tradukoj: be cs de es fr hu pl pt ru sk

* -emPV

I.

-em

Sufikso montranta inklinon aŭ tendencon al io:
1.
Inklino manifestiĝanta kiel deziro aŭ volo: laborema, manĝema; puremaZ; veremaZ; muzikemaZ.
Rim.: Kun adjektiva aŭ substantiva radiko oni povas neprigi la volatecon anstataŭigante la sufikson em per la sufikse uzata radiko am: verama, gastama, glorama.
2.
Inklino ekstervola, tendenco, kapablo fortigita per naturaj aŭ akiritaj ecoj, kondiĉoj probabligantaj aŭ faciligantaj koncernan agon aŭ evoluon al koncerna stato: kolerema, babilema, timemaZ; malsanema [1]; dormemaZ, vomema; falsema buŝoZ; virtemaZ; ĉastemaZ; ŝparema, malŝparema; dogmemaZ; altrudiĝema, batalema; singardemaZ; ofendiĝema, nekredemeco [2]; drinkemulo [3];
3.
Elmetita al io kio kapablas produkti indikitan efikon: mortema, pereema, brulema, erarema, pekema, frakasiĝema.

Rim.: La adjektiva finaĵo a kaj la sufikso ec donas al la sufikso em la sencon de daŭra aŭ kutima inklino: kolerema; ŝparemaZ; nelaciĝema spiritoZ; kiel rapidemaj bildoj de magia lanternoZ; ŝi forpuŝadis tiujn dubojn de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortojZ; kredemeco. Male la simpla substantiva finaĵo o prefere donas al em la sencon de nedaŭra, pasanta inklino: senti dormemon, vomemon.
II.
Vortero memstara signifanta tendencon aŭ inklinon al io:

ema Vikipedio

Prefere agonta laŭ la dirata maniero: mi estas ema akcepti vian proponon; mi estas ema al akcepto de via propono; ĉu necesas ke ili (la gardistoj) estu prudentaj kaj kapablaj, plej emaj protekti la civiton? [4].

emi Vikipedio

Esti inklina al iu agmaniero, havi tendencon evolui kiel indikite: mi estis laca kaj emis dormi. la amo emas ne paroli [5]; germanoj emas diri „ŝtrato“ anstataŭ „strato“, „ŝporto“ anstataŭ „sporto“, ktp [6] okazas, ke oni ricevas novaĵon, al kiu oni emas tuj akre reagi [7]; la historio emas ripeti sin, ĉu en la antikva romia epoko, ĉu en la 16a jarcento, ĉu en la 21a [8]; tutaj grupoj de specioj emas produkti malfekundajn hibridojn [9]; ŝtatoficistoj emas senti, ke ilia intereso en ties funkcioj kiel civitanoj estas tiel malgranda, ke ĝi estas nekonsiderinda [10]. ĉe eventuala perturbo la procezo emas malstabiliĝi; la merkato emas egaligi la ŝancojn.

emoTEZ Vikipedio

Inklino, tendenco, spontanea volo aŭ prefero por io: havi emon al io; ilia komuna emo al brutaj furiozeksplodoj [11]; tiu absurda emo ekplori daŭre ĝenis ŝin [12];

emigi

(tr)
Al iu faciligi, preferigi iun agon aŭ konduton: lia sintenado emigis min al pardono.

malema

Ne volonta, ne inklina al io: li maleme interparolis kun iu, silentis dum tagoj kaj semajnoj kaj vivis nur en sia propra interna mondo [13].

malemo

Malinklino, sendezireco: apenaŭ pravas plendantoj pri ĝenerala malemo de esperantistoj al legado [14].

tradukoj

belorusaj

~a: схільны; ~i: схіляцца, быць схільным, мець схільнасьць, імкнуцца; ~o: схільнасьць; ~igi: схіляць, заахвочваць; mal~a: нясхільны.

ĉeĥaj

~a: mající sklon, náchylný; ~i: mít chuť, mít náchylnost, mít rád, mít sklon; ~o: chtění, chuť, náchylnost, náklonnost, sklon; ~igi: naklonit (někoho k); mal~a: neochotný; mal~o: odpor.

francaj

~a: enclin, porté; ~i: avoir envie (de), pencher (pour); ~o: inclination, envie, penchant, tendance; ~igi: engager, inciter, pousser; mal~a: peu enclin, réticent; mal~o: aversion, désintérêt.

germanaj

-~: -freudig, -begierig, -haft; ~a: geneigt, aufgelegt, begierig; ~i: mögen, wollen, begierig sein auf, Lust haben; ~o: Neigung, Begierde, Lust; ~igi: geneigt machen, Lust machen.

hispanaj

~a: propenso a, muy dispuesto a; ~i: tener muchas ganas de (desear), tender a, tener inclinación a; ~o: inclinación, tendencia, manía, debilidad (por).

hungaraj

-~: vmire hajlamos; ~a: hajlandó, hajlamos, vmire hajló; ~i: hajlik, hajlandó, hajlamos (vmire); ~o: hajlam, hajlandóság, beállítottság, irányultság; ~igi: kedvet csinál, hajlamosít, motivál; mal~a: vonakodó, kelletlen.

polaj

~a: skłonny (do czegoś), chętny (do czegoś), skory (przest.); ~i: być skłonnym (do czegoś), być chętnym (do czegoś), być skorym (do czegoś.) (przest.), być zamiłowanym (w czymś); ~o: skłonność, zamiłowanie, inklinacja; ~igi: skłaniać (do czegoś, ku czemuś), nakłaniać (do czegoś), zachęcać (do czegoś); mal~a: niechętny, nieskory (przest.).

portugalaj

-~: sufixo que indica hábito, propensão, inclinação, tendência para.; ~a: propenso a....

rusaj

~a: склонный, расположенный (к чему-л.); ~i: быть склонным; ~o: склонность; ~igi: склонить; mal~a: несклонный.

slovakaj

~a: náchylný; ~i: mať chuť, rád robiť; ~o: náklonnosť, sklon; ~igi: nakloniť (niekoho k); mal~a: neochotný; mal~o: nechuť, nevôľa.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §42.
2. La Nova Testamento, Al la Romanoj 11:23
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 21:20
4. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 3a
5. T. Ujeviĉ, trad. B. Vanĉik: Fosilioj, La nica literatura revuo, 2:6
6. H. Seppik: La tuta Esperanto, Unua leciono, § 3a.
7. R. Rotsaert: La Dek Ordonoj de retpoŝtoMonato
8. D. Broadribb: Pri indiĝenaj meksikanojMonato
9. Ĉ. Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉap. 8a
10. J. Adcock, trad. D. Rogers: De kie? Kien? Kaj kiel?
11. G. Waringhien: Paŭlo Verlaine, La nica literatura revuo, 3:3
12. M. Boulton: Ebrivirgeco, La nica literatura revuo, 3:3
13. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
14. S. Belov: Vojaĝo al UK en Hanojo, 2013-01-12

-~: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [em.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.23 2015/12/05 21:10:28 ]