*lert/a UV

*lerta

1.
Kapabla facile kaj laŭcele fari ion pro la rapideco kaj fleksebleco de siaj movoj: mi saltas tre lerte [1]; la knaboj grandiĝis kaj Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto, kaj Jakob fariĝis homo kvieta, sidanta en la tendo [2]; li paŝtis ilin […] kaj per lertaj manoj li ilin kondukis [3]; [ili] estas ĉarmaj junuloj, lertaj rajdistoj [4]; mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto [5]; mi vidas, ke vi estas lerta knabo, ― pretigu do tie ion por manĝi! [6]; ĉu lerta kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto Marta ? ĉie estas francaj ĥirurgoj: unu el ili, kiu estis tre lerta, prizorgis nin Kandid ; verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita mano de talenta desegnisto Marta ; (figure) mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon [7]. VD:facilmova, gracia
2.
Kapabla facile kaj laŭcele plenumi ion pro la rapideco kaj trovemeco de sia penso: homo sperta kaj lerta PrV ; persono bonorda, akurata, lerta en kalkulado Marta ; li estas nelerta kaj naiva provincano [8]; li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo [9]. VD:kompetenta
3.
Farita laŭ lerta maniero: multaj pastroj ekiris la vojon de l' mensogo kaj per lertaj artifikoj trompas la simplulojn [10]; kun lerta saltetado ŝi iris rekte malsupren, al la marĉo [11]; per lerta pafo [li] forpuŝis la kranion [12]; tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj [13]; nevideble de ekstere pro lerta aranĝo de arboj kaj heĝo [troviĝis] ĝardeno mirinde arte ornamita ChR ; per lerta admono (reklamo) alfluas la mono PrV . VD:arta, artifika, rafinita
angle:
skillful
beloruse:
умелы, спрытны, упраўны, увішны, удалы, хвацкі, майстэрскі
ĉeĥe:
dovedný, obratný, zběhlý, zručný
ĉine:
熟練 [shúliàn], 熟练 [shúliàn], 巧 [qiǎo], 巧手 [qiǎoshǒu], 灵巧 [língqiǎo], 靈巧 [língqiǎo], 娴熟 [xiánshú], 嫻熟 [xiánshú], 輕靈 [qīnglíng], 轻灵 [qīnglíng], 手巧 [shǒuqiǎo], 有天分 [yǒutiānfèn]
france:
adroit, agile, habile
germane:
geschickt 1. gewandt, wendig, behände 2. fähig, geübt, tüchtig 3. kunstvoll, gekonnt
hispane:
hábil, diestro, ágil
hungare:
ügyes
japane:
器用な [きような], 巧みな [たくみな], 上手な [うわてな], 敏捷な [びんしょうな], すばしこい
nederlande:
handig, bekwaam
pole:
doświadczony, wprawny, zaradny, zręczny, zwinny
portugale:
esperto, ágil, habilidoso, hábil
rumane:
încercat, priceput, ingenios
ruse:
умелый, ловкий, искусный
slovake:
obratný, zručný, šikovný
svede:
skicklig
tibete:
སྤྱང་པོ་
ukraine:
умілий, вправний, удатний, спритний, моторний, меткий, проворний

lertaĵo

Faro lerta, montranta rapidecon, flekseblecon kaj senerarecon de la plenumanto: lertaĵoj politikaj VivZam ; [ili] povas fanfaroni nur pro malmulto da artoj aŭ lertaĵoj Rob ; mi promesis al ŝi surprizon ĉe la sekvanta koncerto – etan muzikan lertaĵon, kiu aludos mian kaŝitan amon al ŝi [14]. VD:akrobataĵo, artaĵo, majstraĵo
14. Wang Chongfang: Amo per Violono, 2010-07-26
ĉine:
功績 [gōngjī], 功绩 [gōngjī], 花招 [huāzhāo]
france:
tour (d'adresse)
germane:
Kunststück
hispane:
habilidad, destreza
japane:
巧みな動き [たくみなうごき], 腕前 [うでまえ]
pole:
okazanie zdolności
rumane:
demonstrarea abilității
ukraine:
уміння, спритність, спритний прийом, трюк

lerteco

Kapablo por rapide, facile, celtrafe fari ion: ĉia laboro kaj ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ alia [15]; kun granda lerteco li kolektis la regimentojn [16]; ili batalas ne pro vivo aŭ morto, sed por elmontri sian lertecon QuV ; la viroj, junaj kaj maljunaj, tributis al la beleco kaj la lerteco de la dancistinoj la plej malavaran admiron Iŝtar ; mi volis akiri profesion, […] kiun sen speciala lerteco mi povas ellerni VaK ; li estis rimarkinda pro la lerteco de sia spirito, kaj pro la mirinda riĉeco de siaj elpensoj Rob ; ŝi legis iom el la tragedio per mallaŭta kaj dolĉa voĉo, kaj Brown ne povis ne admiri ŝian lertecon TAA ; kun lerteco de l' kato glitas li sur kornicoj Metrop . VD:gracio, takto4
ĉeĥe:
dovednost
ĉine:
技艺 [jìyì], 技藝 [jìyì], 技巧 [jìqiǎo], 敏捷 [mǐnjié]
france:
adresse (habileté), agilité, habileté
germane:
Geschicklichkeit, Geschick, Gewandtheit, Tüchtigkeit
hispane:
agilidad, habilidad
japane:
巧みさ [たくみさ], 器用さ [きようさ], 敏捷さ [びんしょうさ]
pole:
biegłość, sprawność, zręczność
rumane:
îndemânare, adresă, dexteritate
ruse:
ловкость, сноровка, умение, искусность, мастерство
slovake:
zručnosť
ukraine:
уміння, ловкість, спритність, вправність, умілість, моторність, меткість, проворність

lertiĝi

(ntr)
Iĝi pli kaj pli kapabla por agi rapide kaj efike: mi laboris en magazeno senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado Marta ; la memfido kreskis, la fingroj lertiĝis HsT ; kie li tiel lertiĝis paroli ruse MkM ? ili povas lerni kaj plilertiĝi [17]. VD:ekzerciĝi, lerni, progresi
france:
devenir habile
hispane:
volverse hábil
japane:
うまくなる, 熟練する [じゅくれんする]
pole:
stać się zwinnym
rumane:
devin agili
ruse:
наловчиться
ukraine:
наловчитися, набути вправності, набути спритності, набути проворності, набути уміння

lertulo

Homo kapabla rapide, efike fari ion, pli bone ol aliaj: faritaĵo de lertuloj [18]. aŭskultu, vi lertuloj, liveru al ni ion por manĝi, vi estas ruzaj kaj artifikemaj [19]; vi, la lertuloj, devus kompati nin, prefere ol riproĉi nin Rsp ; leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas PrV . VD:artisto, majstro1.b
ĉeĥe:
zručný člověk
ĉine:
能人 [néngrén]
france:
homme habile, malin (homme habile)
germane:
Meister
hispane:
hombre hábil, astuto
japane:
器用な人 [きようなじん], 巧者 [こうしゃ], 熟練者 [じゅくれんしゃ]
pole:
biegły
rumane:
expert
ruse:
умелый человек, умелец
slovake:
zručný človek
ukraine:
спритна, проворна людина, ловкач, умілець, мастак

mallerta

1.
Korpe embarasata en siaj movoj, ne glate gestanta aŭ aganta: ili falis, ĉar ili estis ankoraŭ tro mallertaj [20]; la birdetoj faris malgrandan mallertan moviĝon [21]; neniam antaŭe ŝi vidis […] tian grandan, tian mallertan kaj malgracian birdon [22]; vi tiel tiris mian manikan surtuton, ke vi tute ĉifonigis ĝin, vi mallertaj maldelikatuloj [23]! tiu aktorino estas tre maltaŭga, la aktoro, kiu ludas kun ŝi, estas eĉ pli mallerta Kandid . VD:plumpa, stumbli
2.
Mense ne trafanta la ĝustajn solvojn, do ne aganta bone por plenumi siajn celojn: ha, mallerta urso, vi pafis ja preter la arbon FK ! la patrino de Matildo timis ke, per mallerta intermeto, ŝi vundus la karakteron iom ofendsenteman KPr ; sciigita tro maldelikate de mallerta amiko, [ŝi nun] estis tiel forte frapita de tiu neatendita batego, ke ŝi estas malsanega KPr ; tie kuŝas profita entrepreno, kiu al vi gajnigos multe da mono, se vi ne estas tro mallerta KPr ; ĉe ni malŝlosus tiun pordon eĉ la plej mallerta ŝtelisto VaK . VD:malsprita, naiva, senmalica
3.
Aspektanta kiel rezulto de mallerta agado: [ili] komencis aperigi […] la unuajn mallertajn prozajn skizojn EeP ; mallerta, ebriula gesto CKv ; ŝi ridetis sian mallertan, timeman rideton, kiun [oni] malfacile povus akordigi kun la ideo, ke tiu tajpistino antaŭ nelonge malvarme mortigis du personojn ChV . VD:sinĝena2
ĉeĥe:
nevzdělaný, nezručný, nešikovný
ĉine:
[zhuō], 拙笨 [zhuōbèn], 不灵巧 [bùlíngqiǎo], 不靈巧 [bùlíngqiǎo], 笨拙 [bènzhuō], 伹 [qū], 别扭 [bièniu], 彆扭 [bièniu]
france:
gauche (maladroit), maladroit, malhabile
germane:
ungeschickt, unbeholfen 2. unfähig
hispane:
lerdo, inhábil, inepto
japane:
不器用な [ぶきような], へたな, 不細工な [ぶさいくな], ぎこちない, 機転の利かない [きてんのきかない], 不手際な [ふてぎわな]
pole:
niezdarny, nieudolny, niezręczny
rumane:
stângaci, neîndemânatic, nepriceput
ruse:
неловкий, неумелый
slovake:
nemotorný, nešikovný, ťarbavý
ukraine:
неспритний, неловкий, невмілий, недотепний, невправний, незграбний, неповороткий, вайлуватий, неоковирний

manlerta

Lerte uzanta siajn manojn: li estis tiel manlerta ekde la infaneco ke li propramane faris miniaturon de fortikaĵo por ludi batalludon [24]. VD:ĵongli, manipuli, manumi
24. -: Petro la la Unua certe estis ĉarma viro!, Lernu la rusan lingvon!, 2013-10-23
ĉine:
手指灵活 [shǒuzhǐlínghuó], 手指靈活 [shǒuzhǐlínghuó], 佽 [cì], 趫 [qiáo], 巧手 [qiǎoshǒu]
france:
adroit de ses mains
germane:
fingerfertig, behände
hispane:
hábil con sus manos
pole:
sprawny manualnie
rumane:
lucrând manual

administraj notoj