*admon/i

*admoni

(tr)
1.
Instigi, kuraĝigi per firma parolo al ago aŭ plenumo de devo: mi ne sciis, kiu li estas kaj trifoje mi admonis lin respondi aŭ foriri [1]; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo, kiu admonas ĉiujn […] forlasi la ŝipon [2]; mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo [3]; vi garantias por li, li admonis, sin turnante al la maljuna soldato [4]; la pastro […] admonis la popolamason disiri [5]; Por mi lin restigu! Korege, // Sed vane ŝi Zeŭson admonis [6]; admonu vian edzon, ke li solvu al ni la enigmon, alie ni forbruligos per fajro vin [7]; tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo [8]; la kamentubisto admonis ŝin per (al) prudento [9]; mi scias, kial Grace […] tiel malfacile lasis admoni sin fariĝi mia edzino [10]; admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian [11]. VD:alvoki2, apelacii, disciplini, memorigi1,
2.
Riproĉi pasintajn agojn postulante pli bonan konduton: Mentezufis admonis min kiel maldiligentan lernanton [12]; admonu vian proksimulon, por ke vi ne portu sur vi pekon pro li [13]; [la profetoj] admonis ilin, sed ĉi tiuj ne atentis [14]; se homo ofte admonita restos obstina, li subite pereos sen ia helpo [15]; (figure) li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron, kaj fariĝis granda sereno [16]. VD:skoldi, averti
1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
3. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 14:15
8. La Nova Testamento, S. Mateo 16:20
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
10. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
11. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 5:11
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:17
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 24:19
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:1
16. La Nova Testamento, S. Mateo 8:26
angle:
admonish 1. exhort, advise 2. censure, reprimand
beloruse:
1. угаворваць, схіляць 2. адгаворваць
bretone:
1. atizañ, broudañ 2. skandalat, krozal da
bulgare:
убеждавам, уговарям, увещавам
ĉeĥe:
domlouvat, domluvit, nabádat, napomínat, pobádat
ĉine:
1. 三令五申 [sānlìngwǔshēn] 2. [miǎn], 励 [lì], 勵 [lì], 劝诫 [quànjiè], 勸誡 [quànjiè], 劝谏 [quànjiàn], 勸諫 [quànjiàn], 劝 [quàn], 勸 [quàn]
france:
1. exhorter, appeler (à faire qc), édifier (exhorter à se bien comporter), mettre en garde, ordonner (exhorter) 2. réprimander, admonester, avertir (réprimander), blâmer (réprimander), disputer (réprimander), gronder (réprimander), menacer (réprimander), reprocher (à)
germane:
1. anhalten, auffordern 2. ermahnen, verwarnen, rügen
hebree:
לִנְזוֹף
hispane:
1. exhortar, apelar, inducir 2. reprender, amonestar, advertir, regañar
hungare:
1. int, buzdít 2. int (dorgál), dorgál
indonezie:
memperingatkan, [tegur] menegur
itale:
ammonire, diffidare
japane:
言い聞かせる [いいきかせる], 勧告する [かんこくする], 強く勧める [つよくすすめる], 戒める [いましめる], 訓戒する [くんかいする], 説諭する [せつさとする], 叱責する [しっせきする]
nederlande:
1. aanmanen 2. berispen
pole:
1. wzywać, zachęcać
portugale:
1. exortar, induzir 2. admoestar, advertir, repreender
rumane:
1. admonesta
ruse:
1. уговаривать, убеждать 2. отговариват ь
slovake:
napomenúť, napomenúť, napomínať 1. vyzývať, nabádať 2. napomínať
svede:
1. uppmana 2. förmana
ukraine:
умовляти, напучувати, закликати кого-н. зробити що-н., спонукати

admono

Ago kaj vortoj de admonanto: aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, por ke vi poste estu saĝa [17]; li ne povis elpeli el sia kapo strangan antaŭtimon, sinadmonon, ke lia pasia amo al Zalmuna enhavas en si ion nebonan [18]; mi ne povas deteni min de admono: via malĝojo estas kaŭzata grandaparte de tro malvasta perspektivo [19]; „por pensadi pri homaro, atendu kelkajn jarojn!“ sonis admono patra [20]; la homaranismo [...] varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado [21]; Paŭlo Petroviĉ eksiĝis el la armeo malgraŭ la petoj de la amikoj, malgraŭ la admonoj de la superuloj [22]; kiu forpuŝas admonon, tiu malestimas sian animon [23]; al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono PrV ; eĉ mia Bub' stariĝis sen admono [24]; kvalito bona ne bezonas admonon (reklamon) PrV ; vorto sona estas plej admona PrV .
angle:
admonition
beloruse:
угаворваньне, угаворы, пераконваньне
bretone:
atizadur, skandal
bulgare:
убеждаване, уговаряне, увещаване, увещание
ĉeĥe:
napomenutí, upomenutí, upomínka
france:
exhortation, réprimande, admonestation, avertissement (réprimande), mise en garde, ordre (exhortation), reproche
hebree:
תוֹכֵחָה
hispane:
exhortación, reprimenda, amonestación, advertencia, reproche
hungare:
buzdítás, intés, dorgálás, intelem, figyelmeztetés kvalito bona ne bezonas ~on: a jó bornak nem kell a cégér. vorto sona estas plej ~a: szóból ért az ember.
itale:
ammonizione, ammonimento, esortazione, avvertimento (monito), monito, diffida, lezione (consiglio)
japane:
勧告 [かんこく], 勧め [すすめ], 訓戒 [くんかい], 説諭 [せつゆ], 叱責 [しっせき]
pole:
admonicja, napomnienie
rumane:
admonestare
ruse:
увещание, уговоры
slovake:
napomenutie

deadmoni

Admoni ne fari, admoni al la malo: la ŝajne senkulpa vorteto „aliel“ kunportas tiom da ŝanĝoj, ke oni devas strikte deadmoni de ĝia uzo [25]; vidinte lin bati knabon, vi pensas, ke vi devas lin deadmoni [26]; malgraŭ sia granda aĝo kaj nia insista deadmono li iris al la trajnhaltejo por nin atendi [27]. ANT:admoniVD:malinstigi, dekonsili, malkonsili
angle:
dissuade from, advise against
beloruse:
адгаворваць, разупэўніваць
bretone:
dibennadiñ, dizaliañ
bulgare:
разубеждавам
ĉeĥe:
zrazovat (někoho něco udělat)
france:
dissuader, décourager (de faire qc), détourner (de l'intention de faire qc), mettre en garde (contre qc/qn) de~o: dissuasion, mise en garde (contre qc/qn).
germane:
abraten von, abbringen von
hispane:
disuadir, desanimar (de hacer algo), poner en guardia (contra alguien o algo) de~o: disuadir, llamar la atención (contra algo o alguien).
hungare:
lebeszél, óva int de~o: lebeszélés, óva intés.
itale:
dissuadere, sconsigliare de~o: dissuasione, monito.
japane:
思いとどまらせる [おもいとどまらせる], ~しないよう説得する [しないようせっとくする]
pole:
odradzać, zniechęcać
ruse:
отговаривать
slovake:
odhovárať, odrádzať

Readmono

BIB Kvina libro de la hebrea Leĝo, parto de la Biblio, kie Dio denove admonas la Izraelidojn al sia servo: du kvadrataj ledaj skatoletoj enhavantaj pergamenaĵon kun, hebree, tekstoj el la Biblio (Readmono 6, 4-9, kaj 11, 13-21; Eliro, 13, 1-10, kaj 11-16), kiujn ortodoksaj judoj ligas al la maldekstra brako kaj al la frunto por matenpreĝi, memore pri la devo observi la Di-leĝon [28]; ne donu kreskige al via frato monon, nek manĝaĵon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige (Readmono 23:19) [29]; el la Malnova Testamento Zamenhof tradukis: La Predikanto (1907), La Psalmaro (1908), La Sentencoj de Salomono (1909), Genezo (1911), Eliro (1912), Levidoj (1912), Nombroj (1914), Readmono (1914) [30].
angle:
Deuteronomy
beloruse:
Другі Закон (кніга Бібліі)
bretone:
Adlezenn
bulgare:
Второзаконие
france:
Deutéronome
germane:
Deuteronomium
hispane:
Deuteronomio
hungare:
Deuteronomium, Második Törvénykönyv, Mózes 5. könyve
indonezie:
Ulangan (kitab)
itale:
Deuteronomio
japane:
『申命記』 [『しんめいき』]
pole:
Księga powtórzonego prawa
portugale:
Deuterônimo
ruse:
Второзаконие
ukraine:
Второзаконня

administraj notoj