*konsil/i UV

*konsili

(tr)
Indiki al iu tion, kion oni opinias, ke li devus fari: la kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon [1]; la montritajn naŭ vortojn mi konsilas bone ellerni [2]; oni konsilas kaj konsolas sed helpi ne volasPrV ; nekonsilebla karakteroZ (kiu ne volas esti konsilata); nek helpeble, nek konsileble PrV (pp tute embarasita situacio, pri kiu oni povas nek helpi, nek konsili); kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble (necesas konsili por helpi) PrV .
SIN:rekomendiSUP:instigi
angle:
to advise, counsel
beloruse:
раіць, радзіць
ĉeĥe:
radit radit, poradit
ĉine:
劝说 [quànshuō], 劝告 [quàngào], 劝 [quàn], 劝导 [quàndǎo], 相劝 [xiāngquàn], 規勸 [guīquàn], 忠告 [zhōnggào]
france:
conseiller
germane:
raten, anraten, beraten
hispane:
aconsejar
indonezie:
menganjurkan, menasihati menyarankan menyarankan, menganjurkan, menasihati
japane:
助言する [じょげんする], 勧める [すすめる], 忠告する [ちゅうこくする]
malaje:
menasihat
nederlande:
aanraden
pole:
radzić, doradzać, polecać, konsultować
portugale:
aconselhar, persuadir
ruse:
советовать
slovake:
radiť

konsilo

1.
Indiko donita al iu pri tio, kion oni opinias, ke li devus fari: li ne atentis la konsilon de la maljunuloj [3]; saĝulo aŭskultas konsilon [4]; anstataŭ kuri sur la teraso, obeu mian konsilon kaj kuŝiĝu [5]; Kaj vi de mi akceptu la konsilon, // Ne amu tro la sunon kaj la stelojn [6]; vi ne sekvis la konsilon de fidelulo [7]! montroj kaj konsiloj estas facilaj PrV ; peti konsilon de iu [8] [9]. VD:admono, averto, avizo, instruo
2.
(arkaismo) Elturniĝo el embaraso: ni ne scias alian konsilon ol prokrasti la aferon; ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo [10]; kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo PrV ; post dorma trankvilo venas bona konsilo PrV . VD:ebleco, elirejo2, helpo, solvo2
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 12:8
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:15
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
6. Goeto, tr. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, 3:1
7. Goeto, tr. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, 4:2
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 40:14
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:30
angle:
council, counsel (legal advocate(s)) 1. advice, counsel, opinion 2. counsel, clue
beloruse:
парада
ĉeĥe:
rada (udělovaná)
ĉine:
1. 劝告 [quàngào], 忠告 [zhōnggào], 貼士 [tiēshì], 主意 [zhǔyi] 2. 端倪 [duānní], 端緒 [duānxù], 蛛丝马迹 [zhūsīmǎjì], 貼士 [tiēshì], 头路 [tóulù], 緒 [xù]
france:
conseil
germane:
1. Rat, Ratschlag, Empfehlung 2. Abhilfe, Rat (Abhilfe)
hispane:
1. consejo
indonezie:
advis, anjuran, nasihat, saran
japane:
助言 [じょげん], 勧告 [かんこく], 忠告 [ちゅうこく]
malaje:
1. nashihat
nederlande:
1. raad, raadgeving 2. raad (arch.), aanbeveling (arch.)
pole:
1. rada, porada, konsultacja 2. rada
ruse:
совет
slovake:
rada
tibete:
བསླབ་བྱ་རྒྱག་

konsilanaro

(evitinde)
=konsilistaro
angle:
council
beloruse:
рада
ĉeĥe:
konsilium, rada (sbor)
ĉine:
理事会 [lǐshìhuì], 評議會 [píngyìhuì]
france:
conseil (groupe de conseillers)
indonezie:
dewan
nederlande:
raad (raadgevend lichaam; ontr.)
pole:
rada
ruse:
совет
slovake:
poradný zbor

konsilanto

Tiu, kiu donas konsilojn: li […] rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto BdV ; kortega konsilanto [11]; kortegano-konsilanto Hamlet ; venko venas per multe da konsilantoj [12].
angle:
adviser, advisor
beloruse:
дарадца
ĉeĥe:
konzultant, poradce, rádce
ĉine:
顧問 [gùwèn], 指导教授 [zhǐdǎojiàoshòu], 謀士 [móushì], 諮詢員 [zīxúnyuán], 参议 [cānyì], 参事 [cānshì], 智囊 [zhìnáng]
france:
conseiller
germane:
Berater, Ratgeber
hispane:
consejero
indonezie:
konselor, penasihat
japane:
助言者 [じょげんしゃ], 顧問 [こもん]
nederlande:
raadgever, consulent
pole:
doradca, konsultant
ruse:
советник, советчик
slovake:
poradca, radca

konsilantaro

Konsilistaro: li povas pli bone klarigi ĉion al mia sinjoro, ĉar li estas saĝulo kaj membro de la plej alta konsilantaro de niaj urboj [13]; sidanta en la konsilantaro de la saĝuloj [14].
angle:
council
beloruse:
рада
ĉeĥe:
konsilium, rada (sbor)
ĉine:
理事会 [lǐshìhuì], 評議會 [píngyìhuì]
france:
conseil (groupe de conseillers)
indonezie:
dewan
japane:
顧問団 [こもんだん]
nederlande:
raad (raadgevend lichaam)
pole:
rada (organ doradczy)
ruse:
совет
slovake:
poradný zbor

konsilisto

1.
Titolo de ŝtata aŭ komunuma oficisto: grandimperiestra noktotabla kantisto kun la rango de konsilisto de la unua klaso [15]; la jura konsilisto […] havis tre bone en la memoro la okazintaĵojn de la jaro 1801 [16].
2.
Persono, kiu profesie donas konsilojn: la reĝo kunvokis siajn konsilistojn, por ke, ĉiu el ili eldirante sian opinion, li povu fari decidon [17]; ni vokos ĉiujn saĝajn konsilistojn Hamlet ; li estis la konsilisto de la milita ministro [18].
angle:
counselor, adviser, advisor, consultant
beloruse:
дарадца, кансультант
ĉeĥe:
konzultant, poradce, rádce
ĉine:
顧問 [gùwèn], 指导教授 [zhǐdǎojiàoshòu], 諮詢員 [zīxúnyuán], 謀士 [móushì], 参议 [cānyì]
france:
conseiller 2. consultant
germane:
1. Rat 2. Berater
hispane:
1. consejero (cargo, puesto)
indonezie:
2. konsultan
japane:
参議 [さんぎ], 顧問官 [こもんかん], 参事官 [さんじかん], 参議院議員 [さんぎいんぎいん]
nederlande:
1. raadsman 2. consulent
pole:
1. radca 2. konsultant
ruse:
1. советник 2. советник, советчик, консультант
slovake:
poradca, radca

konsilistaro

Aro da personoj komisiitaj por konsili estron de regno, armeo, distrikto ktp: la konsilistaro de la Ligo de Nacioj; la reĝo kunvokis la konsilistaron [19]. VD:komisiono, komitato.
angle:
council
beloruse:
рада
ĉine:
会议 [huìyì], 理事会 [lǐshìhuì], 議會會議 [yìhuìhuìyì]
france:
conseil (groupe de conseillers)
germane:
Rat, Ratsversammlung
hispane:
consejo (grupo de consejeros)
indonezie:
dewan
nederlande:
raad (raadgevend lichaam)
pole:
rada
ruse:
совет

konsiliĝi

(ntr)
Peti de iu, ke li konsilu, konsulti: la reĝo […] konsiliĝis kun siaj servantoj [20]; li konsiliĝis kun siaj eminentuloj kaj fortuloj [21]; mi devas […] interkonsiliĝi kun miaj servistoj [22].
angle:
to seek advice, consult (with someone)
beloruse:
раіцца, кансультавацца
ĉine:
求教 [qiújiào], 領教 [lǐngjiào], 討教 [tǎojiào], 伸手 [shēnshǒu], 咨詢 [zīxún]
france:
demander conseil
germane:
um Rat fragen, um Rat bitten, sich beraten
indonezie:
berkonsultasi
japane:
助言を求める [じょげんをもとめる], 相談する [そうだんする], 審議する [しんぎする]
nederlande:
beraadslagen
pole:
radzić się, konsultować się
ruse:
советоваться, консультироваться

dekonsili, malkonsili

(tr)
Konsili iun, ke li ne faru ian agon: kial la prudento devas malkonsili al vi vizitadi nin? Marta . VD:averti 3, deadmoni
angle:
to advise against, caution against
beloruse:
адраіць
ĉine:
劝阻 [quànzǔ], 告誡 [gàojiè], 劝阻 [quànzǔ]
france:
déconseiller
germane:
abraten
hispane:
desaconsejar
japane:
~しないよう勧める [~しないようすすめる], やめるように言う [やめるようにいう], 思いとまらせる [おもいとまらせる]
nederlande:
afraden
pole:
odradzać
ruse:
отсоветовать

senkonsila

Ne scianta kiel agi kaj ne ricevanta konsilojn pri tio: ili staris senkonsilaj, rigardante sin reciproke per necertaj rigardoj [23]. VD:embarasita, perpleksa, senhelpa
23. H. Sienkiewicz, trad. M. Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro, 1978
beloruse:
бязрадны, бездапаможны
ĉeĥe:
bezradný
ĉine:
惶惑 [huánghuò], 沒主意 [méizhǔyi]
france:
décontenancé, désemparé, éperdu
germane:
ratlos
indonezie:
putus asa
japane:
途方に暮れた [とほうにくれた], お手上げの [おてあげの]
pole:
bezradny
ruse:
беспомощный
slovake:
bezradný

senkonsileco

Stato de tiu, kiu agas sen memcerto, ne sciante ĉu bone aŭ malbone: liaj problemoj ligiĝas […] al la senkonsileco de patrino devanta lin eduki sola [24].
24. C. Piron: Tien, 1997
beloruse:
бездапаможнасьць
france:
détresse, trouble
germane:
Ratlosigkeit
indonezie:
keputusasaan
pole:
bezradność
ruse:
беспомощность
slovake:
bezradnosť

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~anaro: Mankas dua fontindiko.
~anaro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.