*inklin/a PV

*inklina

Modere volanta kaj anime preta, altirata al io: mi ne mirus, se vi komencus disrompi spegulojn kaj vitrojn de fenestroj […] — mi estus sufiĉe inklina por tio ĉi [1]; eĉ la plej bona homo ne povas esti en ĉiu momento […] inklina por plenumado de bonaj faroj Marta ; ĉu vi estas inklina atenti mian konsilon [2]? Hamadan estis […] pli inklina sekvi aliajn ol konduki mem [3]; inklina al la belaj kaj noblaj aferoj [4]; inter la aŭskultantoj troviĝas personoj pli aŭ malpli inklinaj al la oratoro [5]. SIN:emaVD:favora, libervola, prefere, volonte
angle:
inclined, amenable, disposed
ĉeĥe:
inklinační, náchylný
france:
disposé (enclin), enclin, porté (enclin), prédisposé (enclin)
germane:
geneigt, hingezogen sein (zu etwas)
hispane:
inclinado, propenso a
hungare:
hajlamos, hajlandó
japane:
傾向のある [けいこうのある], 心の傾いた [こころのかたむいた]
nederlande:
geneigd
pole:
z zamiłowaniem, ze smykałkąż, z żyłką, skłonny
portugale:
inclinado (f), propenso
ruse:
склонный
slovake:
náchylný
ukraine:
схильний

inklini

(ntr)
Esti inklina, havi, senti inklinon al: ĉiam pli mi inklinas al virtuloj [6]; ekzistas ankaŭ oratoroj, kiuj, ĉu pro ekscitiĝo ĉu pro alia kaŭzo, inklinas paroli per la plej altaj tonoj de sia voĉo [7]; ekzistas du profesioj, al kiuj angla homo jam denaske inklinas: la navigado kaj la teksindustrio [8]; la funda idealismo ne tiel komplete forputris, kiel li mem inklinus pensi [9]; la franca junularo malmulte inklinis lerni la internacilingvon [10]; vulkankratero inklinas al ŝtopiĝo, estiĝas premo, kiu fine kaŭzas pli aŭ malpli spektaklan eksplodon [11]. SIN:emiVD:bonvoli, favori, preferi
angle:
be inclined, be disposed, be amenable
ĉeĥe:
lnout k někomu, mít zálibu, náklonnost, tíhnout k někomu
ĉine:
倾向 [qīngxiàng], 倾向于 [qīngxiàngyú], 趋于 [qūyú]
france:
être disposé (à) (enclin), être enclin (à), être porté (à) (enclin), être prédisposé (à) (enclin), incliner (à) (intr.), pencher (pour) (être enclin)
germane:
neigen zu
hungare:
hajlik (vmire), hajlandó (vmire)
japane:
~の傾向がある [のけいこうがある], 好む [このむ], ~する気になっている [するきになっている]
nederlande:
neigen
pole:
mieć inklinację, mieć zamiłowanie, mieć smykałkę, mieć żyłkę
portugale:
ser inclinado (f), ser propenso
ruse:
быть склонным (к чему-л.)
slovake:
mať záľubu, náklonnosť
ukraine:
схилятися, бути схильним

inklino

1.
Modera volo kaj anima preteco, altiro al io: la popolo havas inklinon al malbono [12]; ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi [13]; mi certe havas la inklinon freneziĝi! [14]! terura estas via inklino al la milito [15]; mi neniam sentis inklinon sidiĝi sur randon de puto [16]; la idilia paŝtistino havas […] magnetan inklinon al la monujo de sia paŝtisto [17]; mi sentas en mia koro inklinon por vi [18]; kiam mi zorge sondas [mian koron] mi apenaŭ trovas en ĝi ian restaĵon de riproĉinda inklino [19]; deziro kaj inklino ordonon ne obeas PrV ; infana inklino restas ĝis la fino PrV . VD:emo, instinkto, tendenco, volonteco
2.
MAT[20] (de rekto, rilate tian ortan ununorman koordinatsistemon `(O,bb i, bb j)`, ke `bb j` ne direktas la rekton) La konstanta rilato de la diferenco de ordinatoj de du punktoj de la rekto al la diferenco de iliaj abscisoj; simb. `a=(y_2-y_1) // (x_2-x_1)`: la kartezia ekvacio de rekto kun inklino `a` estas de la tipo `y=ax+b`; la inklino egalas al la tangento de la angulo inter la abscisa akso kaj la koncerna rekto. SIN:angula koeficiento
angle:
tendency, penchance 1. inclination 2. slope, angular coefficient
ĉeĥe:
inklinace, náchylnost, sklon, záliba 2. směrnice
france:
1. inclination (propension), disposition (propension), goût (propension), penchant (propension), propension, tendance (propension) 2. pente, coefficient directeur
germane:
1. Neigung, Hang (zu etwas), Veranlagung (Neigung) 2. Steigung, Richtungskoeffizient
hispane:
1. inclinación
hungare:
1. hajlam, hajlandóság 2. elhajlás (egyenestől), inklináció
japane:
傾向 [けいこう], 性向 [せいこう], 性癖 [せいへき], 好み [ごのみ], 意向 [いこう]
nederlande:
1. neiging
pole:
1. inklinacja, zamiłowanie, smykałka, żyłka, skłonność 2. współczynnik kierunkowy
portugale:
1. inclinação (f), propensão 2. inclinação (matemática)
ruse:
1. склонность 2. наклон, угловой коэффициент
slovake:
náchylnosť
tibete:
གུག་&t_-a;ཁྱོག་
ukraine:
схильність

inklinigi

(tr)
Igi inklina: ĉiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon [21]; via orelo atente aŭskultos saĝon kaj vian koron vi inklinigos al komprenado [22]; la knabo koncerne akvon estis eĉ tia timemulo, ke estis ne eble inklinigi lin preni en somero banon ĉe la marbordo [23]; lia seka kaj komika maniero […] inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema [24]; ŝi komencis inklinigi ŝin al ripozo, necesa post la sendorme pasigita nokto [25]. VD:klini, tiri.
angle:
incline, dispose
ĉeĥe:
vyvolat náklonnost, vyvolat zájem
france:
incliner (à) (tr.), disposer (à) (rendre enclin), faire pencher (pour), inciter (à) (rendre enclin), porter (à) (rendre enclin), rendre enclin (à)
germane:
gewogen machen, (jmd. für etwas) gewinnen
hungare:
hajlamosít, hajlamossá tesz
japane:
~したい気にさせる [したいきにさせる], ~の傾向を与える [のけいこうをあたえる]
nederlande:
doen neigen
pole:
nakłaniać, usposabiać
portugale:
produzir inclinação
ruse:
склонить (кого-л. к чему-л.)
slovake:
vyvolať náklonnosť
ukraine:
схиляти, нахиляти

inkliniĝi

Iĝi inklina: mi inkliniĝas sekvi vian konsilon; ilia koro inkliniĝis al Abimeleĥ, ĉar ili diris: Li estas nia frato [26]; la prefero inkliniĝis al la tute nova lingvoprojekto Ido [27].
angle:
become inclined, become disposed, become amenable
france:
devenir enclin (à), devenir porté (à) (enclin), devenir disposé (à) (enclin), pencher (pour) (devenir enclin)
germane:
Gefallen finden, sich zuneigen
hungare:
hajlamossá válik, kezd hajlani rá
japane:
~に心が傾く [にこころがかたむく], ~したい気になる [したいきになる]
nederlande:
ertoe overhellen
pole:
skłaniać się (ku czemuś)
portugale:
tornar-se inclinado
ruse:
склониться (к чему-л.), стать склонным

malinklina

Sentanta naturan movon de la animo forpuŝantan de io: Omar aspektis malgaja kaj enpensa, kaj videble malinklina paroli [28]; li estis malinklina malkaŝi siajn plej internajn sentojn al iu el ili [29]; malinklina por plenumado de kompatemaj faroj Marta ; mi […] tute ne estas malinklina ekscii ion de la misteroj de supera mondo [30]. VD:abomenanta, malema
28. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
29. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII
30. Internacia krestomatio, Rakonto Pri Spiritoj
angle:
disinclined, averse, loath, reluctant
ĉine:
不乐意 [bùlèyì], 勉強 [miǎnqiǎng], 厌恶 [yānè], 不感兴趣 [bùgǎnxìngqù], 厌恶 [yànwù]
france:
non enclin, défavorable (non enclin), ennemi (adj., non enclin), hostile (non enclin), opposé (non enclin)
germane:
abgeneigt
hungare:
nemhajlandó, idegenkedő, undorodó
japane:
~嫌いな [きらいな], 冷淡な [れいたんな]
nederlande:
afkerig
pole:
odpychający, odrzucający, odstręczający
portugale:
embirrado, contrário
ruse:
несклонный (к чему-л.), чуждый (чего-л.)
ukraine:
неохочий, несхильний, неприхильний, упереджений, далекий, ворожий

malinklini

(ntr)
Esti malinklina: mi malinklinis prisilenti aŭ vuali ion ajn min kulpigantan [31]; kohera, sed fakte malĝusta rezonaĵo, kiun homo senkonscie uzas por klarigi al si ion, kion li malinklinas vidi ekzakte [32]; la konservativa burokratio ankoraŭ malinklinis komplete frakasi la tutan Movadon [33].
angle:
be disinclined, be reluctant, be loath, be averse
france:
répugner (ne pas incliner), rechigner, renâcler
hungare:
idegenkedik, visszariad, nem hajlandó

malinklino

Spontanea malemo, nedeziro: mi neniam pli sentis mian naturan malinklinon al mensogado, ol dum mi verkis la Konfesojn [34]; la juvelisto en tiu ridado videble trovis konfirmon de siaj timoj kaj malinklinoj Marta ; li ne povis dubi, ke ekzistas inter Lemuel kaj Zalmuna reciproka malinklino, aŭ eĉ efektiva malamikeco [35]; konsiderante tamen la rifuzon de Vinicius kiel momentan malinklinon […], li turnis sin al la sklavino [36].
angle:
disinclination, reluctance, aversion
france:
aversion, répugnance
hungare:
idegenkedés, averzió, undorodás
ukraine:
нехіть, неприхильність, упередження

korinklini

Havi aman, teneran, kore bonvolan inklinon al...: tiutempe mi tiom inklinis al vi, sed vi ne akceptis mian amon [37].
37. Vejdo: Paro da blankaj baletŝuoj, Beletra Almanako, 2017-06 (29)
angle:
have affection towards
ĉine:
怜爱 [liánài]
france:
avoir de l'affection pour

korinklino, kora inklino

Ama inklino: tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi [...] niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj [38]; mi estus aminta la homojn spite ilin mem, nur ĉesante esti [amemaj] ili povis elŝoviĝi el mia korinklino [39].
angle:
affection, fondness, affection
ĉeĥe:
náklonnost, sympatie
ĉine:
亲情 [qīnqíng]
france:
affection, penchant (affection), inclination (affection)
germane:
Zuneigung
hungare:
vonzalom
japane:
好み [ごのみ], 愛着 [あいじゃく], 愛情 [あいじょう]
pole:
inklinacja, afektacja, przychylność, mięta (pot.)
portugale:
inclinação (afeição)
slovake:
náklonnosť, sympatia
tibete:
བྱམས་པོ་

korinkliniĝi

(ntr)
Senti korinklinon, aman bonvolon al...: ili korinkliniĝis unu al la alia [40]; tiuj, al kiuj mi komplezis, korinkliniĝis al mi eĉ pli pro dankemo, ol pro intereso [41].
ĉine:
愛慕 [àimù]
france:
se prendre d'affection, s'affectionner, s'attacher (s'affectionner)
germane:
Zuneigung gewinnen
hungare:
vonzalom ébred benne

administraj notoj