*fervor/o PV

*fervoro

Diligenta agemo, ardo por iu aŭ io: fervoro pri Via domo min konsumis [1]; kun granda fervoro li laboris por la ideo de lingvo internacia [2]; [ili] en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian falsan paŝon kaj ridindigis [la…] tutan aferon [3]; sankta fervoro [4]; blinda fervoro [5]; ĵetataj en la kirlon de senbrida fervoro [6]; kiel aranĝi tiamaniere, ke la estraro vidu mian fervoron [7]? per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro PrV . VD:ekzalteco, entuziasmo, fajro2, febro2, flamo2, pasio, varmego2, vervo, vigleco
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 69:9
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VIII
4. L. L. Zamenhof: Al la Fratoj
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
angle:
ardour, fervour, fervency, passion, zeal
beloruse:
стараннасьць, дбайнасьць, руплівасьць, запал
ĉeĥe:
horlivost
ĉine:
激情 [jīqíng], 积极性 [jījíxìng], 热风 [rèfēng], 热心 [rèxīn]
france:
ferveur, ardeur, passion, zèle
germane:
Eifer, Begeisterung, Inbrunst, Leidenschaft
hispane:
fervor
hungare:
buzgalom
japane:
熱意 [ねつい], 熱心 [ねっしん], 熱情 [ねつじょう]
nederlande:
ferventie, vuur, ijver, ambitie, geestdrift, begeestering, bezieling, hartstocht
pole:
zapał, żarliwość, gorliwość
portugale:
fervor, zelo, ardor
ruse:
усердие, рвение, воодушевление
slovake:
horlivosť
ukraine:
старанність, запопадливість, ревність, ретельність, запал, завзяття

fervori

(ntr)
Esti fervora: tro fervori ofte estas danĝere [8]; mi ĉiam estas preta fervori en servado al la patrujo [9]; Zamenhof fervoris por muziko, li ludis fortepianon, kaj li ŝatis kanti [10]; nek lingvistoj nek politikistoj fervoris identigi la nunan Esperanton kun la estonta mondlingvo [11]; Karlo fervoris ĉirkaŭ li kun profesia komplezemo [12]; senĉese vi ion strebas, klopodas, aktivas kaj fervoras, dum ĉia ĉi via penado celas nenien [13]. VD:ardi 4, boli 3, bruli 4.
angle:
be fervent, be passionate, be zealous
beloruse:
старацца, рупіцца, дбаць
ĉeĥe:
dávat přednost (někomu), nadržovat
ĉine:
強烈抨擊 [qiánglièpēngjī], 热望 [rèwàng], 責罵 [zémà]
france:
être fervent
germane:
eifern, eifrig sein, mit Begeisterung bei der Sache sein, mit Inbrunst tun, leidenschaftlich dabei sein
hungare:
buzgólkodik
japane:
熱心である [ねっしんである]
nederlande:
ijveren
ruse:
усердствовать
slovake:
dávať prednosť
ukraine:
упадати, виявляти ретельність, запопадливість, завзяття, старатися

fervora

Varmege, pasie diligenta: la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj [14]; en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon [15]; komenciĝis fervora demandado [16]; vi ŝajnas senti al via parenco tre fervoran amemon [17]; la plej fervoraj partianoj komencis lin malŝati [18]; eĉ la plej fervoraj Volapukistoj nature timis, ke morgaŭ aperos nova lingvo [19]. VD:entuziasma, ĝisosta
angle:
ardent, eager, fervent, fervid, impassioned, zealous
beloruse:
старанны, руплівы, дбайны
ĉeĥe:
horlivý, pilný, s pílí konaný
ĉine:
好勝 [hàoshèng], 有热情 [yǒurèqíng], 兇惡 [xiōngè]
france:
ardent, fervent, passionné
germane:
eifrig, begeistert, inbrünstig, leidenschaftlich
hungare:
buzgó
japane:
熱心な [ねっしんな], 熱烈な [ねつれつな], 熱情にあふれた [ねつじょうにあふれた]
nederlande:
fervent, vurig, ijverig, ambitieus, noest, volijverig, gepassioneerd, hartstochtelijk
pole:
zapalczywy, żarliwy, zagorzały, gorliwy
rumane:
aprins, avid
ruse:
усердный, ревностный
slovake:
horlivý
ukraine:
запальний, палкий, ревний, заядлий, запеклий

fervorigi

(tr)
Fari iun fervora: kapabla fervorigi homojn al kunlaboro [20]. VD:entuziasmigi
20. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, TEJO serĉas... novan redaktoron de TEJO tutmonde
angle:
incite the fervour (of), galvanize (excite passion), inflame (incite the fervour of), make fervid
beloruse:
натхняць
ĉeĥe:
rozohnit
ĉine:
助阵 [zhùzhèn], 助長 [zhùzhǎng], 授意 [shòuyì]
france:
susciter la ferveur (de), exalter (passionner), galvaniser (passionner), passionner (susciter la ferveur)
germane:
anfeuern, anstacheln, begeistern, in Begeisterung versetzen
hungare:
buzdít, ösztönöz
japane:
熱意を持たせる [ねついをもたせる]
pole:
rozentuzjamować, rozpalać (np. rozpalać uczucie), zagrzewać (np. zagrzewać do walki)
ruse:
воодушевлять
slovake:
rozhorliť

fervorulo

Pasia kaj diligenta aganto por iu afero: ili ĉiuj estas fervoruloj por la leĝo [21]; dekkelke da junaj fervoruloj kure eskortis lian veturilon, jen superŝutante lin per laŭdoj [22]; Omar […] estas unu el la plej danĝeraj fervoruloj [23]; mia granda filo […] estas fervorulo, kiel pri elektroniko, tiel ankaŭ pri spionromanoj [24]; [la sukceso] rezultis el la konstanta laborado de multaj fervoruloj [25]. VD:adepto, entuziasmulo, fanatikulo, fano, zeloto
angle:
devotee, enthusiast, zealot
beloruse:
заўзятар
ĉeĥe:
fanda, horlivec
ĉine:
发烧友 [fāshāoyǒu], 热心家 [rèxīnjiā], 狂热者 [kuángrèzhě], 迷 [mí], 控 [kòng]
france:
adepte fervent, passionné (subst.)
germane:
Enthusiast, Eiferer, Fan, Schwärmer, Anhänger, Tifoso
nederlande:
fan, ijveraar, bewonderaar, bewonderaarster, fanatiekeling, liefhebber
pole:
zapaleniec, entuzjasta, pasjonat
ruse:
горячий сторонник, ревностный поборник
slovake:
fanúšik
ukraine:
активіст, ентузіаст

malfervora

Malhavanta fervoron, senpasia, indiferenta: ili rigardadis indiferente, rigardadis per malfervoraj kaprinokuloj [26]; tion pruvis ŝia malfervoro al la edziniĝo kun Gastono [27]; tiu malfervora akcepto tre surprizis kaj konfuzis Zalmunan [28]. VD:apatia, malema, malinklina
26. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
27. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvara
28. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIII
angle:
apathetic, indifferent
beloruse:
неруплівы, нядбайны, індыфэрэнтны
ĉeĥe:
lhostejný
ĉine:
厌恶 [yānè], 不乐意 [bùlèyì], 不动情 [bùdòngqíng], 不带感情 [bùdàigǎnqíng]
france:
apathique
germane:
abgeneigt, leidenschaftslos, kalt (leidenschaftslos), desinteressiert
japane:
熱意の乏しい [ねついのとぼしい], 冷めた [さめた]
slovake:
ľahostajný
ukraine:
позбавлений запалу/ентузіазму, холодний, байдужий

administraj notoj