tradukoj: be de en es fr hu nl ru

*vigl/a [1]

*viglaTEZ

1.
Freŝa, gaja, kiel pro ĵusa vekiĝo el bona dormo: vigla humoroB; vigla vizaĝoB; ekde la sunleviĝo, sana kaj vigla li postulas siajn librojn.
2.TEZ
Rapidaga, rapidmova; plena je ekscito kaj vivo: vigla knabo; danci per viglaj saltojZ; (figure) vigla stilo.
3.TEZ
Rapide kaj aktive progresanta; diligenta, energia: vigla trafiko, laboro, propagando, grupo. VD:fervora
4.
Atente prigardanta, observema: vigla gardemoB.

vigle

Kun impeto, diligento: la freŝa fonta akvo vigle elŝprucadis [2]; esti vigle singarda.

vigli

(ntr)
Rapide agi, kun freŝa spirito, kun atento: jen mi viglos (vigle prizorgos, prigardos) super ili por malbono, ne por bono [3]; mi petas, rapidigu, ke ili iom pli viglu [4].

viglo, viglecoTEZ

Impeto, freŝhumoreco, atentemo, intenso de sentoj: la amuziĝado estis en plena vigleco [5]; juna princo trompis la viglecon de la pastroj [6]; kiom da viglo, kiom impeta vivemo [7]!

vigligaTEZ

Kiu donas viglon, forton, emon; tonika: la freŝa, vigliga aero de la ... montaro [8].

vigligiTEZ

(tr)
Instigi al pli da agado, krei pli vivan etoson: vigligi ies fervoron; ĉarmaj vilaĝoj vigligis ambaŭ bordojn de la rivero; vigligi la amon al la ideo esperantismaZ. interesaj paroladoj plivigligis la vivon de la grupo; mi neniam vigligis lin al tio ĉi, ke li estu tiel fidelaZ VD:admoni, instigi

vigliĝi

(ntr)
Ekagi iom vive, verve, rapide: nun la bovinoj vigliĝis. Mi aŭdis ilin rapide trotantajn malantaŭ mi [9].

malviglaTEZ

Senforta, senenergia, neagema: ĝoja li venis al mi, rapide saltante, sed malĝoja, malvigla li foriris [10]. bruli iun per malvigla fajro.

malvigli

(ntr)
Ne aŭ ne rapide agi, malhavi gajon aŭ impeton: kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis [11]..

malviglo

Manko je intenso, forto, energio, agemo.

malvigligi

(tr)
Senigi je emo al agado, malgajigi, malfortigi: lia longa malsano tute malvigligis lin.

malvigliĝi

(ntr)
Iĝi dormema, malatenta, ne agema: pro la ĝenerala malvigliĝo de la legemo dum somero.

revigligiTEZ

(tr)
Redoni freŝan agemon aŭ konscion: li revigligas la animon de sia sinjoro [12]. VD:veki

revigliĝi

(ntr)
Post malviglo rehavi pli da vervo, da agemo: post ĉiu nova silenta tempo aperos nova revigliĝoZ.

tradukoj

anglaj

~a: alert.

belorusaj

~a 1.: бадзёры; ~a 2.: жвавы, рухавы, імглівы; ~a 3.: энэргічны, жывы; mal~a: нерухомы, вялы, бязжызьнены, слабы.

francaj

~a: alerte (adj.), animé, vif; ~e: vigoureusement, vivement; ~i: s'activer, se démener, se donner du mal; ~o, : animation, vigilance, vivacité; ~iga: énergisant, tonique; ~igi: animer; ~iĝi: booster, s'animer; mal~a: abattu, éteint, morne; mal~i: se trainer; mal~o: abattement, morosité; mal~igi: abattre (rendre abattu), refroidir (l'ambiance etc.); mal~iĝi: faiblir (activité etc.), ralentir (activité etc.); re~igi: ranimer, réveiller (fig.); re~iĝi: se réveiller (fig.).

germanaj

~a 1.: munter; ~a 2.: lebhaft, flink; ~a 3.: rege, lebhaft; ~a 4.: aufmerksam; mal~a: träge, müde.

hispanaj

~a: despierto, espabilado, listo; ~igi: despertar, espabilar (ref. a estar atento).

hungaraj

~a 1.: élénk; ~a 2.: fürge, virgonc; ~a 3.: élénk; ~a 4.: éber; ~e: élénken, fürgén; ~i: szorgoskodik, sürgölődik; ~o, : élénkség, fürgeség, elevenség; ~igi: élénkít, (fel)pezsdít; ~iĝi: megélénkül, felpezsdül; mal~a: lomha, renyhe, kedvetlen; mal~i: teng-leng, tesped, pang; mal~o: tespedés, renyheség, kedvetlenség; mal~igi: ellanyhít, tespedésre késztet, elkedvetlenít; mal~iĝi: ellanyhul, eltesped, elkedvetlenedik; re~igi: felvidít; re~iĝi: felvidul.

nederlandaj

~a: levendig, kwiek; mal~a: lusteloos.

rusaj

~a 1.: бодрый; ~a 2.: резвый, бойкий; ~a 3.: энергичный, оживлённый; ~a 4.: внимательный, пристальный; ~e: живо, оживлённо, бодро, энергично; ~o, : оживление, живость, бодрость, энергичность; ~igi: оживить (придать оживление), ободрить, подбодрить, поощрить; ~iĝi: оживиться, ободриться, приободриться; mal~a: вялый, инертный, апатичный, безжизненный; mal~i: быть вялым, тащиться (медленно двигаться), плестись; mal~o: вялость, апатия; mal~igi: сломить, ослабить, подкосить; mal~iĝi: слабеть, ослабнуть; re~igi: ободрить, подбодрить, оживить; re~iĝi: ободриться, подбодриться, оживиться.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, sonorilo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 44:27
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 4a
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa Reĝino
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 8a
7. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, liriko
8. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
9. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la bovinoj de la paroĥestro
10. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, blindaj ĉukĉoj
11. La Nova Testamento, S. Mateo 25:5
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:13

[^Revo] [vigl.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2014/01/08 21:10:14 ]