tradukoj: be ca de el en es fr hu la nl pl pt ru sk sv tp tr vo zh


Estaĵo prezentata kiel supernatura, ordinare senmorta,
pli potenca ol homoj:
neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de
dormo
[2];
la Eternulo estos terura por ili, ĉar li ekstermos
ĉiujn diojn de la tero
[3];
diino.
Supernatura, eterna, perfekta kaj ĉiopova estulo,
kreanto de la universo:
kion Dio kreis en la sesa tago
[4]?
dio volu, ke... (mi tre deziras, ke...)
Principo de ekzistado, unueco kaj komprenebleco de universo.


deismo
Iu el la protektaj dioj en domo aŭ domoparto, kiujn
oni kultas ĉe hejma altaro:
por ni, plibone estas vivi meze de la prapatraj domdioj
kaj konservi en kvieta paco niajn virtojn en nia propra
hejmo
[6].


ateismo
la sendieco trapasis la mezuron, kaj proksimiĝas la
horo de l'juĝo
[7];
ni deklaras nin por la kreskado internacia de la sendieco,
kiu estas la sola bazo de la vera homaranismo
[8].

Neanto de la ekzisto de dio aŭ dioj:
en okcidento, la sendiuloj ... ĝenerale ne
apartenas al specifaj asocioj
[9].

Maria, patrino de Jesuo:
la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino
ĵetadis fortan lumon sur la palan belan vizaĝon
de la infano
[10];
tie, ho ĝojo, estis ore ornamita ikono de la
Dipatrino
[11];
Reĝino de l' Ĉielo, protektema
Dipatrino, forportu nin de ĉi tie!
[12].


Religio kredanta je ekzisto de multaj dioj.
politeismo