2grip/o PV

gripo

MED Febra epidemia virusa malsano, karakterizata per kapdoloro, lacegeco en ĉiuj membroj kaj nazkataro: forte timas gripon virusologoj kaj epidemiologoj, ĉar ili tre bone scias, ke la gripviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn [1]; erare ili opiniis, ke ĝi estas ia nova viruso de gripo, sed post kelkaj semajnoj estis malkovrita la koronviruso, kiu kaŭzis tiun malsanon [2]; progresis tiel nomata birdogripo, la viruso […] loĝas ankaŭ en cignoj, anseroj, anasoj kaj migrobirdoj, pro kio la gripo disvastiĝis el Azio al ĉiuj aliaj kontinentoj [3]; Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) atribuis al la nuntempa epidemio de „porka” gripo aŭ pli ĝuste al la gripo AH1N1 la plej altan, tio estas la sesan, nivelon [4]; la lasta tre grava pandemio de gripo, AH3N2 („honkonga gripo”), okazis en 1968, kiam malsaniĝis ĉirkaŭ du miliardoj da homoj, el kiuj multaj mortis [5].
Rim.: Antaŭ kiam oni sciis pri la virusa origino de gripo ĝi havis plurajn aliajn nomojn, kiel pipso k.a.
angle:
the flu
beloruse:
грып
bulgare:
грип
ĉeĥe:
chřipka, chřipka
ĉine:
流感 [liúgǎn], 流行感冒 [liúxínggǎnmào], 流行性感冒 [liúxíngxìnggǎnmào], 流性感冒 [liúxìnggǎnmào]
france:
grippe
germane:
Grippe, Kopfgrippe, Virusgrippe
hispane:
gripe
hungare:
influenza
indonezie:
flu, influenza
japane:
インフルエンザ [いんふるえんざ]
katalune:
grip
nederlande:
griep
portugale:
gripe
ruse:
грипп
slovake:
chrípka
ukraine:
грип, інфлюенца

hispana gripo

MED Gripa pandemio de la subtipo A/H1N1, kiu en la jaroj 1918 kaj 1919 kaŭzis plurajn dekmilionojn da hommortoj: ĝis nun ne estas kompreneble kial en 1918 kaj 1919 disvastiĝis tia terura gripvirusa pandemio (misnomita „hispana gripo”), kiam malsaniĝis triono de la mondloĝantaro kaj mortis pli ol 20 milionoj da homoj [6]; li kaj ŝi mortis en la sama monato pro la hispana gripo, nelonge antaŭ la fino de la milito [7]; Georgo aroge sekvis la dumvintran kaj laŭmodan malsanon, certe li havas hispanan gripon [8].
6. Monato, Vladimir Lemelev: Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo
7. Monato, Walter Klag: Tamen arto!
8. J. Baghy: Nur nature!, en: Migranta plumo, 1929
angle:
spanish flu
beloruse:
іспанскі грып, іспанка (хвароба)
bulgare:
Испанска болест
france:
grippe espagnole
indonezie:
flu spanyol

administraj notoj