tradukoj: be bg br ca cs de en es fr hu id ja nl pl pt ru sk sv tp tr vo zh

*fajr/o

*fajro

1.  
FIZ Fenomeno konsistanta en brulkonsumado de diversaj substancoj, kun produktado de lumo kaj varmo: fari (ekbruligi) fajron Marta ; bloveksciti la fajron Marta ; la ĉirkaŭaĵo […] dezertigita per fajro kaj glavo BdV ; tro akra fajro estas sen daŭro PrV . VD:flamo, ardo
2.  
(figure) Entuziasmo, granda fervoro, ardeco: en la fajro de mia kolero [1]; diskuti kun fajro; nun, ― ekkriis li kun fajro, ― nun mi havas celon en la vivo FK ; ŝi reblovas en li la fajron de l’ venĝemo Ifigenio . VD:ardo, ekzalteco, entuziasmo, febro2, fervoro, flamo2, pasio, varmo, vervo, vigleco. VD:inciti.

fajra  

De fajro, simila al fajro, havanta econ de fajro: fajra flamo [2]; antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj [3]; (figure) fajra kolero [4]; (figure) fajraj kisoj [5]; (figure) ŝi ne rimarkis liajn fajrajn mallumajn okulojn [6]; (figure) nigraj fajraj ĉevaloj blekis en la stalo [7].

fajre  

En fajra maniero: fajre ruĝaj floroj IK ; (figure) fajre ami, paroli; fajre brulis liaj ĉirkaŭprenoj / forte batis koro ĉe la koro [8].

fajri  

(ntr)
Bruli kun aŭ kiel fajro: vespere, la 1-an de julio 1915, la ĉielo ruĝe fajris ĉirkaŭ Varsovio VivZam ; (figure) kolero fajras en okuloj […] VivZam .

*fajrero  

FIZ Arda parteto elĵetita de brulanta korpo, produktata de du kunfrotaj malmolaj korpoj, aŭ eligata de elektrumita korpo: unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon [9]. apenaŭ li ekbatis […] kaj la fajreroj ekflugis el la fajrilo [10]; la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis [11]; la lumo de la suno estingiĝis kiel lasta fajrero de brulanta papero [12]; brilanta, fajreranta stelo [13]; (figure) fajrerantaj okuloj BdV ; (figure) sur la fundo de lia timo vekiĝis fajrero de naiva espero [14]. SIN:sparkoVD:elektra fajrero

fajrigi  

(tr)
Ekbruligi: (figure) koncepto de unuetna ŝtato […] fajrigis Balkanion en la lastaj 200 jaroj [15]; (figure) certe ĉio, kion oni rakontis estis nur fabelo, kiu fajrigis la imagojn [16].

fajrilo

Malgranda ilo por produkti fajrerojn per frotado de silikŝtono kaj ŝtalpeco, aŭ per alia procedo: troviĝas ankoraŭ peceto da meĉo en la fajrilo [17]; el sia poŝo prenis fajrilon 23-jaraĝa studento kaj ekbruligis la dokumenton [18]; li prenas la fajrilon kaj bruligas la cigaredon [19].

fajrobirdo

1.
MIT Folklora birdo de fora lando, simila al pavo kun fajraj plumoj, la celo de la aventuroj en fabeloj; la plumoj de la fajrobirdo kaj la fajrobirdo mem posedas magian forton: Djagilev kaj komponisto Igor Stravinskij kombinis siajn talentojn por konduki rusan folkloron al vivo en „La Fajrobirdo“ kaj „Petruŝka“ [20]; Paleĥ estas la hejmlando de fabela fajrobirdo, kiu pavas sur la blazono kaj flago de la urbo, pentrita […] orkolore sur la nigra fono [21].
2.  
=fenikso1

fajrostango  

Pikilo por eksciti fajron: mia edzino ekkoleras kaj batas min per fajrostango [22]; per la fajrostango li malfermis la glitpordeton kaj bruligis truon en la fundo [23].

fajroprenilo  

Dubraka ilo por preni brulantan materion: la fajroŝovelilo kaj la fajroprenilo [24]; la mastrino kriis kaj penis frapi ĝin per la fajroprenilo [25].

fajrejo  

Loko, en kiu fajro brulas: oni povis flarsenti, kiaj manĝaĵoj estas pretigitaj sur ĉiu fajrejo en la urbo [26]; [ili] staris plej proksime de la fajrejo [27]; ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis Marta .

fajrujo  

Parto de forno aŭ kameno destinita por enteni la fajron: la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto [28]; preni fajron de la fajrujo [29]; vespere ĉe la fajrujo oni rakontis fabelojn [30]; ŝi ne havis liton, sed devis kuŝiĝi apud la fajrujo en la cindro [31].

fajraĵo  

Arta fajro, konsistanta el raketoj kaj petardoj, kiujn oni ekbruligas en festoj: li aĉetis raketojn, krakpizojn kaj plej diversajn fajraĵojn [32]; [iliaj] floraĵoj brilis en la klara sunlumo kvazaŭ vera multkolora fajraĵo [33]; fajraĵisto; (figure) la norda brilo flamis super la glacimontoj de la nordo, tio estis fajraĵo, kiun neniu povus imiti [34]. SIN:artfajraĵo, piroteknikaĵo

artfajraĵo  

Fajraĵo: de sur la apuda monto oni pafu raketojn kaj aliajn artfajraĵojn por ne damaĝi en la riveron [35]; en majo kaj junio okazas artfajraĵa konkurso [36].

bengala fajro  

Fajraĵo en formo de bastoneto, kiu forbrulas kun tre hela, ofte kolora lumo kaj fumo: en la spacego eksplodus belega bengala fajro FK ; poste per bengala fajro / ludis li en dom' el pajlo [37]; bengalfajraĵo ĵetita apud la itala golulo [38].

lignofajro

Fajro farita el ardantaj ŝtipoj, lignopecoj, branĉoj kaj similaj: gardistoj, sidantaj la tutan tagon ĉe la lignofajro [39]; ili vidis sub si multajn lignofajrojn [40].

tradukoj

anglaj

~o 1.: fire; ~o 2.: ardor, enthusiasm, fervor; ~a: burning, fiery; ~i: burn, flame; ~ero: spark; ~ilo: lighter; ~obirdo 1.: Firebird; ~ostango: poker; ~oprenilo: fire tongs; ~ejo: fireplace, hearth; ~ujo: firebox, brazier, grate; ~aĵo: fireworks; art~aĵo: fireworks.

belorusaj

~o: агонь; ~a: вогненны, агністы, палымяны; ~e: палымяна; ~i: гарэць; ~ero: іскра; ~igi: запальваць; ~ilo: запальніца; ~ostango: качарга; ~ejo: ачаг, гарно; ~ujo: ачаг, гарно; ~aĵo: фаервэрк; art~aĵo: фаервэрк. ~aĵisto: піратэхнік.

bretonaj

~o 1.: tan; ~o 2.: entan, birvidigezh, gred; ~a: entanet; ~e: gant entan, gant birvidigezh, gant gred; ~i: flammañ, flammenniñ, flamminañ; ~ero: elf, fulenn; ~igi: tanañ, entanañ, c'hwezhañ (an tan); ~ilo: direnn; ~ejo: oaled; ~ujo: oaled; ~aĵo: tan-arvest; art~aĵo: tan-arvest.

bulgaraj

~o: огън.

ĉeĥaj

~o: oheň; ~a: ohnivý; ~e: ohnivě; ~i: fajrovat, hořet, plát; ~ero: jiskra z ohně; ~igi: zapálit; ~ilo: křesadlo, zapalovač; ~obirdo: plameňák; ~ostango: pohrabáč; ~oprenilo: kleště na žhavé dřevo v krbu; ~ejo: místo kde se topí, ohniště; ~ujo: kovář.výheň, ohniště; ligno~o: hranice, oheň, táborák.

ĉinaj

~o: 火 [huǒ]; ~ero: 火星 [huǒxīng], 火星儿, tr. 火星兒 [huǒxīngr], 星火 [xīnghuǒ], 火花 [huǒhuā].

francaj

~o: feu; ~a: de feu, fougueux, igné, enflammé; ~e: avec feu, avec fougue, fougueusement, passionnément; ~i: flamber; ~ero: étincelle; ~igi: allumer , mettre le feu (à); ~ilo: briquet; ~obirdo 1.: oiseau de feu; ~ostango: tisonnier; ~oprenilo: pince à feu; ~ejo: cheminée, foyer; ~ujo: foyer, âtre; ~aĵo: feu d'artifice; art~aĵo: feu d'artifice; bengala ~o: feu de bengale. ~aĵisto: artificier.

germanaj

~o: Feuer; ~e: feurig; ~ero: Funke; ~igi: anzünden, entzünden, entflammen, entfachen; ~ilo: Feuerzeug; ~obirdo 1.: Feuervogel; ~ostango: Schürhaken; ~oprenilo: Feuerzange; ~ejo: Feuerstelle; ~ujo: Feuermulde, Ofenloch; ~aĵo: Feuerwerk; art~aĵo: Feuerwerk; bengala ~o: Bengalisches Feuer; ligno~o: Holzfeuer. ~aĵisto: Feuerwerker.

hispanaj

~o: fuego; ~a: fogoso; ~i: arder; ~ero: chispa; ~igi: darle fuego a; ~ilo: encendedor; ~aĵo: fuegos artificiales; art~aĵo: fuegos artificiales; ligno~o: hoguera, fogata.

hungaraj

~o: tűz; ~a: tüzes; ~e: tüzesen; ~i: ég, tüzel; ~ero: szikra; ~igi: lángra lobbant, meggyújt; ~ilo: tűzszerszám, öngyújtó; ~ostango: piszkafa, piszkavas; ~oprenilo: tűzfogó; ~ejo: tűzhely; ~ujo: tűztér; ~aĵo: tűzijáték; art~aĵo: tűzijáték. ~aĵisto: tűzszerész.

indoneziaj

~o: api; ~a: [api] berapi; ~ilo: korek api; ~obirdo 2.: funiks; ~aĵo: kembang api; art~aĵo: kembang api; ligno~o: api unggun.

japanaj

~o 1.: 火 [ひ]; ~ero: 火花 [ひばな]; ~aĵo: 花火 [はなび].

katalunaj

~o 1.: foc; ~o 2.: entusiasme, passió, enardiment; ~o: foc; ~a: igni, de foc, ardent, incandescent; ~e: apassionadament, ardentment; ~i: cremar; ~ero: espurna, guspira; ~igi: encendre, inflamar, calar foc, incendiar; ~ilo: encenedor, mistera; ~obirdo 1.: ocell de foc; ~obirdo 2.: fènix; ~ostango: atiador; ~oprenilo: molls, tenalles; ~ejo: fogar, llar, xemeneia; ~ujo: fogar; ~aĵo: focs d'artifici; art~aĵo: focs d'artifici; ligno~o: foguera. ~aĵisto: pirotècnic.

nederlandaj

~o: vuur; ~a: vurig; ~e: vurig; ~i: aansteken, flamberen; ~ero: vonk; ~igi: aansteken; ~ilo: aansteker; ~ostango: pook; ~oprenilo: vuurtang; ~ejo: haard; ~aĵo: vuurwerk; art~aĵo: vuurwerk. ~aĵisto: vuurwerkmaker.

polaj

~o 1.: ogień; ~o 2.: ogień, zapał; ~a: ognisty; ~e: ogniście; ~i: płonąć, gorzeć (przest.), palić się; ~ero: iskra, skra; ~igi: rozpalać, zapalać; ~ilo: krzesiwo; ~obirdo 1.: żar-ptak; ~ostango: pogrzebacz; ~oprenilo: szczypce do węgli; ~ejo: palenisko; ~ujo: palenisko; ~aĵo: fajerwerk, sztuczne ognie; art~aĵo: fajerwerk, sztuczne ognie.

portugalaj

~o 1.: fogo, lume; ~o 2.: fogo, entusiasmo; ~igi: atear (fogo), acender (o fogo), tacar (fogo); ~ilo: isqueiro.

rusaj

~o: огонь; ~a: огненный; ~e: пламенно; ~i: гореть, пламенеть; ~ero: искра; ~igi: зажигать, зажечь; ~ilo: кресало, зажигалка; ~obirdo 1.: жар-птица; ~ostango: кочерга; ~oprenilo: щипцы для углей; ~ejo: очаг; ~ujo: очаг; ~aĵo: фейерверк; art~aĵo: фейерверк. ~aĵisto: пиротехник.

slovakaj

~o: oheň; ~a: ohňový; ~e: ohnivo; ~i: horieť; ~ero: iskra; ~igi: zapáliť; ~ilo: zapaľovač; ~obirdo: plameniak; ~ostango: kutáč; ~oprenilo: pahrebový štipec; ~ejo: ohnisko; ~ujo: kozub, krb; ligno~o: hranica, oheň, táborák.

svedaj

~o: eld; ~ejo: eldstad.

tokiponaj

~o 1.: seli.

turkaj

~o: ateş; ~a: ateşli; ~e: ateşle, tutkuyla; ~i: alev; ~ero: kıvılcım; ~igi: ateş yakmak; ~oprenilo: maşa; ~ejo: şömine; ~aĵo: havai fişek.

volapukaj

~o 1.: fil.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 38:19
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:17
3. La Nova Testamento, Apokalipso 4:5
4. La Nova Testamento, Hebreoj 10:27
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
15. Monato, Hektor Alos i Font: Serioze revizii la historion, 2007
16. J. Modest: La ikono, Monato, 2001:12, p. 23a
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
18. Monato, last/pg: Fajra afero, 2006
19. Monato, Lode Van de Velde: Splito, 2013
20. Historio de baletoVikipedio
21. Ekskurso al Paleĥ
22. Rakontoj pri Afanti
23. La profitulo - Nescio
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 6:9
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 30:14
30. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
31. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
35. Monato, Karlo Juhász: Ŝtormo post ŝtormo, 2006
36. Monato, Miroslav Hruška: Brno, 2013
37. R. Rossetti: Infanrimaĵoj, La Nica Literatura Revuo, 1955-09 ĝis 10 (1/1), p. 19a
38. Monato, Roberto Pigro: Futbalejo aŭ ĉu batalejo?, 2011
39. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
40. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano


administraj notoj

pri ~ero :
      Vidu administran noton sub „elektr“ pri „elektrumi“. Cetere
      „elektra fajrero“ pli bone kuŝus ĉi tie ol sub „elektr“.
      [MB]
    

ℛevo | datumprotekto | fajr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.42 2020/01/09 18:10:18