*moŝt/o UV
*moŝto
-
Universala titolo de ĝentileco kaj respekto,
uzebla por ĉia rango:
el la tri leteroj unu estis adresita:
al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.;
la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.;
la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D.
[1];
en la momento de la malfermo de nia dua
kongreso mi esprimos en la nomo de vi ĉiuj mian koran
dankon al la brava svisa lando por la gastameco
[…] kaj al lia Moŝto la Prezidanto de
la Svisa Konfederacio, kiu afable akceptis antaŭ du
monatoj nian delegitaron
[2];
ŝia reĝina moŝto estas nekonsolebla kaj
ploregas
[3];
lia barona moŝto
[4];
lia sinjorega moŝto havas tre belan kastelon
[5];
lia ministra moŝto ne akceptus ĝin
[6];
ĝi havas mian plejmoŝtan favoron
[7].
ekscelenco
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §42.
2. Zamenhof: Parolado en la Dua Kongreso (1906, Ĝenevo)
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 22a
4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro III
5. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
2. Zamenhof: Parolado en la Dua Kongreso (1906, Ĝenevo)
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 22a
4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro III
5. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
- angle:
- Majesty, Highness, Excellency, Eminence, Reverend, Honor
- beloruse:
- вялікасьць (зварот, тытул), мосьць, міласьць (зварот), васпан, ягамасьць
- bretone:
- Meurdez (titl a zoujañs), Uhelded (titl a zoujañs)
- ĉeĥe:
- excelence, jasnost, pán (všeob. titul)
- ĉine:
- 主公 [zhǔgōng], 殿下 [diànxià], 陛下 [bìxià]
- france:
- Majesté, Excellence, Altesse
- germane:
- Hoheit (Titel), Durchlaucht, Hochwürden, Gnädiger, Majestät
- hispane:
- titulo (honorífico)
- japane:
- 閣下 [かっか], 殿下 [でんか], 陛下 [へいか]
- pole:
- mość, wysokość, miłość, miłościwość, jaśniepan, jaśniepani
- portugale:
- Majestade (título), Eminência (título), Alteza (título)
- ruse:
- величество , высочество, светлость, сиятельство, превосходительство и т.д. (общее титулование) Episkopa M~o: преосвященство.
- turke:
- yükseklik, üstünlük
- ukraine:
- загальний титул звертання до високопоставлених осіб: величність, благородіє, превосходительство, ясновельможність і т.п.
moŝta
- Rilata, propra al nobeloj kaj altranguloj: havi lecionon pri tio, kiel oni kantas antaŭ tre moŝtaj sinjoroj [8].
8.
Eyvind Johnson, tr. Ferenc Szilágyi: Etoliano, Vespera ruĝo anoncas ventegon. Inko
Tyresö, 2001
- beloruse:
- можны, вяльможны
- ĉine:
- 威風凜凜 [wēifēnglǐnlǐn], 威风凛凛 [wēifēnglǐnlǐn], 威風 [wēifēng], 威风 [wēifēng], 雄壮 [xióngzhuàng], 雄壯 [xióngzhuàng]
- france:
- majestueux
- germane:
- majestätisch, hoheitlich, durchlauchtig
- pole:
- możny
- ruse:
- благородный, знатный, вельможный
moŝtulo
- Altrangulo, gravulo, estro, eminentulo (ofte iom ironie aŭ malaprobe): ofenditaj moŝtuloj ne pardonos [9]; ĉu post la komuna mono, eŭropaj moŝtuloj nun devos pensi pri komuna lingvo [10]? esperantistaj moŝtuloj ne multe influas eŭropajn politikistojn [11].
9.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, „Dipatrino, forpelu Putin-on“
10. Dafydd ap Fergus: Komuna mono, komuna lingvoLa Ondo de Esperanto
11. La Ondo de Esperanto, 2002, №2
10. Dafydd ap Fergus: Komuna mono, komuna lingvoLa Ondo de Esperanto
11. La Ondo de Esperanto, 2002, №2
- beloruse:
- тытулаваная асоба, вяльможа
- germane:
- Hoheit (Person), Würdenträger
- japane:
- 貴人 [きじん], 要人 [ようじん], 高官 [こうかん]
- pole:
- możnowładca, wielmoża, szycha, jaśniepan, jaśniepani
- ruse:
- шишка, начальник, вельможа
- ukraine:
- титулована особа
grafa moŝto
imperiestra moŝto
- Honortitolo de imperiestro: sed kiam Paŭlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Moŝto, mi ordonis gardi lin, ĝis mi povos lin sendi al Cezaro [13].
13.
La Nova Testamento, La agoj 25:21.
- germane:
- Kaiserliche Hoheit
- pole:
- cesarska mość, wysokość
- ruse:
- императорское величество
kardinala moŝto
Honortitolo de kardinalo:
li fervore servis Lian Kardinalan Moŝton
en lia malamo al la reĝino patrino
[14].
14.
A. Dumas, tr. Kabe: Tri musketeroj (Vol. 1a, ĉap. 5a), Internacia Krestomatio
- beloruse:
- эмінэнцыя
- france:
- Éminence
- germane:
- Eminenz
- hispane:
- eminencia
- hungare:
- eminencia
- pole:
- emeninencja, ekscelencja
- ruse:
- высокопреосвященство
- turke:
- kardinal ünvanı
pastra moŝto
reĝa moŝto
- Honortitolo de reĝo: mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min [16]!
16.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §42.
- france:
- Sire
- germane:
- Königliche Hoheit
- japane:
- 国王陛下 [こくおうへいか]
- pole:
- królewska mość
- ruse:
- королевское величество
administraj notoj
reĝa ~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.