1adept/o PV

adepto

FIL Akceptinto de doktrino, t.e. religio, idealo, vivmaniero; aliĝinto al ties predikanto aŭ partio: la sonoriloj de la pola preĝejo invitis la adeptojn al la noktomeza meso [1]; adepto de la Peripatetika Skolo en Ateno, kiu celis daŭrigi la tradiciojn de Aristotelo [2]; sindonemaj adeptoj de Tolstoj [3]; akra disputo pri […] kiu estas la adepto de la patriotismo, kiu de la diktatorismo, aŭ de la liberalismo [4]; adeptoj de ekstreme reakciaj partioj [5]; Zeĉeĉe jam havis multajn adeptojn, kaj dum kvindek jaroj verŝiĝis la sango [6]; Volapuk kaj Esperanto […] nur du atingis efektiviĝon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon [7]; la sukceso de lia lingvo estis speciale ŝuldata al tiu adeptaro, kiu partoprenis en la komenca uzado [8]; la homaranismo […] varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado [9]. VD:ano, aliĝinto, apostolo, disĉiplo, konvertito, kredanto, prozelito, zeloto
1. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
7. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VII
8. Ernest Drezen: Zamenhof, La praktika uzo de lingvo kaj kresko de la esperantistaro
9. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
angle:
follower, adept
beloruse:
пасьлядоўні к, прыхільнік
ĉeĥe:
adept, přívrženec, stoupenec, čekatel
ĉine:
信徒 [xìntú]
france:
adepte, fidèle (subst.), supporter (qui soutient, encourage), supporteur, tenant (d'une doctrine)
germane:
Anhänger ~aro: Anhängerschaft.
hebree:
מעריץ, אוהד
hispane:
adepto
hungare:
hív, híve (vmnek)
itale:
adepto
japane:
信奉者 [しんぽうしゃ], 支持者 [しじしゃ], 仲間 [なかま], 同志 [どうし]
katalune:
adepte seguidor
nederlande:
aanhanger
pole:
zwolennik
portugale:
adepto, partidário
ruse:
приверженец , последовател ь, сторонник, адепт
slovake:
adept prívrženec, stúpenec
ukraine:
послідовник, прихильник, адепт

adeptigi

Igi iun adepto al io: mi adeptigis mian amikon al nia grupo; la reĝino […] petis min ĉeesti gravan, religian ceremonion, nome, adeptigon de ŝia amata filo [10]; Zemoki kaj Zeremble vokis min por plenumi mian adeptigon [11]. VD:aligi, inici, konverti1, varbi
angle:
recruit, indoctrinate
beloruse:
схіліць
ĉeĥe:
zasvětit, získat za člena
france:
initier (instruire dans une doctrine), enrôler (dans une doctrine), recruter (dans une doctrine)
germane:
werben
hispane:
reclutar
japane:
仲間に引き入れる [なかまにひきいれる]
katalune:
afiliar, allistar
nederlande:
werven, recruteren
pole:
pozyskiwać kogoś na zwolennika, wprowadzać do grupy
portugale:
filiar, recrutar
slovake:
prívrženca, získať za stúpenca

administraj notoj