*flam/o

*flamo

1.
FIZ Hela brilo, produktata de gasoj eliĝantaj el brulanta materialo: flamo de ligno, karbo, gaso, papero, lampo, fajro, incendio; blue brulanta flamo […] lumigis la tutan salonon [1]; la ĉielo lumis, kvazaŭ ĝi estus en flamoj [2]; kiam la flamo estingiĝis kaj de la papero restis nur la cindro [3]; flamoj aperis sub la tegmento, la seka pajlo ekbrulis [4]; sur la brullignaro, avide la flamoj elŝovas siajn langojn supren ĉirkaŭ la virino [5]; la alumeto eligis varman helan flamon [6]; la neregula moviĝado de la kandela flamo [7]; malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo PrV ; el flamo sin eltiris, en fajron eniris PrV .
2.
(figure) Eksciteco, ardo, pasio: flamo de kolero [8]; liaj okuloj estis kiel fajra flamo [9]; la flamo de la koro [10]. VD:ekzalteco, entuziasmo, fajro2, fervoro, vervo, vigleco
angle:
flame
beloruse:
1. полымя 2. запал
ĉeĥe:
plamen
ĉine:
1. [kuǎng], 火苗 [huǒmiáo], 火焰 [huǒyàn]
france:
flamme
germane:
1. Flamme 2. Feuer
hebree:
להבה, להט
hispane:
flama
hungare:
1. láng 2. izzás (átv.), hevület, lángolás (átv.)
japane:
[えん], 火炎 [かえん], 情熱の炎 [じょうねつのえん], 激情 [げきじょう]
katalune:
1. flama, branda 2. deler, fervor
nederlande:
1. vlam 2. vuur (fig.)
pole:
płomień
portugale:
1. chama, flama, labareda 2. paixão (ardente), chama, flama
ruse:
1. пламя 2. пыл
slovake:
plameň
turke:
alev
ukraine:
полум’я, запал, пристрасть

flama

1.
Brulanta kun flamo, aspektanta kiel flamo: elkuras flamflamaj fajreroj [11]; flama kurteno […] stariĝas subite, kiel baro netransirebla, […] Viktoro sin sentis pereonta [12]; ĉio kunkunfandiĝis en flamaj koloroj [13]; la flama brilo de liaj pupiloj Marta ; ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al flama ruĝo Marta .
2.
(figure) Arda, pasia: flama amo [14]; kun flama elokventeco li defendas la planon de sia amiko [15]; flama fanatikeco [16]; flama kolero [17]; flama furiozo min kaptas [18]; [la] flama junulo, varmege, pasie ŝin amas [19]; mi sentas min forta, kiel flama ĉevalo [20]; Venero, tiel vivoplena kaj flama, kiel Ticiano tion vidis [21]; Mefres silentis kaj fikse rigardis la flamajn okulojn de la Greko [22]; flama indigno metis tiun malbelan vorton en la buŝon de via servisto [23]; karbe nigraj flamaj okuloj Marta ; tute egale, ĉu li estas malamiko de Esperanto aŭ ĝia plej flama amiko [24]; du koroj trapikitaj de flamaj sagoj Marta ; li skribadis al mi […] leterojn sopiregajn kaj flamajn Marta .
angle:
flaming 2. fervent
beloruse:
1. палымнеючы, палымяны 2. палымяны, палкі, заўзяты
ĉeĥe:
horlivý, plamenný, planoucí
ĉine:
1. [mèi], 冒火焰 [màohuǒyàn], 发亮光 [fāliàngguāng], 煃 [kuǐ], 燡 [yì]
france:
enflammé
germane:
1. flammend 2. feurig
hebree:
בוער, לוהט
hispane:
ardiente
hungare:
1. lángoló 2. lángoló (átv.) , izzó (átv.)
japane:
炎の [えんの], 炎をあげる [えんをあげる], 炎のような [えんのような], 激しい [はげしい]
katalune:
1. flamíger, flamejant 2. fogós, fervent, enèrgic
nederlande:
1. vlammend 2. vurig
pole:
1. płonący 2. płomienny
ruse:
1. пламенеющий, пылающий 2. пламенный, пылкий
slovake:
plamenný
ukraine:
полум’яний, полум’яніючий, палаючий

flami

(ntr)
1.
Esti en flama stato: flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi tutan bovon [25]; flamis ĉiuj kandeloj de lustro kaj de kandelabroj [26]; la suno flamis sur ĉiam sennuba ĉielo [27]; la norda brilo flamis super la glacimontoj de la nordo [28]; en la juvelaj magazenoj kiel bluaj, ruĝaj, verdaj fajroj, flamas gemoj Metrop ; flamis klara fajro el branĉetoj [29]. VD:ardi, boli, bruli, fajri1, flagri
2.
(figure) Elmontri fortan pasion; esti en plena ekscito: lia kolero flamas [30]; tro multe da nigra sango kolektiĝis en via koro kaj tial via kapo flamas [31]; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizaĝoj flamas [32]; liaj okuloj flamis [33]; [la] kantisto de Astarte […] pasie flamis al Kama [34]; flami per honto antaŭ si mem Marta ; ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon Marta . VD:fajri2, febri2
angle:
burn, flame
beloruse:
палаць, палымнець
ĉeĥe:
hořet, plápolat, plát
ĉine:
[tán]
france:
brûler, flamber, flamboyer
germane:
brennen
hebree:
לבעור
hispane:
arder
hungare:
lángol
japane:
炎を上げて燃える [えんをあげてもえる]
katalune:
cremar (intr.), flamejar
nederlande:
vlammen, branden
pole:
płonąć
ruse:
пылать, пламенеть
slovake:
horieť, plápolať
tibete:
བར་
ukraine:
палати

flamigi

(tr)
Meti en flaman staton: ekflamigi fajron, lampon; kiam li revenis, li flamigis la fajron el la eroj kaj varmigis sin [35]; (figure) [tiu historio] flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio fariĝi granda homo [36]; (figure) ŝi legis en la okuloj de sia amanto la frenezan deziron, kiu lin flamigis [37]; (figure) la saĝulo sciis esti modera: li montris la internan vundon de l' ŝtato, sed li ne flamigis ĝin [38].
angle:
kindle, light, inflame
beloruse:
запаліць
ĉeĥe:
roznítit, rozpálit, zapálit
ĉine:
[diǎn], 使发炎 [shǐfāyán], 使愤怒 [shǐfènnù], 使兴奋 [shǐxīngfèn], 煽动 [shāndòng]
france:
allumer, enflammer
germane:
anzünden, entfachen, entflammen
hebree:
להדליק, להבעיר
hispane:
quemar
hungare:
lángra lobbant, meggyújt
japane:
燃え上がらせる [もえあがらせる], かっとさせる, 刺激する [しげきする]
katalune:
inflamar, incendiar ek~igi: encendre, botar foc.
nederlande:
aansteken, doen branden, doen ontvlammen
ruse:
зажечь, воспламенить
slovake:
rozplameniť, zapáliť
ukraine:
запалювати

ekflami

Ekmetiĝi en flaman staton: la lumturoj […] komencis brileti kaj poste ekflamis iliaj oraj steloj, kvazaŭ aŭroro sur la nigra horizonto FdO ; (figure) kiam li […] ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn [39]; (figure) (figure) ekflamis lia interno pro lia frato kaj li volis plori [40].
angle:
catch fire, take fire, enkindle, flare up
beloruse:
запаліцца, загарэцца, узгарэцца
ĉeĥe:
zapalovat se zažehovat se
ĉine:
煽动 [shāndòng]
france:
s'enflammer
germane:
erflammen, anbrennen
hebree:
להתלקח, לעלות באש , לעלות בלהבות
hispane:
prender fuego
hungare:
lángra lobban, meggyullad
japane:
火がつく [ひがつく], 燃え上がる [もえあがる]
katalune:
tornar-se roig, inflamar-se
nederlande:
ontvlammen, ontbranden
pole:
zapłonąć
ruse:
зажечься, загореться, возгореться, воспламениться
slovake:
vzbĺknuť, vzplanúť

flamiĝi

Ekflami: la tapiŝo, sur kiu ili ripozis, komencis flamiĝi [41]; ŝia fluganta ĉemizo el maldika tolaĵo flamiĝis dum ŝia trairo tra la fajro [42]; (figure) en lia profunda animo flamiĝis la fajro de la venĝo [43]; (figure) la imago flamiĝas, kaj sentamo sekvas [44]; ligno fendita facile flamiĝas PrV .
angle:
catch fire, take fire, enkindle, flare up
beloruse:
запаліцца, загарэцца, узгарэцца
france:
s'enflammer
germane:
sich entflammen, in Flammen aufgehen, sich entzünden
hebree:
להתלקח, לעלות באש , לעלות בלהבות
hispane:
arder, quemarse
hungare:
lángra lobban, meggyullad
japane:
燃え上がる [もえあがる], かっとなる, 激する [げきする]
katalune:
exaltar-se, encendre's
nederlande:
ontvlammen, ontbranden
pole:
zapłonąć
ruse:
зажечься, загореться, воспылать
ukraine:
запалюватися

flamiĝema

Facile flamanta: flamiĝema substanco; (figure) kolerema homo kaŭzas malpacojn, kaj flamiĝema kaŭzas multajn pekojn [45]; (figure) homo flamiĝema kaj blinda, ŝi amis vin [46]; li estas flamiĝema kiel rezina ligno PrV .
angle:
flammable, inflammable
beloruse:
вогненебяспечны, запальчывы
ĉine:
易起火 [yìqǐhuǒ], 可燃 [kěrán], 可燃的 [kěránde], 可易燃的 [kěyìránde]
france:
inflammable
germane:
entzündlich, brennbar, entflammbar
hebree:
דליק
hispane:
inflamable
hungare:
gyúlékony, lobbanékony
japane:
燃えやすい [もえやすい], かっとなりやすい
katalune:
inflamable
nederlande:
brandbaar
pole:
łatwopalny
ruse:
легко воспламеняющийся, воспламенимый, огнеопасный, вспыльчивый

flamingo

Ekstremaĵo de tubeto, de kiu brulas la gaso: la kranoj de flamingoj estis lutitaj [47]. VD:brulilo, gasbeko
angle:
burner
beloruse:
гарэлка (прылада), пальнік
ĉeĥe:
hořák (u sporáku)
ĉine:
喷嘴 [pēnzuǐ], 烧嘴 [shāozuǐ]
france:
brûleur
germane:
Brenner, Brenndüse Brenner, Brenndüse, Kochflamme, Flamme (Gasherd)
hebree:
מבער
hungare:
égőfej, gázrózsa
japane:
火口 [ほくち]
katalune:
cremador
nederlande:
brander
ruse:
горелка
slovake:
horák (u sporáku)
ukraine:
пальник

flameco

(figure) Eksciteco de la sentoj: en flameco mi faris tion aŭ alian, kun kolerema spirito mi naskiĝis [48]; kaj en ĝin li enigis sian energion, sian junan flamecon [49].
Rim.: Flamo2 indikas intenson de amo, pasio ktp; „flameco“ rilatas al eksciteco okaza aŭ sporada, aŭ indikas trajton de ies karaktero.
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
49. N. Z. Maimon: La cionista periodo en la vivo de Zamenhof, Nica Literatura Revuo, 3:5
beloruse:
запал, палкасьць, заўзятасьць
france:
ardeur, ferveur, fébrilité
germane:
Entflammung
ruse:
горячность, пыл, жар, пламенность

administraj notoj

pri ~ingo:
    Kontrastigi rilate al "brulilo".
    [MB]
  
~ingo: Mankas dua fontindiko.