*duk/o PV

*duko

En okcidenta Eŭropo, nobelo kies rango estas inter tiuj de markizo kaj princo3: bronza ĉevalo, kiu portis sur si la statuon de la duko [1]; Boleslao la 1-a, nomata „la Brava“ [...] estis en la jaroj 992-1000 duko de Pollando, en 1003-1004 duko de Ĉeĥio, kaj en 1000-1025 la unua reĝo de Pollando [2]; filipo de Orléans, duko de Chartres, duko de Orléans (1701), duko de Valois, duko de Nemours kaj duko de Montpensier [3].
Rim.: Tiu titolo estas regione specifa, ekzemple en la islamaj landoj samfunkcia titolo nomiĝas emiro; male, la proksima titolo „princo“ estas pli universala, kaj sencas ankaŭ en aliaj kulturaj rondoj (en malnova Ruslando, en Biblio ktp). [Sergio Pokrovskij]
angle:
duke
beloruse:
герцаг
bulgare:
херцог
ĉeĥe:
duc (dyk), vévoda
ĉine:
公爵 [gōngjué]
france:
duc
germane:
Herzog, Landgraf
hispane:
duque
hungare:
herceg
japane:
公爵 [こうしゃく]
katalune:
duc
nederlande:
hertog
pole:
diuk, książę
portugale:
duque
ruse:
герцог
slovake:
vojvoda
ukraine:
герцоґ, князь

dukino

Edzino de duko: fine, mia kara Matildo, morgaŭ vi estos dukino de Blasano [4].
4. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, Inko Tyresö, 2002
beloruse:
герцагіня
bulgare:
херцогиня
ĉeĥe:
vévodkyně
france:
duchesse
germane:
Herzogin, Landgräfin
hebree:
דוּכָּסִית
katalune:
duquessa
pole:
księżna
portugale:
duquesa
ruse:
герцогиня
slovake:
vojvodkyňa
ukraine:
герцоґиня, княгиня

ĉefduko, granda duko

1.
Suverena duko: la palaca ĝardeno de la granda duko (de Florenco) [5].
2.
En la 18a–19a jarcentoj, posteulo de la aŭstra imperiestra familio; arkiduko: kune kun la geimperiestroj ankaŭ kelkaj ĉefdukoj kaj ĉefdukinoj estis enirintaj [6].
Rim.: PV kaj PIV atribuas tiun titolon ankaŭ al la membroj de la rusia imperiestra familio; malĝuste, ĉar ili estis „grandaj princoj“.
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
6. B. von Suttner, trad. A. Caumont kaj F. Luin: For la batalilojn!, 1914, 2001
angle:
archduke
beloruse:
1. вялікі герцаг, вялікі князь 2. эрцгерцаг
bulgare:
2. ерцхерцог
ĉine:
2. 大公 [dàgōng]
france:
1. grand-duc 2. archiduc
germane:
1. Großherzog 2. Erzherzog, Großherzog
hebree:
הדוכס הגדול
hispane:
archiduque
hungare:
1. nagyherceg 2. főherceg
japane:
大公 [たいこう]
katalune:
1. gran duc 2. arxiduc
nederlande:
2. aartshertog
pole:
1. arcyksiążę
ruse:
1. великий герцог, владетельный герцог, великий князь (Литовский и т.п.) 2. эрцгерцог
ukraine:
ерцгерцоґ, архікнязь, великий князь

dukujo

Feŭdo aŭ regno rajtiganta sian posedanton je la duka titolo: oni ofte konsideras lin (Rollon), erare, la 1-a duko de Normandio kaj fondinto de la dukujo de Normandio, sed li neniam portis la titolon „duko de Normandio“ [7].
angle:
duchy
beloruse:
герцагства
bulgare:
херцогство
france:
duché
germane:
Herzogtum
katalune:
ducat
nederlande:
hertogdom
pole:
księstwo
ruse:
герцогство

administraj notoj