tradukoj: be bg br cs de el en es fi fr hu it nl pl pt ru sv tr vo

*jes

*jesTEZ Vikipedio

1.
Interjekcio uzata por esprimi konsenton, aprobon, permeson pri la tuto da demando: ‐ ĉu vi venos? ‐ jes, mi venos ; ‐ ĉu mi povas eliri? ‐ jes ; ĉiuj estis jesopiniaj pri tioZ.
Rim.: Sekve, ankaŭ esprimante konsenton pri la tuto da negativa demando, estas logika uzi „jes“ laŭ la kutimo de la lingvoj orientaj (rusa, ĉina, japana): ― Ĉu ŝi ne edziniĝis? demandis Marta. ― Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis [1]; ― Ĉu mi ne kunestas kun vi? diris Ajna kaj poste ridetis kvazaŭ iom surprizite. ― Jes, vi pravas, dum kelkaj semajnoj mi renkontis vin nur okaze kaj en la kunvenoj. [2]. Tamen praktike laŭ la kutimo de la lingvoj okcidentaj „jes“ en tiaj okazoj ofte rilatas sole al la verbo (kaj sekve esprimas negon de la tuto). [Sergio Pokrovskij]
2.TEZ
Modala vorteto uzata por emfazi aserton de la frazo: Ke tian karakteron la lingvo jes havas, tion oni ne povas serioze nei [3]; Ene kuŝis bone enpakita griza tajpilo. Simpla kaj ĉiutaga. Ĝi jes surhavis la nomon „Valentina“. [4].
Rim.: Ĉi tian uzon PIV kaj PAG malrekomendas, supozante ke „tio eble devenas el konfuzo inter la germana ja kaj nia jes“ [5]; efektive, tia konjfuzo okazis ‐ en tio ke la signifojn de la esperanta ja la PIV-PAGaj aŭtoroj konfuzis kun „jes“. En la reala uzo ekzistas diferenco inter la konceda-kontrastiga mi ja diris... (tamen...) unuflanke, kaj la senrezerve certiga mi jes diris... (ne pridubu tion), aliflanke. [Sergio Pokrovskij]

*jesa

Konsentanta, aprobanta, permesanta: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? [6].

jesiTEZ Vikipedio

(x)
Diri jes, respondi jes: jesi demandon; la mortintino klinis sian kapon jesante kaj metis la manon sur la bruston [7].

jeso

Ago jesi: li kapbalancis sian jeson [8]; Antef balancis kaj turnis la kapon, kio povis same bone signifi jeson aŭ neon [9].

*jesigiTEZ

=konfirmi li jesigis al mi sian alvenon [10]; kamaradoj, li mensogas [...:] inĝeniero Bobrov jesigos tion, ĉu ne? [11]. VD:certigi, aserti.

maljesiTEZ

[12](malofte)
=nei 1

kapjesi

(ntr)
Signi sian jesadon per movo de la kapo, ofte per klino de ĝi malsupren kaj supren: al mia demando, li kapjesis [13]; la enveninto [...] demandis: „Ĉu vi permesas, ke mi sidiĝu?“, kaj ricevinte kapjeson li okupis la brakseĝon [14].

tradukoj

anglaj

~ 1.: yes; ~a: affirmative; ~i: say yes; ~igi: certify, confirm; mal~i: say no.

belorusaj

~ 1.: так; ~a: станоўчы; ~i: пагадзіцца ; ~igi: пацьвердзіць ; mal~i: не пагадзіцца, адмовіцца.

bretonaj

~ 1.: ya; ~a: yael; ~i: lavaret ya; ~o: ya; ~igi: kadarnaat; kap~i: lavaret ya gant ar penn.

bulgaraj

~ 1.: да.

ĉeĥaj

~ 1.: ano.

finnaj

~ 1.: kyllä (myöntävänä vastauksena); ~a: myöntävä, myönteinen; ~i: vastata myöntävästi; ~o: myöntävä vastaus, suostumus; ~igi: vahvistaa; mal~i: vastata kieltävästi, ei suostua; kap~i: nyökätä (myöntävästi). ĉu vi venos? ‐ ~, mi venos: tuletko ‐ tulen; ĉu mi povas eliri? ‐ ~: voinko lähteä? ‐ voit.

francaj

~ 1.: oui, d'accord; ~a: affirmatif, positif; ~i: dire oui, répondre par oui; ~o: oui, accord, réponse affirmative, réponse positive; ~igi: confirmer; mal~i: dire non, répondre par non; kap~i: dire oui, répondre par oui, opiner du chef. kap~o: oui de la tête, réponse affirmative.

germanaj

~ 1.: ja; ~a: bejahend; ~i: bejahen; mal~i: verneinen; kap~i: nicken.

grekaj

~ 1.: ναι.

hispanaj

~ 1.: ; ~a: afirmativo; ~i: afirmar; mal~i: negar.

hungaraj

~ 1.: igen; ~a: igenlő; ~i: igenel; mal~i: tagad.

italaj

~ 1.: ; ~a: affermativo; ~i: dire di si, assentire; ~o: assenso, il si; ~igi: confermare, affermare (in conferma); mal~i: negare (dire di no), dissentire (dire di no); kap~i: annuire.

nederlandaj

~ 1.: ja; ~a: bevestigend; ~i: ja zeggen, toestemmen; ~igi: bevestigen; mal~i: ontkennen; kap~i: ja knikken.

polaj

~ 1.: tak; ~a: potakujący, przytakujący; ~i: potakiwać, przytakiwać, mówić "tak", zgadzać się; ~o: potaknięcie, przytaknięcie, "tak", zgoda; ~igi: potwierdzać; mal~i: negować, mówić "nie", odmawiać, przeczyć; kap~i: potaknąć, kiwnąć głową.

portugalaj

~ 1.: sim; ~a: afirmativo; ~i: consentir; ~igi: certificar; mal~i: negar.

rusaj

~ 1.: да; ~ 2.: бесспорно, конечно же; ~a: утвердительный ; ~i: сказать да , ответить утвердительно ; ~o: утвердительный ответ; ~igi: подтвердить; mal~i: сказать нет, ответить отрицательно , отрицать; kap~i: кивнуть (в знак согласия).

svedaj

~ 1.: ja; ~a: jakande; ~i: jaka; ~o: jakande svar; mal~i: neka.

turkaj

~ 1.: evet.

volapukaj

~ 1.: si.

fontoj

1. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento
3. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01 (6)
4. Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
5. PAG, Ekzercaro, §91, Rim. IV
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 12
10. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
11. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 12
12. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
13. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
14. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 13

[^Revo] [jes.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.35 2011/06/03 06:10:20 ]