tradukoj: cs de en es fr hu nl ru sk

*sprit/a

*sprita  

1.  
Montranta spiritan viglon, kiu rapide trovas kaj originale esprimas neatenditan rilaton inter malsamaj aferoj: ŝi estis sprita, edukita kaj aminda; mi estis duone malsobrigita de amo, ĉampano kaj dancmuziko [1]; sprita vorto tentas, nenion atentas PrV ; pro sprita vorto li eĉ propran patron ne indulgus [2]; li meritus esti direktoro de malriĉulejo! ĉu tio ne estis sprita diro [3]? ĉarmaj kantoj de la bona humoro kaj spriteco [4]; ili estas ordinare homoj tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj Marta . VD:humuro
2.  
Montranta spiritan viglon, kiu elpensas kaj kombinas novajn neatenditajn lertajn kaj taŭgajn aranĝojn: la ĥinoj […] elpensis spritan rimedon por konservado de vivaj fiŝoj [5]; li saĝe rigardis la mondon kaj baldaŭ montris siajn spritecon kaj lertecon: li estis kreaĵo, kiu sukcesis en ĉiuj entreprenoj [6]. VD:eltrovemo, inventemo, lerteco

spriti  

(ntr)
Esti sprita: vero ne bezonas mediti nek spriti PrV; Inocento la 10-a, pri kiu spritas moto de Ludwig von Pastor: „malbonŝanco volis ke la unika persono de lia familio kiu havis la taŭgajn kvalitojn por esti kardinala nepo estis virino“ [7]. VD:elturniĝi

sprito

Kapablo rapide eltrovi trafajn, interesajn, lertajn diraĵojn aŭ agmanierojn: plej bona sprito estas silento PrV; malsato donas spriton PrV; plantado de fruktoj […] postulas lian tutan spriton, lasas lin ĉiam pensi pri la estonteco kaj per la originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la aŭtuno, la someron kun la vintro FK .

spritaĵo  

Vortludo, ŝerco, brila eldiro: kiel ofte la spritaĵoj kovras malĝojon [8]! ho, ho, ho! ridis papĉjo kaj aldonis al tio sian spritaĵon: ni estu do homoj [9]! miksinte ŝercon kun seriozaĵo […] vi majstro en vortoj kaj spritaĵoj [10]! kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto? ― la faristo de pendingoj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj ― bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi Hamlet .

spritulo  

Homo kapabla rapide trovi lertan parolon aŭ agon en ĉiu situacio: kortega spritulo; li sidiĝas malantaŭ nia orelo kaj elflustras al ni viglan ideon […] tiel ke ni fariĝas petolemaj, ni fariĝas spritulo laŭ la opinio de la aliaj spritaĵistoj [11]; la angilkomercisto estis spritulo, vigla gasto [12].

malsprita  

Spirite malvigla, malrapida, neplaĉa: ili trompas la popolon eĉ per malspritaj rimedoj [13]; malspritaj fanatikuloj [14]. VD:stulta

malspritulo  

Homo kun malvigla spirito, malrapide komprenanta: unu el la prezentistoj ludis malspritulon [15].

sensprita  

Malsprita: virino malsaĝa, bruema, sensprita, kaj nenion scianta, sidas ĉe la pordo de sia domo [16]. laŭ ili, ne konfesi estas peko, sed konfesi ankaŭ estas peko ― ŝia konkludo: la plenkreskuloj estas senspritaj idiotoj [17].

senspritulo  

Malspritulo: al la senspritulo ŝi diris: akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj [18].

tradukoj

anglaj

~a: witty, bright, clever, be sprightly; ~i: be witty, be bright, be clever, be sprightly; ~o: wit, brightness, cleverness, sprightliness; ~aĵo: witticism, joke; ~ulo: wit, wag, joker; mal~a: stupid, dull, slow-witted, witless; mal~ulo: stupid person, dullard, slow-witted person, blockhead, fool; sen~a: witless, dull, insipid; sen~ulo: witless person, dullard. kortega ~ulo: court jester.

ĉeĥaj

~a: bystrý, duchaplný, důvtipný, vtipný; ~i: být vtipný, dělat vtipy, vtipkovat; ~o: duchaplnost, důvtipnost, ostrovtip, vtipnost; ~ulo: duchaplný čl., vtipálek, šprýmař; mal~a: hloupý, pitomý, pošetilý, tupý; mal~ulo: hlupák, pitomec; sen~a: bez vtipu (adj.).

francaj

~a: astucieux, fin (spirituel), spirituel (ayant de l'esprit); ~i: faire de l'esprit, faire preuve d'esprit; ~o: présence d'esprit, sens de la répartie; ~aĵo: bon mot, pirouette (verbale), trait d'esprit; ~ulo: homme d'esprit; mal~a: bêta (adj.), lourd (d'esprit), pesant (d'esprit); mal~ulo: bêta (subst.), lourdaud (subst.); sen~a: bêta (adj.), lourd (d'esprit), pesant (d'esprit); sen~ulo: bêta (subst.), lourdaud (subst.).

germanaj

~a 1.: geistreich, witzig; ~a 2.: gewitzt, gewandt, geschickt; ~a: , ; ~i: witzig sein, geistreich sein; ~o: Gewitztheit, Geschick; ~aĵo: Witz, Bonmot; ~ulo : Witzbold; mal~a: stumpfsinnig, dümmlich; mal~ulo : Narr, Dummkopf, Betonkopf, Holzkopf; sen~a: stumpfsinnig, dümmlich. kortega ~ulo: Hofnarr.

hispanaj

~a: ingenioso, brillante, inteligente, vivaz.

hungaraj

~a: szellemes, szellemdús, sziporkázó; ~i: szellemeskedik, sziporkázik; ~o: szellemesség; ~aĵo: szellemesség, élc, sziporka; ~ulo: szellemes ember; mal~a: szellemtelen, bárgyú, sületlen; mal~ulo: bárgyú alak; sen~a: szellemtelen, bárgyú, sületlen; sen~ulo: bárgyú alak. plej bona ~o estas silento: okos ember keveset beszél.

nederlandaj

~a: geestig; ~i: geestig zijn; ~aĵo: geestigheid; mal~a: dom, onnozel; sen~a: dom, onnozel.

rusaj

~a: остроумный; ~i: острить, острословить; ~o: остроумие; ~aĵo: острота; ~ulo: остряк, острослов, остроумец; mal~a: тупой, бестолковый, неостроумный; mal~ulo: тупица, бестолочь, увалень; sen~a: тупой, бестолковый, неостроумный; sen~ulo: тупица, бестолочь, увалень.

slovakaj

~a: duchaplný, podarený, vtipný; ~i: byť duchaplný, vtipkovať; ~o: duchaplnosť, dôvtipnosť; ~ulo: vtipkár; mal~a: hlúpy, obmedzený; mal~ulo: chmuľo, chumaj, hlupák, truľo; sen~a: bez vtipu.

fontoj

1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da glaciaĵo, (rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu (Finnlando))
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 8a
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
7. Vikipedio, Kardinalo Nepo
8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, la vivolongo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
14. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, for la idemon!
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 13a, la batalo komenciĝas
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:13-14
17. Monato, Albisturo Kvinke: Sekretoj de la konfesejo
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:16-17

mal~ulo: Mankas dua fontindiko.
sen~ulo: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | sprit.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.16 2018/06/23 19:10:14