tradukoj: be ca cs de en es fr hu it nl oc pl pt ru sk tp

*supr/e PV

*supre

En alta loko, en la plej alta loko: Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon [1]; el ĉio supre dirita vi povus konkludi, ke; la vojo iras suprenZ; pilonoj kun muroj mallarĝiĝantaj suprenB.

supra  

Estanta supre: supra parto de ŝtuparoB.

*supro [2]  

1.  
Supra parto, plej alta ekstremo de io: dormi sur la supro de mastoZ; suriri la supron de montetoB; la suno kliniĝis kaj montaj suproj flame brulisB VD:pinto, kulmino, verto
2.  
(figure) Plej alta grado: tiam la entuziasmo atingis la supronB VD:apogeo, egeco, kulmino

supraĵa  

1.
Koncernanta nur la eksteran flankon de io materia.
2.
(figure) Malprofunde kaj malprecize pensanta aŭ pensata: supraĵa lernado; supraĵa spirito; supraĵe rigardi, legi; juĝo pri ĉio supraĵe sen ia logika pripensoZ.

*supraĵo [3]

1.  
La supra, ekstera parto de iu korpo; alidire: ĝia supra surfaco: la supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj foliojZ la interna varmo de la tero ne havas influon sur ĝian supraĵonB
2.  
MAT(arkaismo) VdE Surfaco: la kubo havas ses ebenajn supraĵojn.

supremalsupren, supren kaj malsupren

Alterne altiĝante kaj malaltiĝante: la movoj de la gruoj supren kaj malsuprenB; li ... murmuris por si mem paŝante sur la supremalsupren ondanta vojo [4].

alsupri  

(x)
=supreniri la strato, kiu alsupris ĝis milducent metroj super la marnivelo, realvalas enirante vastan arbaron [5].

ĉi-malsupra  

TIP Kiu aperas proksime malsupre, pliposte en la sama dokumento; ĉi-suba: legu la ĉi-malsupran averton [6] VD:ĉi-apuda, ĉi-supra

ĉi-supra  

TIP Kiu aperas proksime supre, antaŭe en la sama dokumento: en ĉi supra foto videbliĝas du kajoj [7]. VD:ĉi-apuda, ĉi-malsupra

desupri  

(x)
=malsupreniri la karakterizaj tonripetoj en la kontinua baso desupras trans du oktavoj [8].

desuprismo  

ESPPOL Provado influi socion desupre, tio estas tra decidantoj, oficialuloj, altranguloj, kontraste al desubismo: oni povas celi la ĝeneralan enkondukon de Esperanto laŭ la desuprisma vojo, do pere de politikistaj decidoj [9]. VD:elitismo

malsupra

Estanta malsupre: malsupra parto de parkoB.

malsupre

En malalta loko, en la plej malalta loko: ombra aleo kondukis de malsupre al la pordegoB;

*malsupren

1.
Al malalta loko: Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon [10]; ĵeti iun malsupren de la ŝtuparo.
2.  
Sama senco kiel prefikso : malsupreniri, malsuprenflugi, malsuprengrimpi, malsuprenpendi PIV3

tradukoj

anglaj

~e: above; ~a: upper; ~o : summit, top; ~aĵo : surface.

belorusaj

~e: наверсе, уверсе; ~a: верхні; ~o : верх, вярхушка, вяршыня; ~aĵa 1.: паверхневы; ~aĵa 2.: легкадумны; ~aĵo 1.: паверхня.

ĉeĥaj

~e: nahoře (zcela); ~a: horní, nadřazený, vrchní; ~o : horní část, hořejšek, svrchní část; ~emal~en, ~en kaj mal~en: nahoru; mal~a: méněcenný, nižší, podřadný, spodní; mal~e: dole, vespod.

francaj

~e: en haut, au dessus; ~a: supérieur; ~o : dessus, sommet; ~aĵa: superficiel; ~aĵo 1.: surface; ~emal~en, ~en kaj mal~en: de haut en bas et de bas en haut; al~i: monter; ĉi-mal~a: ci-dessous (adj.); ĉi-~a: ci-dessus (adj.); de~i: descendre; de~ismo: stratégie par le haut; mal~a: inférieur; mal~e: en bas, en dessous; mal~en 1.: vers le bas, en bas (avec mouvement).

germanaj

~e: oben, oberhalb; ~aĵa: oberflächlich; ~aĵo 1.: Oberfläche; ~aĵo 2.: Oberfläche; ~aĵo : Oberfläche; al~i: heraufgehen, hinaufgehen; de~i: hinuntergehen, heruntergehen.

hispanaj

~e: arriba; ~a: superior (adj.); ~o 1.: superior (subst.); ~o 2.: culmen (fig.); ~o : arriba, cima, cumbre; ~aĵa 1.: superficie; ~aĵa: superficial; ~aĵo 1.: superficie; ~aĵo : superficie; ~emal~en, ~en kaj mal~en: de arriba a abajo y de abajo hacia arriba; al~i: subir; ĉi-mal~a: más abajo (adj.); ĉi-~a: más arriba (adj.); de~i: descender; de~ismo: estrategia para influir desde lo alto; mal~a: inferior; mal~e: debajo.

hungaraj

~e: fent, fent, felül; ~o 1.: tető ; ~o 2.: csúcs ; ~aĵa 1.: felszíni, felületi; ~aĵa 2.: felületes; ~aĵo : felület, felszín; al~i: felmegy; de~i: lemegy; mal~a: alsó, lenti.

italaj

~e: sopra; ~a: superiore; ~o 1.: sopra (sostantivato); ~o 2.: culmine (fig.); ~aĵa: superficiale; ~aĵo : superficie; de~ismo: strategia dall'alto, istituzionismo (esperantista).

katalunaj

~e: a dalt; mal~e: a baix.

nederlandaj

~e: boven; ~a: bovenste; ~aĵa: oppervlakkig; ~aĵo 1.: oppervlak.

okcitanaj

~e: amont; mal~e: aval.

polaj

al~i: iść w górę; de~i: zejść.

portugalaj

al~i: subir, ascender; de~i: descer.

rusaj

~e: наверху, вверху; ~a: верхний; ~o : верхушка, вершина; ~aĵa: поверхностный; ~aĵo 1.: поверхность; al~i: подняться (на что-л.), взобраться, взойти; de~i: спускаться, спуститься.

slovakaj

~e: hore, navrchu; ~a: horný, vyšný; ~o : vrch, vrchná časť; ~emal~en, ~en kaj mal~en: nahor; mal~a: menejcenný, nižší, podradný, spodný; mal~e: dolu, naspodku.

tokiponaj

~o : sewi; mal~a: anpa.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, supr'o
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, supr'aĵ'
4. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
5. C. kaj A. Gacond: Nia feria migrado en Alpoj, Radioprelego, 1975-09-03
6. Biblioteko Butler: eble vi jam konas nin, 2008-08-05
7. ryonryon: Blogo de Ryonryon en Esperanto, 2007-06-30
8. Vikipedio, Weihnachts-Oratorium (Bach), 2015-04-12
9. L. Wunsch-Rolshoven: [prelego] Eblaj prioritatoj de la strategio..., 2008
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33

~e: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~o : Mankas verkindiko en fonto.
~aĵa: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo : Mankas verkindiko en fonto.
~emal~en, ~en kaj mal~en: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
mal~e: Mankas verkindiko en fonto.
mal~en: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | supr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.36 2018/03/01 21:10:13