANT:jesulo
23. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 4
24. J.-K. Rinaldo: por ke estu debato..., EU-konstitucio, 2005-04-09
25. Monato, Paul Gubbins: Aĉetunto, atentu!, 2014
26. Monato, Garbhan MacAoidh: Ne al sendependiĝo, 2014
france:
1.a désapprobateur (subst.) 1.b criticailleur
germane:
Neinsager

fornei  

Forkonfesi, malagnoski: vi ne forneu vian Dion [27].
ĉeĥe:
popřít, zapřít
france:
renier
germane:
verleugnen
slovake:
poprieť, zaprieť

kapnei

(ntr)
Signi sian neadon per movo de la kapo, ofte per balanco de ĝi dekstren kaj maldekstren: Levio kapneis [28]; mi ricevis nenion por miaj penoj krom alia kapneo [29]; la militisto kapneis: „ŝi ja estas krimulo laŭ iliaj leĝoj […][30].
ĉeĥe:
vyjádřit nesouhlas, zavrtět hlavou
finne:
pudistaa päätään
france:
dire non (d'un signe de tête), répondre par non (d'un signe de tête) kap~o: non de la tête, réponse négative (d'un signe de tête)
germane:
kopfschütteln
indonezie:
menggeleng
pole:
kręcić głową (przeczyć)
ruse:
отрицательно качать головой
slovake:
krútiť hlavou na znak nesúhlasu
Rim.: La tradicio uzi „ne“ kiel radikon ĝene kolizias kun la konsiderinde pli ofta kaj profunde enradikiĝinta prefiksa funkcio de „ne“. La vortoj neebla“, „neinda“, „neema“, „neemulo“, „nevorto“ ktp normale percepteblas kiel prefiksitaj, ne kiel „negebla“, „neginda“, „negema“, „negemulo“, „negvorto“ (kp „demandvorto“). Male, en „neado“ oni ial interpretas „ne“ radike. Tio estas malkohera kaj konfuza; eĉ Zamenhof mem, provante uzi la radikan „ne“, formis mallogikajn vortojn „neiganto“ (vd ekzemplon), „neigebla“ (por la sencoj „neganto“; „negebla“ ‐ la atribuo laŭ PIV2). Tio sola sufiĉas por montri, kiajn misprezentojn kaj pensotordojn kaŭzas la malprudenta emo kombini en tiu vorto la funkciojn prefiksan kaj verboradikan. (Oni povas indiki la Fundamentan vorton „jesigi“; sed tio ne estas simila, ĉar „jes“ ne estas uzata prefikse.) [Sergio Pokrovskij]

administraj notoj