*frost/o PV

*frosto

MET Malvarmo, kiu glaciigas akvon: dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri [1]; ŝin terure turmentis la frosto [2]; la dika ŝafa pelto, malsekigita […] rigidiĝis de frosto [3]; vintro venis frue, estis akra frosto [4]; (figure) kial mi sentas tian froston en miaj ostoj [5]? (figure) la jura konsilisto eksentis froston en la dorso (ektimis) [6]; urtikon frosto ne difektas PrV . VD:glacio, prujno
angle:
frost, freeze (noun)
beloruse:
мароз
ĉeĥe:
mráz (liter.)
ĉine:
霜冻 [shuāngdòng], 霜 [shuāng], 致冷 [zhìlěng]
france:
gel (météo.), froid glacial
germane:
Frost, Kälte
hispane:
helada (météo.), frío glacial
hungare:
fagy
japane:
厳寒 [げんかん], 氷点下の寒気 [ひょうてんかのかんき], ひどい寒け [ひどいさむけ]
nederlande:
vorst (koude)
pole:
mróz
portugale:
geada, frio
ruse:
мороз
slovake:
mráz
taje:
ความหนาวเยือกแข็ง, ความหนาวจัด
ukraine:
тремтіти від морозу

frosta

MET Glaciige malvarma: hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti [7]; en la sekvanta tago estis serena frosta vetero, kaj poste komencis degeli [8]; meze de la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis Marta ; frosta pikanta aero Metrop ; liaj dentoj ekmordis la frostajn buterpanojn [9]; (figure) ŝia frosta mieno iom degelis [10].
angle:
frosty, freezing
beloruse:
марозны
ĉeĥe:
mrazivý, studený
ĉine:
凉丝丝 [liángsīsī], 霜白 [shuāngbái], 微凉 [wēiliáng], 冷冰冰 [lěngbīngbīng], 冷峻地 [lěngjùnde], 凔 [cāng], 凛 [lǐn], 下霜 [xiàshuāng], 寒冷 [hánlěng], 冷颼颼 [lěngsōusōu], 冷冻 [lěngdòng], 速冻 [sùdòng]
france:
glacé, glacial
germane:
Frost-, frostig
hispane:
frío, glacial
hungare:
fagyos
japane:
厳寒の [げんかんの], 凍りつくような [こおりつくような]
nederlande:
ijskoud, ijzig
pole:
mroźny
ruse:
морозный
slovake:
mrazivý
taje:
หนาวเยือกแข็ง, หนาวจัด
ukraine:
морозний

frosti

(ntr)
1.
MET Esti froste malvarme: ekstere estas tre malvarme, neĝas kaj frostas [11]! en la kamparo […] frostis ankoraŭ kelke da gradoj pli ol en la urbo [12].
2.
Senti frostan malvarmon: mi frostas ĉi tie ĉe la fajro, kiel ili devas frosti kaj tremi tie supre [13]! ŝi frostis, sed ankoraŭ sentis la dolĉon de la panpeco kaj ŝi subite reviviĝis el sia apatio [14]; maljunulinaĉo bezonas tion, ŝi frostas tiel facile [15].
angle:
to frost
beloruse:
марозіць (безасаб.)
ĉeĥe:
mrazit, mrznout, studit, trpět zimou
ĉine:
愛凍 [àidòng], 結冰 [jiébīng], 冻 [dòng]
france:
geler (impers.)
germane:
frieren
hispane:
helar
hungare:
fagy
japane:
凍えている [こごえている], 凍っている [こおっている]
nederlande:
vriezen
pole:
mrozić
ruse:
морозить (безл.)
slovake:
mrznúť
ukraine:
мерзнути, замерзати

frostigi

1.
Fari ion glaciige malvarma, glaciigi: malvarmo frostigis la riveron; ili fosis penege en la frostigita tero; Se la naturo rigidiĝas ⫽ De prem' de l' vintro frostiganta [16]; frostigita viando Metrop ; frostigitaj, saligitaj kaj sekigitaj fungoj [17]; en la ĉiamfrosta grundo de la norda Siberio certe kuŝas multaj miloj da frostigitaj mamutoj [18].
2.
Sentigi frostan malvarmon: akra venteto, […] tranĉetis lian vizaĝon kaj lin frostigis ĝis ostoj [19]; la glacio […] frostigis la sentojn en ŝia brusto Marta ; (figure) rigida, oficiala respondo min frostigis kaj fortimigis [20]; subite aperis en mi memoro, kiu frostigis mian koron pro teruro [21].
3.
(figure) Haltigi, paralizi2: se UN decidus frostigi tiun monon, kiu profitus [22]? ĉu la dungantoj ne frostigos la salajrojn [23]? pastoroj frostigas la rilaton kun adeptoj, kiuj ne plu kapablas doni multe [24].
angle:
to freeze (transitive)
beloruse:
замарожваць
ĉeĥe:
zmrazit, zmrazovat, zábst
ĉine:
[bīng], 冷冻 [lěngdòng]
france:
geler (tr.), congeler, figer, jeter un froid (sur), paralyser, transir
germane:
einfrieren
hispane:
helar, congelar
hungare:
fagyaszt, befagyaszt
japane:
凍えさせる [こごえさせる], 凍りつかせる [こおりつかせる], 冷凍する [れいとうする], 凍結する [とうけつする]
nederlande:
bevriezen
pole:
zamrozić, zamrażać
ruse:
заморозить
slovake:
zamrznúť
ukraine:
зберігати в морозильній камері, морозити, заморожувати, побити морозом (рослини)

frostigilo, frostofako

KUI Tiu parto de fridujo, kiu tenas sian temperaturon sub 0°C. VD:frostujo
angle:
freezer, freezer compartment
beloruse:
маразільная камэра (халадзільніка)
ĉine:
冷冻室 [lěngdòngshì], 冷冻库 [lěngdòngkù]
france:
bac à glace
germane:
Gefrierfach, Tiefkühlfach
hungare:
mélyhűtő (hűtőszekrényben)
japane:
冷凍室 [れいとうしつ], フリーザー
nederlande:
vriesvak, diepvriesvak
pole:
komora zamrażarki, zamrażalnik
portugale:
congelador
ruse:
морозильная камера (холодильника)
ukraine:
морозильник

frostiĝi

1.
Iĝi malmola, rigida aŭ difektita pro frosto: frostiĝas marĉetoj sur la stratoj kaj la glacio krakas sub la piedoj Metrop ; hirundoj flugas al la varmaj landoj, se iu el ili malfruiĝas, tiam ĝi frostiĝas tiel, ke ĝi falas kvazaŭ senviva [25]; li sidis tute rigide kaj silente, oni povus pensi, ke li frostiĝis [26]; la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostiĝi [27]; pensante ke mi jam sufiĉe frostiĝis, mi iris en la kajuton [28]; (figure) la sango frostiĝis en miaj vejnoj [29].
2.
(figure) Iĝi haltigita, paraliziĝi: sur liaj lipoj subite frostiĝis la rido [30]; frostiĝis diplomatiaj rilatoj pro diversaj kialoj [31].
angle:
to freeze (intransitive)
beloruse:
замярзаць
ĉine:
結凍 [jiédòng], 結冰 [jiébīng]
france:
geler (intr.), se congeler, se figer, se paralyser
germane:
gefrieren
hispane:
geler (intr.), congelarse, helarse
hungare:
megfagy, befagy
japane:
凍える [こごえる], 凍りつく [こおりつく]
nederlande:
bevriezen
pole:
marznąć, zamarznąć
ruse:
замёрзнуть
ukraine:
замерзати, змерзати

frostujo

KUI Ŝranko en kiu regas konstanta frosta temperaturo, kaj en kiu oni povas konservi manĝaĵojn kaj trinkaĵojn dum pluraj monatoj: metu la ŝuon nelonge en frostujon kaj pro la malalta temperaturo eĉ la plej obstina gumo malgluiĝos [32]. VD:glaciŝranko, fridujo
32. Monato, Roberto Pigro: Konsiloj avinaj kaj neavinaj, 2011
angle:
deep freeze, deep freezer
beloruse:
маразільнік
ĉine:
冷冻柜 [lěngdòngguì]
france:
congélateur
germane:
Gefrierschrank
hungare:
fagyasztószekrény, mélyhűtőszekrény
japane:
冷凍庫 [れいとうこ], フリーザー
nederlande:
diepvriezer
pole:
zamrażarka
portugale:
freezer
ruse:
морозильник
taje:
ตู้แช่งแข็ง

ĉiamfrosto, ĉiama frosto

MET Stato de grundo, kiu restas konstante – almenaŭ dum du jaroj – frostita; permafrosto: la ovo estis preskaŭ globa kaj mirinde bone konserviĝinta pro ĉiama frosto [33]; en norda Ruslando la ĉiamfrosto atingas grundprofundon de 1.450 metroj [34]. VD:eterna neĝo,
33. K. Bulychov, trad. Barbulo: La knabineto, al kiu nenio okazos, [vidita en 2020]
34. Vikipedio, Ĉiamfrosta grundo, 2019-09-05
angle:
permafrost
beloruse:
вечная мерзлата, грунт вечнамёрзлы
ĉine:
永冻冰 [yǒngdòngbīng]
france:
pergélisol
ukraine:
вічна мерзлота

administraj notoj

~igilo, ~ofako: Mankas dua fontindiko.
~igilo, ~ofako: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.