*mal- UV
- I.
-
mal-
-
Prefikso montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiun montras
la radiko:
mallonga,
malplena,
malutila,
maldekstre,
malsupre,
mallumo,
malakcepti,
malaperi,
malfermi,
malkovri;
ni maldormas en la tago, dormas en la nokto
[1];
aĝo maljuna ne estas oportuna
PrV
;
al farun' malbonspeca ne helpos la spico
PrV
;
ŝi estis tre malĝoja, kaj preĝis
[2];
li estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da bonstato
[3];
oni elirigu ordonon de la reĝo, kaj oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon
de Persujo
[4].
-ig
rim. 2,
ne,
dis,
senRim.: Kelkfoje mal- egalvaloras ne-; tamen ĝi ĝenerale kaj propre ne entenas negativan, sed pozitivan ideon.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 1:10
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 14:21
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:19- beloruse:
- прэфікс, які надае супрацьлеглае паняцьце
- germane:
- un-
- hispane:
- prefijo formador de antónimos
- ide:
- des-
- nederlande:
- on-
- pole:
- przedrostek określający przeciwieństwo
- portugale:
- prefixo formador de antônimos
- rumane:
- prefix opus
-
Prefikso montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiun montras
la radiko:
mallonga,
malplena,
malutila,
maldekstre,
malsupre,
mallumo,
malakcepti,
malaperi,
malfermi,
malkovri;
ni maldormas en la tago, dormas en la nokto
[1];
aĝo maljuna ne estas oportuna
PrV
;
al farun' malbonspeca ne helpos la spico
PrV
;
ŝi estis tre malĝoja, kaj preĝis
[2];
li estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da bonstato
[3];
oni elirigu ordonon de la reĝo, kaj oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon
de Persujo
[4].
- II.
-
Samsignifa memstara vortero.
malo
- Kontraŭo: vi estas la malo de aliaj [5]; la koncerna parto de l’ rivero estas ekster ilia teritorio, [sed] la kompanio asertis la malon [6]; tiu stranga respondo kredigus al la fremdulo, ke la knabo estas idiota, sed liaj okuloj esprimas la malon [7]; [vi] estas nekapabla pruvi la malon [8]; okazis precize la malo de tio, kion pseŭdosciencistoj siatempe „antaŭvidadis“ [9].
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 16:34
6. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII
7. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto
8. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto- angle:
- opposite
- beloruse:
- супрацьлегласьць, процілегласьць
- ĉeĥe:
- opak
- ĉine:
- 相反 [xiāngfǎn], 相背 [xiāngbèi], 反义字 [fǎnyìzì], 反義字 [fǎnyìzì], 恰恰相反 [qiàqiàxiāngfǎn], 对立面 [duìlìmiàn], 對立面 [duìlìmiàn]
- france:
- contraire (subst.)
- germane:
- Gegenteil
- hispane:
- contrario (subst.)
- hungare:
- ellenkezője, ellentéte, ellentettje
- japane:
- 正反対 [せいはんたい], 逆 [さか]
- nederlande:
- tegengestelde (zn.)
- pole:
- przeciwieństwo
- rumane:
- contrar
- ruse:
- противоположность
- slovake:
- opak
- ukraine:
- протилежність, протилежне
mala
- Prezentanta kontraŭecon: antitezo estas figuro, per kiu oni kontraŭmetas du malajn ideojn [10]; mi longe tre longe pripensadis, kaj alvenis al tiu mala konkludo, nome: niaj rajtoj ne estas egalaj [11]; antaŭ kelkaj tagoj li esprimis tute malan opinion [12]; kion mi deziras, […] estas la mala […] de ŝia celo [13]; Raŭlo kaj Suzano ofte opiniis pri la sama temo laŭ manieroj diametre malaj [14]; nomo egala, sed esenco mala PrV .
10. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
12. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua
13. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro
14. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria- beloruse:
- супрацьлеглы, процілеглы
- ĉeĥe:
- opačný
- ĉine:
- 相反 [xiāngfǎn], 相背 [xiāngbèi]
- france:
- contraire (adj.)
- germane:
- gegenteilig
- hispane:
- contrario (adj.)
- hungare:
- ellenkező, ellentétes
- japane:
- 正反対の [せいはんたいの], 逆の [ぎゃくの]
- nederlande:
- tegengestelde (bn.)
- pole:
- przeciwny, przeciwstawny, odwrotny, opaczny
- portugale:
- contrário (subst.), antônimo
- rumane:
- contrar, antagonic, invers, greșit
- ruse:
- противоположный
- slovake:
- opačný
- ukraine:
- протилежний
male
- En kontraŭa maniero aŭ senco: male de la hieraŭaj kaj antaŭhieraŭaj kutimoj, la domo estis ĉie lumigata [15]; homoj lernas kaj ekzercas sin por fariĝi kapablaj fari paroladojn, […] sed tie ĉi estas tute male, oni paroladas por lerni kaj perfektiĝi [16]; male de tio, kio kutime vidiĝas, Beatrico donis sian nomon al la patro de sia infano [17]; evidentiĝis, ke SAT delonge ne plu dependas de la persono de Lanti, tute male, […] lia restado en gvida funkcio prezentas troan ŝarĝon [18].
15. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
16. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
17. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
18. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto- angle:
- on the contrary
- beloruse:
- наадварот
- ĉeĥe:
- naopak, opačně
- ĉine:
- 反倒 [fǎndào], 反之 [fǎnzhī]
- france:
- au contraire, contrairement (à)
- germane:
- im Gegenteil tute ~e: ganz im Gegenteil.
- hispane:
- contrariamente
- hungare:
- ellenkezőleg, ellentétesen, ellentétben
- japane:
- 反対に [はんたいに], 逆に [ぎゃくに]
- nederlande:
- integendeel
- pole:
- natomiast, przeciwnie, zaś
- portugale:
- ao contrário, contrariamente, do contrário, pelo contrário
- rumane:
- în timp ce, contrar, și, iar
- ruse:
- напротив, наоборот
- slovake:
- naopak, opačne
- ukraine:
- навпаки