*propon/i

*proponi

(tr)
1.
Prezenti al ies juĝo; antaŭmeti diskutotaĵon: ekzemplo proponas sed ne ordonas PrV ; proponi ion al la publika kritiko; projektoj […] proponitaj al la mondo FK ; ili pensas, ke se ni faros tiujn plibonigojn, kiujn ĉiu el ili proponas, nia afero iros multe pli bone [1]; se la Komitato malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al ĝia decido [2]; mi proponas […], ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj [3].
2.
Prezenti al iu ion ne petitan, por ke li ĝin disponu: dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas PrV ; homo proponas, Dio disponas PrV ; proponi al iu siajn servojn [4] IK ; li proponis al ili monon [5]; [pri] la instruado la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon Marta ; ŝi proponis sin kiel servistinon [6]. SUB:ofertiVD:oferi2
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
5. La Nova Testamento, La agoj 8:18
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
angle:
propose
beloruse:
прапанаваць, запрапанаваць
bulgare:
предлагам, предложа
ĉeĥe:
chystat, nabídnout, navrhnout, plánovat, proponovat
ĉine:
提議 [tíyì], 提议 [tíyì], 提案 [tíàn], 倡議 [chàngyì], 倡议 [chàngyì], 提請 [tíqǐng], 提请 [tíqǐng], 创议 [chuàngyì], 創議 [chuàngyì], 建議 [jiànyì], 建议 [jiànyì], 提出 [tíchū]
france:
proposer
germane:
1. vorschlagen 2. anbieten, antragen
hispane:
proponer, sugerir
hungare:
1. javasol 2. ajánl, kínál
japane:
提案する [ていあんする], 申し出る [もうしでる], 提供する [ていきょうする], 差し出す [さしだす]
nederlande:
1. voorstellen 2. aanbieden
pole:
proponować, stawiać wniosek
rumane:
propune, face o cerere
ruse:
предложить, предлагать
slovake:
navrhovať, núkať
svede:
1. föreslå 2. erbjuda
ukraine:
пропонувати

propono

Io proponata: akcepti, diskuti, rifuzi ies proponojn; liaj fratoj akceptis lian proponon [7]; BIB ilia ofico estis […] zorgi pri la pano de propono [8]; ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi respondis tion saman [9]; oni legas proponojn pri edziĝo [10]; Ove Ramel volis permesi al sinjoro Doe, ke li restu dum sia tuta vivo en la kastelo, sed li ne ricevis dankon pro sia propono [11]; danĝeraj estas iliaj proponoj en la nuna tempo, kiam ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon [12]; la Lingva Komitato estu devigata esplori tiun proponon [13]; laborpropono [14]; amendpropono [15].
Rim.: Proprasence oni prezentas ion al iu, supozante, ke li ĝin akceptos; oni proponas ion al iu, petante ke li ĝin ekzamenu, aŭ esperante, ke li ĝin uzos; oni oferas al iu ion, kion oni multe ŝatas, kredante, ke li senkoleriĝos aŭ plenumos onian deziron.
LST:komuniko
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:27
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 23:29
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 6:4
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
14. Monato, Evgeni Georgiev: Seksa sklaveco: ĉu defio al la 21a jarcento?, 2003
15. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003
angle:
pano de ~o: schowbread.
beloruse:
прапанова
bulgare:
предложение
ĉeĥe:
nabídka, návrh
ĉine:
議案 [yìàn], 议案 [yìàn], 提議 [tíyì], 提议 [tíyì], 建議 [jiànyì], 建议 [jiànyì], 提案 [tíàn], 提名 [tímíng]
france:
proposition
germane:
Vorschlag, Angebot, Antrag pano de ~o: Schaubrot, Präsenzbrot.
hebree:
pano de ~o: לחם הפנים.
hispane:
sugerencia, propuesta
hungare:
javaslat, ajánlat, kínálat
japane:
提案 [ていあん], 動議 [どうぎ], 申し出 [もうしで], 提供 [ていきょう]
nederlande:
aanbod, voorstel
pole:
propozycja
rumane:
propunere
ruse:
предложение
slovake:
návrh, ponuka
ukraine:
пропозиція

administraj notoj