tradukoj: be de en hu nl pl pt ru

*spirit/o

*spiritoTEZ Vikipedio

1.TEZ
Tuto de la homaj mensaj kapabloj: pli valoras kontenta spirito, ol granda profito [1]; spirita laboro. SIN:mensoSUB:intelekto, racio. VD:sprita
2.TEZ
Nemateria kaj senmorta homa animo: jen la temp', en kiu aperas ordinare la spiritoZ.
3.TEZ
REL Nevidebla kaj netuŝebla estaĵo, kiu havas nek korpon nek figuron: la spirito de Dio ŝvebis super la akvoZ; la Sankta Spirito
4.
Propra karaktero, karakteriza tendencaro: eduki siajn infanojn en pacema kaj tuthomara spirito; la nuna junularo havas alian spiriton; tia uzado ne estas kontraŭ la komuna spirito de nia lingvoZ; mallongeco estas la spirito de saĝoZ.

Sankta SpiritoTEZ Vikipedio

KRI
La tria persono de la kristana Triunuo.

spiritaTEZ

Apartenanta al la spirito aŭ al la animo, kontraste kun korpa aŭ materia: ni celas krei unuigitan kaj spirite altigitan homaronZ. VD:morala.

spiritĉeestoZ, spiritpreteco

Kapablo senprokraste diri aŭ fari tion, kio estas plej trafe ĝustatempa.

tradukoj

anglaj

~o: spirit; Sankta S~o: Holy Spirit, Holy Ghost; ~a: spiritual; ~ĉeesto, ~preteco: spontaneity.

belorusaj

~o: дух, душа; Sankta S~o: Сьвяты Дух; ~a: духоўны.

germanaj

~o: Geist; Sankta S~o: Heiliger Geist; ~a: geistig; ~ĉeesto, ~preteco: Geistesgegenwart.

hungaraj

~o: szellem; Sankta S~o: Szentlélek; ~a: szellemi; ~ĉeesto, ~preteco: lélekjelenlét.

nederlandaj

~o: geest; Sankta S~o: Heilige Geest; ~a: geestelijk; ~ĉeesto, ~preteco: tegenwoordigheid van geest.

polaj

~o: duch; Sankta S~o: Duch Święty; ~a: duchowy; ~ĉeesto, ~preteco: przytomność umysłu.

portugalaj

~o: espírito.

rusaj

~o: дух; Sankta S~o: Святой Дух; ~a: духовный; ~ĉeesto, ~preteco: присутствие духа, находчивость.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [spirit.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2010/03/11 17:30:21 ]