suveren/o PV

suvereno

JURPOL Tiu, kiu en regno havas la plej superan povon, dio en teokratio, la monarko en monarkio, la popolo en respubliko: tiu suvereno estis kruela kaj senkompata [1]; [la] papo volis montri, ke li restas surtera suvereno, kaj ne agnoskas la roman alproprigon far Italio [2]; mi enkalkulas, ke nia afabla suvereno degnos vidigi sian bonvolan favoron al mia nenielsignifa persono SkandalJozef . SUB:caro, Cezaro4, imperiestro, reĝo1VD:estro, moŝto, sinjoro3, suzereno
1. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, De Hindio de Hieraŭ al Irako de Hodiaŭ
2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Pacigi la religian demandon por meti la socian demandon
angle:
sovereign
beloruse:
сувэрэн
ĉeĥe:
panovník, suverén, vladař, vládce
france:
souverain (subst.)
germane:
Machthaber, Herrscher, Souverän, Landesherr
hispane:
soberano
hungare:
legfőbb hatalom, népfelség, egyeduralkodó
itale:
sovrano (sost.)
japane:
主権者 [しゅけんしゃ], 元首 [げんしゅ], 君主 [くんしゅ], ソブリン
nederlande:
soeverein
pole:
panujący, suweren, władca
ruse:
суверен, высшая власть
slovake:
panovník, samovládca, suverén
ukraine:
суверен, суверенний правитель, монарх

suverena

1.
Ne dependa de ekstera kontrolo kaj aŭtoritato: jure rekoni […] nacian […] lingvon kiel oficialan por la interŝtataj rilatoj […] kontraŭus la principon de suverena egaleco EeP .
a)
Epiteta parto de titolo de princo1, duko, grafo, episkopo ktp kiu regas estkiel senpenda monarko super sia regno: suverena princo de Monako.
VD:aŭtonoma1
2.
Impone sendependa, memstara: estis io mistera, io praa en tiu ĉi [salamandro], io pra-dieca, ĝia kompleta indiferento estis iel suverena KKr ; ŝi enmarŝas, kun suverena mieno ŝi transdonas al mi sian krestoruĝan surtuteton[…] kaj poste ŝi ekgvidas la konversacion KKr ; mi venis per paraŝuto ĉi tien, mi ne konas la lokajn kutimojn ĉi tie, je Dio, kiu povus konduti suverene malgraŭ ĉio VRA ? VD:impona, respektinda, senŝanceliĝa
angle:
sovereign
beloruse:
сувэрэнны
ĉeĥe:
nezávislý, suverénní
france:
souverain (adj.)
germane:
souverän 1.a regierend
hispane:
soberano, -a
hungare:
szuverén, független
itale:
sovrano (agg.)
japane:
主権の [しゅけんの], 主権を持つ [しゅけんをもつ], 至上の [しじょうの], 最高の [さいこうの]
nederlande:
soeverein, almachtig, oppermachtig
pole:
udzielny
ruse:
суверенный 1.a владетельный (князь, герцог и т.п.)
slovake:
suverénny
ukraine:
суверенний

suvereneco

JURPOL Jure difinita sendependeco de ŝtato aŭ persono en ĝiaj eksteraj rilatoj: la koncepto de nacia suvereneco […] anstataŭigadis ĉiam pli tiun de la suvereneco de la monarko ; la malnova kredo, ke nacioj povas vivi aparte kaj sole kun absoluta suvereneco, ŝajnas hodiaŭ plena iluzio FSp ; kiom la svisaj respublikoj perdis je suvereneco, tiom ili gajnis je sendependeco, trankvileco kaj profitigaj interŝanĝoj FSp . VD:aŭtonomeco
angle:
sovereignty
beloruse:
сувэрэнітэт, сувэрэннасьць
ĉeĥe:
suverenita, suverénnost, svrchovanost
france:
souveraineté
germane:
Souveränität
hispane:
soberanía
itale:
sovranità
japane:
主権 [しゅけん]
pole:
suwerenność
slovake:
suverenita
ukraine:
суверенітет, верховна влада, суверенність

administraj notoj

~eco: Mankas verkindiko en fonto.