tradukoj: af be bg br ca cs de el en es fr fy he hu ia id io jbo nl oc pl pt ru sk sv tp tr vo

*varm/a PV

*varma

1.  
Kaŭzante sur la haŭto agrablan senton kiel radiado de suno aŭ fajro, nek tro (ne varmega), tamen ja sufiĉe (ne malvarma): varma forno, plado, supo, suno, vetero; oni plantis ilin (abiojn) meze de la varma ĉambro kaj ornamis ilin per plej belaj objektoj, per oritaj pomoj, mielkukoj, ludiloj kaj tre multe da kandeloj! [1]; neniam antaŭe li pasigis nokton ekstere, li ĉiam en la nokto dolĉe dormadis en la varmaj folioj de la rozo [2]; la pastro konsekre aspergis la sklavojn per varma ĉevala sango [3]; en la nokto la servutuloj dormadis en la varma cindro, trempadis la fingrojn en la grasa fulgo kaj lekadis ilin [4]; estis bela stelluma nokto, la aero ankoraŭ varma kaj milda, ĉar tiam estis ankoraŭ septembro [5]; la animaloj kun varma sango;
Rim.: Probable influite de la franca lingvo, PV kaj PIV perdis la nuancon, kiun la esperantistoj rusaj kaj germanaj plu konservas (Bokarev, Krause): „varma“ estas sufiĉa kaj modera temperaturo, ne varmega: tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [6]; aŭ jen el la matura periodo: en eleganta kameneto, ĉirkaŭita de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke, ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon Marta . [Sergio Pokrovskij]
2.
Konservanta varman senton, ŝirmante kontraŭ ekstera vetero: varma lano, vesto, kovrilo, ĉambro; Z ‐ Zibelo: Tre kara best' estas zibelo || Pro sia bela varma felo [7].
3.
Ne malvarma; kie oni ne suferas pro malvarmeco: varma klimato; post la granda ekzercado ni flugos al la varmaj landoj, malproksimen de ĉi tie, trans montojn kaj arbarojn [8].
4.  
(figure) Naskanta impreson de varmeco, varmiganta la animon; afabla, amika, karesa, milda: lia manpremo estis varma kaj kora Marta ; ni konservas varman rememoron pri tiu homo; homo kun mola kaj varma koro BdV ; la varmaj tonoj de la Ticianaj pentraĵoj [9] (proksimaj al la fajrokoloroj: ruĝa, oranĝa, flava, bruna); varma tono de violonĉelo; Mi, el malluma misa pado, Per varma vorto de persvado, Vin savis el demona sin' [10]; varma sento, konsolvorto; nun li denove fariĝis tre varma amiko de nia lingvo en ĝia nuna formo LR ; varma akcepto, gratulo, danko.
Rim.: PV kaj PIV ne distingas gradojn en la metafora varmo same kiel ili malatentas tiun nuancon en la rekta senco: „Metanta fervoron, pasion en siaj agoj“ ‐ t.e. varmega2. Por mi la PIV-ekzemplo varma batalo aspektas kiel groteska ŝerco (= afabla, milda batalo). [Sergio Pokrovskij] VD:kora.

*varme

1.
En varma maniero aŭ cirkonstancoj: la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno [11]; se du kuŝiĝas, estas al ili varme [12]; ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme PrV .
2.
Kaŭzante varman senton: la suno tiel varme brilis sur nin [13]; ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme [14]? kiam fariĝis varme kaj la kuloj dancis en la varma aero kaj la nuboj ruĝe ardis […] [15].

varmo  

1.  
Milda sentumaĵo, kian kaŭzas, interalie, elmeto al sunradioj, restado ĉe fajro ktp: abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per vigliga varmo Marta ; dum du horoj ili sidis babilante en la agrabla varmo de la fajro InfanTorent2 ; la animala varmo (produktata en vivantaj korpoj per interna brulado).
Rim.: Pli intensa, malagrabla aŭ eĉ brulvunda sentumaĵo similkaŭza estas varmego.
2.  
FIZ Energiformo rilata al la kineta energio de molekuloj en substanco, rilata al ĝia entropio: la varmo estas ondforma, laŭlonga vibrado de la molekuloj de korpoB .

Rim.: La vorto komunlingva respondas al la objektivaj temperaturo kaj (mal)sekeco; la termino fizika malpli rekte rilatas al la temperaturo: la oceano entenas multege da varmo2 en la akvo kies temperaturo estas 4°C ‐ kio tute ne estas varma laŭ la senco komunlingva. La fizikan varmon oni esprimas ne per temperaturaj gradoj, sed per energiaj kalorioj. [Sergio Pokrovskij]

*varmega [16]

1.  
Kiu havas altan temperaturon, malagrable tro altan aŭ eĉ brulvundan: la fera bastono, kiu kuŝis en la forno, nun estas brule varmega [17]; tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [18]; ah! kiun brogis varmega lakto, tiu blovas sur la malvarman [19]; trinkante oni tenas la subtason sed ne la tason kun varmega teo [20]; tie dum vizito al kafejo por varmega teo ni decidis ke tempo por ni ege mankas [21]; SIN:alttemperatura, arda
2.  
(figure) Tre pasia, fervora, arda: varmega amo; tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon [22]; levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi varmegan dankecon, ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino Marta ; la dolĉaj kisoj de la infana buŝo bruligis ŝin, kvazaŭ inferaj serpentoj rampus sur ŝia korpo, la varmega amo de tiu malgranda estaĵo ... ŝiris al ŝi la koron Marta ; li falis sur la vizaĝon kaj varmege preĝis, petante kompaton kaj pardonon [23]. VD:arda, flama, vigla.

varmego  

1.
Tro alta temperaturo.
a)  
MET Pri vetero: li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago [24]; dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo [25]; ĉirkaŭ la tagmezo, dum la plej granda varmego aperis la asiria sekvantaro [26].
b)
MED Pri malnormale alta, malsaneca temperaturo de organismo: sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj de varmego Marta ; febra varmego de la korpo Marta .
2.  
(figure) ardo, entuziasmo, fajro2, fervoro, flamo2, pasio: montri varmegon en disputo. VD:ekzalteco, febro, vervo, vigleco

varmegigi

Fari ion varmega: „Antaŭe ni bakos panon,“ diris la maljunulino, „mi jam varmegigis la fornon kaj knedis la paston“ [27]; „Belaj piedoj,“ pensis ŝi, malrapide kaj facile surirante la ŝtonajn ŝtupojn de la teraso, varmegigitajn de la suno [28]; (figure) ve al tiuj, kiuj sidas malfrue nokte por varmegigi sin per vino [29].

*varmeta

Neŭtrale varma, kiu nek varmigas, nek malvarmigas: lavi vundon per varmeta akvoB ; tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [30]; mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega. Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo [31].

varmigi

(tr)
1.
Fari varma; komuniki varmon: varmigi al si la piedojn frapante la teron; la fajro brulis tiel bele kaj varmigis tiel agrable! [32]; ekfroti alumeton kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn [33]; la limako ricevis la permeson sidi sur la muro ... kaj varmigi sin en la suno [34]; varmigi akvon (ekz-e por bano; kp „boligi akvon“ por infuzi teon);
2.
Konservi varmon, impresi kiel varma: eniris malriĉa maljuna homo, kiu estis envolvita en granda ĉevalkovrilo, ĉar tio varmigas, kaj varmon li bezonis, ĉar ekstere regis malvarma vintro [35]; ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj? [36].

*malvarma  

1.
Produktanta sur la palporganojn la karakterizan sentumon, kiun kaŭzas glacio: malvarma marmoro, ĉambrego, lando; en la malvarma matena horo [37]; estis terure malvarme [38].
2.
Senvarma, nevarmigita, ne produktanta aŭ ne entenanta varmon, havanta tro malaltan temperaturon: tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [39]; la rano ektuŝis lin per sia malvarma malseka mano [40] la malvarma radio de la suno (de la aŭtuna suno, kiu ne varmigas) [41] malvarma frunto; malvarmiĝi pro tro longa atendo en la strato.
3.
(figure) Senemocia, senpasia, senpartia: kiel malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tia beleco! malvarma rezonado, diskutado[42], prudento, stilo; malvarma oratoro;
4.  
(figure) Ne montranta fervoron, favoron al iu aŭ io: malvarma protektanto, akcepto; lia amo malvarmiĝis. VD:indiferenta, neafabla, malarda.

*malvarme

1.
En malvarma maniero aŭ cirkonstanco: malvarme kaj trafe juĝi aferon; li tamen sidis tute silente, rigide kaj malvarme [43].
2.
Kaŭzante malvarman senton: ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? [44]; glacie malvarme [45]; se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo PrV .

malvarmo

1.
Stato karakterizata per malalta temperaturo, malpli granda ol estas normale aŭ agrable aŭ tolereble: en la kastelo la nobelaj filinoj pro la malvarmo kuŝis en la lito [46]
2.
Sentumaĵo, kiun kaŭzas tiu fenomeno: ŝiaj dentoj frapadis pro malvarmo [47]; senti malvarmon; terurite li ektremis kaj malvarmo trakuris lian dorson.
3.
(figure) Malfervoro, senardeco: montri al iu malvarmon.

malvarmigi

(tr)
1.
Fari malvarma; malgrandigi varmegon aŭ varmecon: malvarmigi trinkaĵon per pecetoj da glacio; (Clemency) blovis sian teon, por ĝin iom malvarmigi [48]; ŝi ofte devis naĝi sub la akvon, por iom malvarmigi sian brule varmegan vizaĝon [49].
2.
(figure) Senfervorigi, malentuziasmigi: kiam post kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankoraŭ trankvila, […] ili tute malvarmiĝis por la afero DL ; [la falo de Volapuko] por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvo [50]; okazis io, kio malvarmigis iom la kredon […] al la verdiremo de la pastroj [51].

malvarmego

1.
Forta malvarmo karakterizata per tre malalta temperaturo: la malvarmego lin frostvundis; la malvarmego de la kosma spaco; kriogena motoro estas motoro, kiu povas funkcii en malvarmego [52]
2.  
Frosto, malvarma vetero, kiam la akvo glaciiĝas: De la tago, kiam okazis la unua Diposedo, Fondintino komencis surverŝi sur sin sitelojn da akvo ĉe puto en severa malvarmego [53]; siberia malvarmego [54].

malvarmeta  

Modere malvarma, kiu iom malvarmigas: li fumis cigaredon sur la nefermita teraso, kie la malvarmeta aero estis plena de la odoro de oranĝoj kaj kariofiloj [55]; la vintro relative mildas en la golfo de Sanfrancisko, sed kiam en novembro fariĝis pli malvarmete, li surmetis T-ĉemizon, poste puloveron, kaj daŭre promenis nuda sub la talio [56]; tie estas pli malvarmete ol ĉi tie [57]; malvarmeta blovo de la zefiro PIV2 .

*malvarmeto

Loko aŭ medio malvarmeta, stato de io malvarmeta: [li] marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago [58]; en somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [59].

*malvarmumi  

(ntr)
MED Fariĝi malsana pro malvarmo; ricevi kataron: en malbona vetero oni povas facile malvarmumi [60]; elirinte el varma ĉambro sur la malvarman korton, ŝi malvarmumis kaj malsaniĝis DL .

*malvarmumo  

MED Ofta nedanĝera griposimila virusa malsano karakterizita de simptomoj kiel nazkataro, koldoloroj, tusado, foje febro: [li] devis kanti, sed […] senkulpigis sin per malvarmumo [61]; li havis kataron, teruran kataron […], li diris, la malvarmumo jam pasos, kiam li komencos haki lignon [62].

varmegimuna, varmegrezista

TEK(pri materialo, aparato ktp) Kiu ne difektiĝas ĉe tre altaj temperaturoj: la varmegimunaj molibdenaj alojoj eltenas temperaturojn ĝis 1200°C.

tradukoj

afrikansaj

~a: warm; mal~a: koud.

anglaj

~a: *warm; ~ega : *hot; ~eta: lukewarm, tepid; mal~a: cold; mal~eta: cool; mal~eto: cool; ~egimuna, ~egrezista: heat-proof, heat-resistant.

belorusaj

~a: цёплы; ~o 1.: цяпло, цеплыня; ~o 2.: цеплата; ~ega : гарачы; ~ego 2.: запал, заўзятасьць; ~eta: летні (пра тэмпературу), цеплаваты; mal~a: халодны; mal~o: холад; mal~umi: прастудзіцца.

bretonaj

~a: tomm; ~o: tommder; ~ega : brout, gor, tomm-berv; ~ego a: gor; ~ego 2.: birvidigezh; ~eta: klouar; ~igi: tommañ; mal~a 3.: difrom; mal~a: yen; mal~o 3.: yended; mal~o: yenijenn; mal~igi 2.: yenaat; mal~ego: yenijenn kriz; mal~eta: fresk; mal~eto: freskadurezh; mal~umi: tapout anoued, pakañ riv. mal~iĝi: yenaat.

bulgaraj

~a: топъл; mal~a: студен.

ĉeĥaj

~a: teplý; ~o: horko, teplo; ~ega : horký, parný, vřelý (i citově); ~ego: horko, parno, vedro, žár; ~egigi: rozpálit; ~eta: vlahý, vlažný; ~igi: hřát, ohřát, zahřát; mal~a: chladný, studený; mal~o: chlad, chladno; mal~igi: ochladit, ochlazovat, studit, vychladit; mal~eta: chladivý, mírně chladný; mal~eto: chládek; mal~umi: nachladit se; mal~umo: nachlazení.

francaj

~a: chaud, chaleureux, fervent; ~e 1.: chaudement; ~e 2.: il fait chaud; ~o: chaleur; ~ega : brulant, fervent, torride; ~ego a: canicule; ~ego 2.: ardeur; ~eta: tiède; ~igi 1.: chauffer; ~igi 2.: réchauffer, tenir chaud; mal~a: froid, distant; mal~e 1.: froidement; mal~e 2.: il fait froid; mal~o: froid (subst.), froideur; mal~igi: refroidir; mal~ego: froid glacial; mal~eta: frais (légèrement froid); mal~eto: fraicheur; mal~umi: prendre froid; mal~umo: refroidissement. mal~iĝi: refroidir, se refroidir.

frisaj

~a: waarm; ~ega : hyt; ~eta: lij; mal~a: kâld.

germanaj

~a: *warm; ~o 2.: Wärme; ~ega : *heiß; ~ego 2.: Hitze; ~eta: lauwarm, lau, handwarm; ~igi 1.: wärmen, aufwärmen; ~igi 2.: wärmen, warm halten; mal~a: kalt; mal~o: Kälte; mal~umi: *sich erkälten; mal~umo: Erkältung.

grekaj

~a: ζεστός; ~o: ζέστη; ~eta: χλιαρός; mal~a: κρύος; mal~o: κρύο.

hebreaj

~a: לגייס; ~o: חום; ~ega : לוהט; ~ego 2.: להט; ~eta: פושר, חמים; ~igi: לחמם; mal~a: קר; mal~o: קור; mal~eta: צונן, קריר; mal~eto: צינה, קרירות; mal~umi: להצטנן \צנן\, להתקרר \קור\ (לחלות).

hispanaj

~a: caliente; ~e: cálidamente; ~o 1.: calor; ~o 2.: energía térmica; ~o: calor; ~ega : abrasador, tórrido, ferviente; ~ego a: canícula; ~ego 2.: ardor; ~eta: templado; ~igi 1.: calentar; ~igi 2.: recalentar, mantener caliente; mal~a: frío; mal~e 1.: fríamente; mal~e 2.: (hacer) frío; mal~o: frío; mal~igi: enfriar; mal~ego: frío glacial; mal~eta: fresco; mal~eto: frescura; mal~umi: costiparse, resfriarse, acatarrarse, enfriarse; mal~umo: enfriamiento. mal~iĝi: enfriarse (ponerse frío).

hungaraj

~a: meleg; ~o 1.: meleg; ~o 2.: ; ~ega : forró; ~ego a: hőség; ~ego b: forróság; ~ego 2.: hév, hevesség; ~egigi: felforrósít, felhevít; ~eta: langyos; ~igi 1.: megmelegít; ~igi 2.: melegít, melegen tart; mal~a: hideg; mal~o: hideg; mal~igi 2.: lehűt; mal~ego: fagy, zimankó; mal~eta: hűvös; mal~eto: hűvösség; mal~umi: megfázik; mal~umo: megfázás. animaloj kun ~a sango: melegvérű állatok; ~aj tonoj: meleg árnyalatok; mal~iĝi: kihül.

idaj

~a: varma; ~ega : varmega; ~eta: varmeta; ~igi: varmigar; mal~a: kolda; mal~igi: koldigar; mal~eta: koldeta.

indoneziaj

~a: panas; ~o 2.: kalor; ~eta: hangat; ~igi: [panas] memanaskan; mal~a: dingin; mal~igi: [dingin] mendinginkan; mal~eta: sejuk; mal~umo: demam, pilek.

interlingvaaj

~a: calide; mal~a: frigide.

katalunaj

~a: calent; ~igi: escalfar.

loĵbanaj

~a: kufygla, mligla; mal~a: tolkuflenku, lenku.

nederlandaj

~a: warm; ~o: warmte; ~ega : heet; ~ego a: hitte; ~ego b: koorts; ~ego 2.: hitte; ~eta: lauw; ~igi: verwarmen; mal~a: koud, koel; mal~o: koude; mal~eta: fris; mal~eto: koelte; mal~umi: kou vatten; mal~umo: verkoudheid, valling, neusverkoudheid, coryza, nasofaryngitis, rinofaryngitis. mal~iĝi: afkoelen.

okcitanaj

~a: caud; ~igi: calfar.

polaj

~a: *ciepły; ~ega : *gorący; mal~a: zimny; mal~umi: *catch cold; mal~umi: *przeziębić się.

portugalaj

~a 1.: quente; ~a 2.: quente; ~a 4.: caloroso; ~o: calor; ~eta: morno; ~igi 1.: aquecer; mal~a: frio; mal~o: frio.

rusaj

~a: *тёплый; ~o 1.: тепло, теплота; ~o 2.: теплота; ~ega : *горячий; ~ego a: жара; ~ego b: жар; ~ego 2.: пыл; ~egigi: нагреть, раскалить, разгорячить; ~eta: тепловатый; ~igi 1.: нагреть, согреть; ~igi 2.: греть, согревать; mal~a: холодный; mal~o: холод; mal~igi: остудить, охладить; mal~ego: стужа, мороз; mal~eta: прохладный; mal~eto: прохлада, холодок; mal~umi: *простудиться; mal~umo: простуда; ~egimuna, ~egrezista: жаростойкий, жарорпрочный, жароупорный. animaloj kun ~a sango: теплокровные животные; ~aj tonoj: тёплые тона; ~igi sin: греться.

slovakaj

~a: teplý; ~o: teplo; ~ega : horúci, vrelý; ~ego: dusno, horúčava, horúčosť, sparno; ~egigi: rozpáliť; ~eta: vlažný; ~igi: zohriať; mal~a: chladný, studený; mal~o: chlad, zima; mal~igi: chladiť, mierne ochladzovať; mal~eta: chladivý; mal~eto: chládok; mal~umi: prechladnúť; mal~umo: prechladnutie.

svedaj

~a: varm; ~o 1.: värme; ~o 2.: värme; ~ega : het; ~ego 2.: hetta; ~eta: ljum; mal~a: kall; mal~o: kyla; mal~umi: bli förkyld.

tokiponaj

~a: seli; ~o: seli; ~ega : seli mute; ~ego: seli mute; ~egigi: seli e ijo, seli mute e ijo; ~eta: seli lili; ~igi: seli e ijo; mal~a: lete; mal~o: lete; mal~igi: lete e ijo; mal~ego: lete mute; mal~eta: lete lili. mal~iĝi: kama lete.

turkaj

~a: sıcak; ~o: sıcaklık; ~ega : yakıcı; ~eta: ılık; ~igi 1.: ısıtmak; ~igi 2.: sıcak tutmak; mal~a: soğuk; mal~o: soğukluk; mal~eta: serin; mal~eto: serinlik; mal~umi: üşütmek.

volapukaj

~a: vamik; mal~a: koldik.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
9. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „varma“
10. F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: Noticoj el la kelo, 2002
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 4:11
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -eg'
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31.
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
19. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 7a
20. Chen Jin: Tetrinkejoj de Siĉuan, [2001]
21. BEMI-Vikio: Karavano post IJK 2005
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §13.
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 1a
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:1.
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:40
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 10a
27. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
28. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 25a.
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 5:11
30. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
31. La Nova Testamento, Apokalipso 3:15–16.
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
34. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:20.
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
39. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
41. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
42. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
44. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38.
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
48. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La virineto de maro
50. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
51. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
52. Scienca Bukedo el Francio, Vol.3
53. Iom precize pri Oomoto, Postparolo de la „Diaj revelacioj“
54. Kabe laŭ PIV2
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
56. C. Ghasarian, trad. V. Lutermano: Amasa individuismo en Kalifornio, Le Monde diplomatique, 2007-07
57. H. Ibsen, trad. O. Tangerud: La Sinjorino el la Maro, 2006
58. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:8
59. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
60. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
61. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eta: Mankas verkindiko en fonto.
mal~ego: Mankas verkindiko en fonto.
~egimuna, ~egrezista: Mankas dua fontindiko.
~egimuna, ~egrezista: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | varm.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.64 2019/11/01 09:10:16