*nobel/o

*nobelo

POL Homo, kiu pro familia deveno aŭ pro favoro de regnestro ricevis apartajn privilegiojn kaj almenaŭ honoran titolon, kiu distingigas lin de ceteraj regnanoj: Herodo pro sia naskotago faris vespermanĝon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj ĉefoj de Galileo [1]; sciu do, mi estas bohema nobelo, kaj per la frua morto de mia patro mi fariĝis posedanto de sufiĉe granda kavalira bieno [2]; nur ĉirkaŭ la jaro 460 la nobeloj en Aŭvernjo ekkutimis paroli latine [3]; nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas PrV . SIN:aristokrato
1. La Nova Testamento, Marko 6:21
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
3. André Cherpillod: La galla, ĉu malaperinta?, Monato, jaro 1998a, numero 6a, p. 16a
angle:
noble, nobleman
beloruse:
дваранін, шляхціц, знатны чалавек
ĉeĥe:
šlechtic
ĉine:
貴族 [guìzú], 贵族 [guìzú], 列侯 [lièhóu], 君子 [jūnzǐ], 矜貴 [jīnguì], 矜贵 [jīnguì], 侯 [hóu]
france:
aristocrate (subst.), noble (subst.)
germane:
Adliger, Edelmann
greke:
ευγενής
hispane:
noble, aristócrata
hungare:
nemesember
japane:
貴族 [きぞく]
nederlande:
edelman
pole:
szlachcic
portugale:
nobre (subst.), aristocrata (subst.), fidalgo (subst.)
ruse:
дворянин
slovake:
šľachtic
slovene:
plemič
ukraine:
дворянин, шляхтич

nobela

Rilata al nobeloj, al ties apartaĵoj, vivostilo, ecoj: homoj de nobela deveno [4]; ne ĉiuj povas esti nobelaj, iu devas plenumi la laborojn [5]; mia patrino staris en la ĉambro apud la maljuna altenobela sinjoro [6]; multaj poetoj kompreneble konsentas, ke ĉio, kio estas nobela, estas malbona Fab3 ; Sofia, grafino Tolstoj, apartenas al nenobela germana familio, kiu longe loĝis en Ruslando [7]; li ricevis la britan nobelan titolon „Sir“ (kavaliro) [8].
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
7. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
8. Evgeni Georgiev: Sir Edmund Hillary, Monato, jaro 2000a, numero 10a, p. 18a
angle:
noble
beloruse:
дваранскі, шляхетны, шляхечы
ĉeĥe:
urozený, šlechtický
ĉine:
貴族 [guìzú], 贵族 [guìzú], 矜貴 [jīnguì], 矜贵 [jīnguì]
france:
aristocrate (adj.), noble (adj.)
germane:
adelig, adlig, blaublütig, adligen Geblüts, von edler Herkunft
hispane:
noble, aristocrático, -a
hungare:
nemes
japane:
貴族の [きぞくの]
nederlande:
adel-
pole:
szlachecki
ruse:
дворянский, аристократический, благородный (дворянский)
slovake:
urodzený, šľachtický
ukraine:
дворянський, шляхетний, шляхетський

nobeleco

Stato de nobelo: ŝi estis saĝa virino, sed tre fiera je sia nobeleco [9]; li povis doni pruvon nur pri sepdek unu gradoj da nobeleco kaj ke la cetero de lia generacia tabelo forperdiĝis [10].
angle:
nobility
beloruse:
дваранства (стан), шляхецтва (стан)
ĉine:
貴人 [guìrén], 贵人 [guìrén]
france:
noblesse (statut)
germane:
Adel, edle Gesinnung
greke:
ευγένεια
hispane:
nobleza, aristocracia
hungare:
nemesség (privilégium)
japane:
貴族の身分 [きぞくのみぶん]
nederlande:
adel
pole:
szlachetność
portugale:
nobreza
ruse:
дворянство (титул)

nobelaro

Tuta klaso de la nobeloj: ĉe la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj […] la nobelaro en la tempo de la granda fasto kolektiĝas por karnavalaj ŝercoj [11]; en la kongreso en Viborg la Dana nobelaro forbruligas la leĝojn de la reĝo [12]; mi estis elektita por tri jaroj laŭ la volo de la nobelaro kaj mi daŭrigas mian oficon ĝis la nuna tempo [13]; kiam parto de la franca nobelaro akceptis Henrikon VIa, anglan reĝon, kaj al li obeis kiel al sia rajta reĝo, Prelongoj restis fidelaj al la monarĥo venkita [14]; en Japanio ne ekzistas nobelaro [15]. SIN:aristokratio
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
13. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
14. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
15. Igarasi Takeo: Tronanta problemo, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 14a
angle:
nobility
beloruse:
дваранства (сац. група), шляхецтва (сац. група), шляхта, арыстакратыя
ĉeĥe:
šlechta
ĉine:
上层 [shàngcéng], 上層 [shàngcéng], 特权阶层 [tèquánjiēcéng], 特權階層 [tèquánjiēcéng], 貴族社會 [guìzúshèhuǐ], 贵族社会 [guìzúshèhuǐ], 貴族統治 [guìzútǒngzhì], 贵族统治 [guìzútǒngzhì], 貴族階層 [guìzújiēcéng], 贵族阶层 [guìzújiēcéng]
france:
aristocratie (groupe social), noblesse (groupe social)
germane:
Adelsstand, die Adligen
greke:
οι ευγενείς
hispane:
la nobleza, los nobles, la aristocracia
hungare:
nemesség (osztály)
japane:
貴族階級 [きぞくかいきゅう]
nederlande:
adel
pole:
szlachta
portugale:
nobreza
ruse:
дворянство (класс), аристократия
slovake:
šľachta
ukraine:
дворянство, шляхта, шляхетство

administraj notoj