tradukoj: be bg de en es fr hu it nl pt ru

*ĝen/i PV

*ĝeni  

(x)
1.  
Malfaciligi aŭ malhelpi ies movojn; maloportuni al iu, malkomfortigi iun: ĉu la pakaĵo ĝenas vin? ne ĝenu la iradon, al la irado; tiu senĉesa bruo ĝenas min; ne ĝenu min […] miaj infanoj kun mi estas en lito [1]; kial vi ĝenas la virinon [2]? espereble mi ne ĝenis vin [3]? VD:bari, embarasi, obstrukci
2.  
Malfaciligi ies agojn aŭ decidojn pro moralaj malhelpoj: via ĉeesto ĝenis lin; li havis mienon tre ĝenitan, ĉar la fremda reĝido ĉion vidis [4]; tre ĝenas min, ke mi devas fari tiun viziton, tiun klopodon; min […] iom ĝenis ŝia senkulpa mortigemo [5]. VD:heziti, konfuzi, tedi

sin ĝeni  

Heziti, ne kuraĝi fari ion pro skrupulo, honto, timo ktp: ne ĝenu vin pro mi; malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston, ĝi tuj venasPrV ; ho mia Dio, mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al Vi [6]; tute ne ĝenas min al vi skribi ripete [7]; li forte sin ĝenis saluti tiun fripononPV (li malvolonte, sindevige salutis); eble ili sin ĝenas fari al mi malagrablaĵonPV (sin ĝenas, por ne fari; ili malvolonte faras; ili hezitas fari); [oni] ofte sin ĝenas eldiri (sin ĝenas por ne eldiri; malvolonte, timeme, hezite eldiras) libere sian opinion por ne kontraŭbatali publike tiun, kiun la esperantistoj nomas sia majstro [8].
Rim.: Ĉar sin ĝeni kun infinitivo estas dubasenca (1 sin ĝeni por fari; 2 sin ĝeni por ne fari), estas rekomendinde uzi ĉiam post ĝi porpor ne, laŭ la senco.

ĝenaĵo, ĝeno  

Maloportunaĵo, embaraso: la diverseco de la lingvoj estas granda ĝeno por la internaciaj rilatoj; ĝenaĵoj en somerdoma feliĉo estas kuloj, muŝoj, formikoj kaj foje tabanoj [9]; spamo ne estis mia sola ĝenaĵo [10]; gramatikaj ĝenaĵoj [11]; se via bopatrin' vin invitas, jam sen ĝeno [12]; ĉu tio ne kaŭzis ĝenaĵon kiam vi estis en Romo [13]?

ĝena  

Maloportuna, malhelpanta, embarasanta, malagrabla, ĉagrena: jen tre ĝena afero, okazaĵo, prokrasto; la vojo estas malfacile kaj ĝena [14]; reptilioj kreskas dum sia tuta vivo, ĝis kiam ilia korpovolumeno iĝas tiom ĝena ke ili suferas (kaj mortas) pro ĝi [15].

ĝenateco, ĝeneco  

Sento de tiu, kiu sin ĝenas: lia ĝenateco faris lin iom ridinda, kaj mallerta; ĝeneca mieno, rideto; Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo de tio estas la ĉeestado de flanka persono Marta .

ĝenulo  

Teda, malhelpanta altrudulo: ĉiufoje kiam Francio estis la „ĝenulo de la mondo“ [16]; [li] ne estis tre kontenta pri ĉi tiu juna ĝenulo, kaj provis per multaj rimedoj silentigi lin [17].

senĝena  

1.  
Neĝenata, neĝenita: [ŝi] penis aperigi senĝenan rideton Marta . VD:libera.
2.  
Ne ĝenanta sin kontraŭ aliaj, senceremonia, intimeca: senĝena homo, junulo; senĝena invito, kunveno, manĝo; senĝenaj amikaj kunvenoj [18]; senĝenaj ĉiutagaj vestoj [19]; regis tre agrabla humoro kaj senĝena interparolado, kiel en familia rondo [20]; internacia lingvo prezentas neŭtralan fundamenton por senĝena renkontiĝo kaj fratiĝo VivZam . VD:familiara
3.  
Ne sufiĉe ĝenanta sin kontraŭ aliaj; tro senceremonia; malkonvena; senhonta; senĝenaĉa; tro senĝena: senĝena konduto, vesto; senĝene paroli kontraŭ iu. VD:aroganta, impertinenta, malrespekta

sinĝena

1.  
Sin ĝenanta por aliaj: li estas afable sinĝena por ĉiuj kaj ĉiam preta helpi. VD:komplezema, sindona
2.  
Tro ĝenanta sin kontraŭ aliaj; nesufiĉe memfida; hontema; nepostulema: li restas ĉiam sinĝena antaŭ la fraŭlinoj, antaŭ la profesoro; tre hontema kaj sinĝenema [21]; almozpetanto sinĝena restas kun sako malplenaPrV ; ĉu vi volas tuj forĵeti ĉiun sinĝenadon kaj iri kun mi al la diablo [22]? VD:diskreta.

tradukoj

anglaj

~i: bother, trouble, worry; sin ~i: go to the trouble of, go to the bother of; ~aĵo, ~o: trouble, inconvenience; ~a: troubling, inconvenient; ~ateco, ~eco: discomfort, embarrassment; ~ulo: pest, nuisance; sen~a 1.: carefree; sen~a 2.: relaxed; sen~a 3.: blithe; sin~a 1.: accommodating; sin~a 2.: self-conscious, diffident, shy.

belorusaj

~i: перашкаджаць, замінаць, абмяжоўваць, абцяжарваць, турбаваць; sin ~i: саромецца, вагацца, быць у нерашучасьці; ~aĵo, ~o: перашкода, нязручнасьць; ~a: цяжкі, невыгодны, абмежавальны; ~ateco, ~eco: няёмкасьць, сарамлівасьць; sen~a: нязмушаны, разьняволены , бесцырымонны; sin~a: сьціплы, сарамлівы.

bulgaraj

~i: тревожа, затруднявам, притеснявам, дразня; sin ~i: тревожа се, притеснявам се, дразня се; ~aĵo, ~o: стеснение, неудобство, затруднение, притеснение; ~a: затрудняващ, притеснителен, дразнещ; ~ateco, ~eco: стеснитленост, затрудненост; ~ulo: дразнител; sen~a 1.: безгрижен; sen~a 2.: безцеремонен; sen~a 3.: неуважителен, арогантен; sin~a 1.: себеотдаден; sin~a 2.: стеснителен, притеснителен, срамежлив.

francaj

~i: gêner, déranger, embarrasser, embêter, ennuyer, importuner, mettre mal à l'aise; sin ~i: se gêner, se déranger, ne pas oser, être gêné (de); ~aĵo, ~o: gêne, incommodité, inconvénient; ~a: gênant, embarrassant, embêtant, ennuyeux, fâcheux; ~ateco, ~eco: gêne, malaise; ~ulo: gêneur, casse-pieds, importun, fâcheux, raseur; sen~a: sans gêne, cavalier, dégagé, désinvolte; sin~a 1.: dévoué; sin~a 2.: gêné, embarrassé, intimidé, mal à l'aise.

germanaj

~i: stören, hindern; sin ~i: sich genieren; ~aĵo, ~o: Störung, Hindernis; ~a: störend; ~ateco, ~eco: Geniertheit; ~ulo: Störer, Nervtöter; sen~a: ungeniert, unvermittelt, unverblümt; sin~a 1.: unkompliziert, unprätentiös; sin~a 2.: geniert, scheu, zurückhaltend.

hispanaj

~i: molestar, estorbar, incomodar, importunar; sin ~i: sin molestar; ~aĵo, ~o: molestia, incomodidad; ~a: inoportuno, molesto; ~ateco, ~eco: malestar, indisposición; ~ulo: pesado, aguafiestas, inoportuno, peñazo; sen~a: soberbio, altivo; sin~a 1.: servil, abnegado; sin~a 2.: cohibido, vergonzoso.

hungaraj

~i: zavar, feszélyez.

italaj

~i: disturbare, importunare, imbarazzare (perturbare), molestare, infastidire, scocciare, ostacolare; ~aĵo, ~o: fastidio, inconveniente, problema, ostacolo; ~a: problematico, fastidioso, molesto, importuno, scomodo; ~ateco, ~eco: fastidio; ~ulo: seccatore, guastafeste, importuno; sen~a 3.: scanzonato, sbracato; sen~a: disinvolto, franco, indisturbato, spigliato.

nederlandaj

~i: hinderen, storen; ~aĵo, ~o: hinder; ~a: hinderlijk; sen~a: ongehinderd, onverbloemd.

portugalaj

~i: atrapalhar, incomodar, importunar; ~aĵo, ~o: incómodo, incômodo, inconveniente; ~a: incómodo, incômodo, inconveniente; sen~a: desembaraçado; sin~a 2.: acanhado.

rusaj

~i: стеснять, беспокоить, затруднять, мешать; sin ~i: стесняться, не решаться; ~aĵo, ~o: стеснение, неудобство, затруднение, помеха, неловкость; ~a: стеснительный (об обстоятельствах), затруднительный, неудобный; ~ateco, ~eco: стеснительность; ~ulo: докучливый человек, навязчивый человек, назойливый человек, зануда; sen~a: непринуждённый, развязный, бесцеремонный; sin~a 1.: скромный; sin~a 2.: стеснительный (о человеке).

fontoj

1. La Nova Testamento, Luko 11:7
2. La Nova Testamento, Mateo 26:10
3. Monato, Geraldo Mattos: Kota Akvo: Konstanten Krysakov
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
5. Monato, Geraldo Mattos: http://steloj.de/esperanto/monato2/006918.html
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 9:6
7. La Nova Testamento, Filipianoj 3:1
8. Zamenhof: Parolo antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Kraków, 1912
9. Monato, Saliko: Ĝojoj kaj ĝuoj de finna somero
10. Monato, Garbhan Macaoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!
11. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!
12. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
13. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
15. Monato, Izabel C. O. Santiago: Faŭno: La „drakoj“ de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo
16. Le Monde diplomatique' en Esperanto]
17. Pico della Mirandola - Esperanto-vivo - bitoteko.it
18. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
19. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
22. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua


administraj notoj

pri sin ~i :
      Ŝajnas al mi, ke "~igxi" estas sinonimo. [MB]
    
pri ~ateco, ~eco:
    PIV1 splitis ~ateco/~eco, el kio rezultas tri malsamaj
    sencoj. [MB]
  
pri sen~a:
    PIV1 transdonis la lastan sencon al "sen~acxa" (uzata
    en la nuna difino) = "trosen~a". [MB]
  
pri sin~a 1.:
      Tiu senco malaperis el PIV1. [MB]
    

ℛevo | datumprotekto | gxen.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.32 2019/09/19 19:10:16