*ofer/i PV

*oferi

(tr)
1.
REL Rite fordonaci ion multvaloran aŭ mortigi ion vivan sur altaro de dio, por akiri ties favoron, protekton: la unuaj homoj oferis nur herbon; oferi bovon, ŝafojn, kolombojn; Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon [1]; (figure) al malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, estas oferitaj la principoj plej gravaj EE . VD:konsekri
2.
Fordoni multvaloraĵon por servo, uzo, utilo de io aŭ iu: oferi sian tempon FK ; oferi iom da pacienco al la afero FK ; mi lin flegos, mi lin amos, mi oferos al li mian vivon [2]! oferi sumon por la propagando; multo da laboroj iris ofere (estis oferitaj) por tiu ĉi ideo EE ; al la afero, kiun mi nun proponas al la […] publiko, mi oferis miajn plej bonajn jarojn [3]. SIN:dediĉi 1
3.
Helpe, donace prezenti, kontribui por iu celo publika, filantropia ktp: oferi monon por la malriĉuloj, por konstruado de kirko; se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko […], ni kiel eble pli baldaŭ subskribu BdV ; montru al li dankon, se pli oferi vi al li ne povas Ifigenio . VD:donaci, helpi, kotizi
Rim.: PV donis ĉe tiu ĉi senco difinon kaj ekzemplojn kiujn mi opinias malĝustaj kaj evitindaj (pli similajn al la franca offrir) ‐ mi uzus tiusence ofertiproponi aŭ oferi2: oferi monon al amiko; oferi sian ĉevalon, aŭtomobilon al invitito; oferi sian manon al virino, sian brakon al maljunulo; la urbo Bulonjo bonvole oferis gastamon al nia kongreso [4]. PIV2 tiujn ekzemplojn ne transprenis, krom la lastan pri Bulonjo. [Sergio Pokrovskij]
4.
MILSPO Unuflanke fordoni por aliflanke gajni: ili bezonos nur oferi unu aŭ kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj ŝanĝoj en la lingvo EE ; ŝakludanto oferas peonojn senhezite se nur tio embarasas lian kontraŭulon [5].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 22:13
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
5. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
sacrifice, offer, make an ritual offering of
beloruse:
ахвяраваць, прыносіць у ахвяру
bulgare:
жертвам, пожертвам, принасям в жертва
ĉeĥe:
obětovat, vynaložit
ĉine:
牺牲 [xīshēng], 犧牲 [xīshēng], 牲礼 [shēnglǐ], 牲禮 [shēnglǐ]
france:
faire une offrande, sacrifier
germane:
1. opfern, darbringen 2. opfern 3. anbieten
hebree:
להקריב, לזבוח, לתרום
hispane:
ofrendar, ofrecer
hungare:
áldoz, feláldoz, áldozatot hoz
japane:
ささげる, 供える [そなえる], 犠牲にする [ぎせいにする], 費やす [ついやす], 進呈する [しんていする]
nederlande:
1. offeren, opofferen 2. offeren, opofferen 3. aanbieden
pole:
darzyć, ofiarować, łożyć
portugale:
1. sacrificar, oferecer, imolar 2. oferecer 3. oferecer
rumane:
dona, oferi, plăti
ruse:
жертвовать, пожертвовать, принести в жертву
slovake:
obetovať, oferovať
svede:
offra
tibete:
སྡང་པོ་བྱེད་
ukraine:
жертвувати, приносити (в) жертву

ofero

1.
Oferado: kiom multe da tempo aŭ mono ĉiu el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon, li komparu tion ĉi kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado de ĉiu lingvo natura [6]; li fendis lignon por brulofero [7]; la aztekoj devis prezenti solenan, grandan oferon dum la konsekrada festotago [8].
2.
Oferaĵo: espero postulas oferon PrV ; [li] alportis el la fruktoj de la tero donacoferon [9]; lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato [10].
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 22:3
8. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la guarbo
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:3
10. La Nova Testamento, S. Mateo 5:24
angle:
sacrifice, offering (ritual)
beloruse:
ахвяра
ĉeĥe:
obětování, oběť (učiněná)
ĉine:
牺牲 [xīshēng], 犧牲 [xīshēng], 禜 [yǒng], 軷 [bá], 祭物 [jìwù], 畤 [zhì]
germane:
Opfer
hispane:
ofrenda
hungare:
áldozat
pole:
ofiara, poświęcenie
rumane:
ofrandă, sacrificiu
ruse:
жертва
slovake:
obetovanie, obeť, žertva
svede:
1. uppoffring 2. offer
ukraine:
жертва, жертвоприношення

oferado

Fordono de valoraĵo por partopreni en sankta aŭ iel bona afero: mi volas fari grandan oferadon al Baal [11]; ni havas en la urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie [12]; plenumado de vero kaj justeco estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado [13]; niaj unuaj jaroj, kiam la akiro de ĉiu nova Esperantisto estis ligita kun senfina laborado kaj oferado [14]; la vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj Marta .
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 10:19
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 20:29
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:3
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
angle:
sacrifice, offering (ritual), sacrificing
beloruse:
ахвярапрынашэньне
ĉeĥe:
obětování, oběť (učiněná)
ĉine:
[xī], 犧 [xī]
france:
sacrifice
germane:
Opfern
hebree:
הקרבה
hungare:
áldozás, áldozatbemutatás
japane:
奉納 [ほうのう], 寄進 [きしん], 寄付 [きふ], 犠牲 [いけにえ]
nederlande:
aanbod, offer, opoffering
pole:
składanie ofiar, ofiarowanie
portugale:
oferta, oferecimento
rumane:
face ofrande, sacrificarea
ruse:
жертвоприношение
slovake:
obetovanie, obeť, žertva
svede:
offrande, uppoffring
ukraine:
жертва, жертвоприношення

oferaĵo

Tio, kion oni oferas: ne foriru de ĉi tie, ĝis mi venos al Vi kaj alportos mian oferaĵon kaj metos antaŭ Vin [15]; Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio [16]; entombigitaj funebraj oferaĵoj [17]; per magiaj vortoj kaj oferaĵoj ili provis konvinki la urson, ke ĝi ne tuŝu ilian brutaron aŭ ilin mem [18].
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 6:18
16. La Nova Testamento, Efesanoj 5:2
17. B. Golden: Ĉina ceramika historio, Monato, 1995:8, p. 22a
18. Monato, Saliko: Praa religia temo
angle:
sacrifice, offering (ritual)
beloruse:
ахвяра
ĉine:
[gòng], 牲礼 [shēnglǐ], 牲禮 [shēnglǐ], 供物 [gòngwù], 供品 [gòngpǐn], 犊 [dú], 犢 [dú], 祭牲 [jìshēng], 奉现 [fèngxiàn], 奉現 [fèngxiàn], 餼 [xì], 饩 [xì]
france:
offrande
germane:
Opfer
hebree:
קורבן (זבח), זבח, מנחה (זבח)
hungare:
áldozat
japane:
供え物 [そなえもの], 奉納品 [ほうのうしな], 寄付の品 [きふのしな]
nederlande:
offer, offerande
pole:
darowizna, ofiara
portugale:
oferta, oferenda
rumane:
donație, jertfă
ruse:
жертва
svede:
offer
ukraine:
жертва, рідше офіра

oferema

Volonte fordonanta siajn havojn, sian agadon, sen atento al propra profito: tiel memoferema kaj nobla, ke ĝi kaŝis sian amon kaj tenis ĝin sekrete BdV ; tre ofereoferma, li donis ĉion, kion li posedis, eĉ tion, kio apartenis al la monaĥejo [19].
VD:malavara, neprofitema, sindona
angle:
self-sacrificing, self-denying, self-giving, generous
beloruse:
гатовы да ахвяр, самаадданы
ĉeĥe:
obětavý
ĉine:
慷慨 [kāngkǎi], 慨 [kǎi]
france:
dévoué, généreux, libéral (généreux)
germane:
freigiebig, opferbereit
hebree:
מוסר נפש, אדיב
hispane:
dadivoso, desprendido, abnegado
hungare:
önfeláldozó, áldozatos, áldozatkész
japane:
献身的な [けんしんてきな], 奉仕的な [ほうしてきな]
nederlande:
opofferingsgezind, vrijgevig
pole:
ofiarny
rumane:
generos, darnic, sacrificial
ruse:
готовый на жертвы, готовый на самопожертвование, самоотверженный
slovake:
obetavý, sebaobetavý
svede:
uppoffrande, generös
ukraine:
жертовний

brulofero

REL Ofero per bruligo de viktimo: li prenis el ĉiuj puraj brutoj kaj el ĉiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro [20]; jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero? [21]; bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne ŝatis [22].
angle:
burnt offering
beloruse:
усеспаленьне (ахвяра)
bulgare:
жертвоприношение чрез изгаряне
ĉeĥe:
zápalná oběť
ĉine:
烧祭 [shāojì], 燒祭 [shāojì], 全烧祭 [quánshāojì], 全燒祭 [quánshāojì]
france:
holocauste
germane:
Brandopfer
hebree:
עולה (זבח)
hungare:
égő áldozat
japane:
供物 [くもつ]
nederlande:
brandoffer
pole:
całopalenie, ofiara całopalna
rumane:
arderea de tot, victimă totală
ruse:
всесожжение
slovake:
zápalná obeť
svede:
eldoffer
ukraine:
жертва всепалення, всепалення

buĉofero

REL Ofero per buĉado de viktimo: la sango de viaj buĉoferoj estu elverŝata sur la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj la viandon vi povas manĝi [23]; obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj [24]; por kio Mi bezonas vian multegon da buĉoferoj [25]?
beloruse:
ахвяра (жывёлы)
ĉine:
牺牲品 [xīshēngpǐn], 犧牲品 [xīshēngpǐn], 牺牲者 [xīshēngzhě], 犧牲者 [xīshēngzhě], 祭品 [jìpǐn]
france:
immolation
germane:
Schlachtopfer
hungare:
élő áldozat
pole:
krwawa ofiara, ofiara ze zwierząt
rumane:
victimă sângeroasă, sacrificiu de animale
svede:
slaktoffer
ukraine:
жертва заклання, кривава жертва

dankofero

REL Ofero por danki al dio(j): Mi ne akceptas [...] viajn grasajn dankoferojn [26]; li rekonstruis la altaron de la Eternulo kaj faris sur ĝi pacoferojn kaj dankoferojn [27].
beloruse:
ахвяра (на знак удзячнасьці)
germane:
Dankopfer

foroferi

(tr)
Memvole perdi por utilo aŭ bono de iu aŭ io iun aŭ ion tre valoran: foroferi siajn amikojn por sia sendanĝereco; sin foroferi por la publika utilo; tiu pseŭdohumanismo celas ĝuste […] ke neniu homo estu „foroferita“ [28]; la reprezentantoj de ambaŭ [stenografiaj] sistemoj ektraktis pri unuiĝo […], Schrey devis kontraŭvole foroferi kelkajn siajn eltrovaĵojn, pri kiuj li aparte fieris [29].
beloruse:
ахвяраваць, аддаваць на ахвяру
ĉeĥe:
obětovat
france:
sacrifier (accepter la perte de)
hungare:
feláldoz
japane:
手放す [てばなす], なげうつ
nederlande:
wegschenken
pole:
dobrowolnie poświęcić kogoś/coś za coś
rumane:
sacrifica voluntar pe cineva/ceva pentru ceva
ruse:
пожертвовать
slovake:
obetovať
svede:
uppoffra
ukraine:
приносити в жертву, жертвувати

oferbuĉi

(tr)
Ofere buĉi viktimon: li oferbuĉis bovon kaj grasan ŝafon [30]; estis por ŝi plezuro trempi siajn blankajn manojn en la varma sango de la oferbuĉita ĉevalo [31]; vi, kaptita kaj oferbuĉota, en la pastrino trovas la fratinon Ifigenio .
angle:
immolate
beloruse:
забіваць на ахвяру
france:
immoler
hungare:
leöl (áldozatul)
japane:
生贄として殺す [いけにえとしてころす]
nederlande:
een offerdier slachten
pole:
zabijać i składać w ofierze
rumane:
ucide și a se sacrifica
ruse:
заклать
svede:
offerslakta
ukraine:
приносити в жертву, жертвувати

sinofero

Rezigno je propra komforto, necesaĵo, eĉ vivo profite al iu aŭ io: la aŭtoro pritraktas la eternajn temojn de bono, malbono, perfido, lojaleco kaj sinofero [32]; spite al tio, ke iuj ŝajnigas ne priatenti ilian fidelecon, bonanimecon kaj sinoferon, bestoj havas multon por instrui al la homaro [33].
32. Familio MacGill: June, nejune, pretertempe, Monato, 1996:4, p. 24a
33. Monato, Roberto Pigro: Mankas kapro en lia kapo
angle:
self-sacrifice
beloruse:
самаахвяраваньне
bulgare:
саможертва
ĉeĥe:
sebeobětování
ĉine:
事业心 [shìyèxīn], 事業心 [shìyèxīn], 献身 [xiànshēn], 獻身 [xiànshēn], 奉献 [fèngxiàn], 奉獻 [fèngxiàn], 沉溺于 [chénnìyú], 沉溺於 [chénnìyú]
france:
sacrifice de soi
germane:
Aufopferung, Selbstopfer, Hingabe
hebree:
הקרבה עצמית
hungare:
önfeláldozás
japane:
献身 [けんしん], 自己犠牲 [じこぎせい]
nederlande:
zelfopoffering
pole:
samoofiara, samopoświęcenie
rumane:
sacrificiu de sine, autodeterminare
ruse:
самопожертвование
slovake:
samožertva, sebaobetovanie
svede:
självuppoffring
ukraine:
самопожертва

verŝofero

REL Ofero per forverŝo de vino, oleo aŭ alia kosta fluaĵo: pretigu […] kiel verŝoferon kvaronon de hino da vino [34]; ni incensas al la reĝino de la ĉielo kaj verŝas al ŝi verŝoferojn [35].
angle:
libation
beloruse:
лібацыя
ĉine:
奠酒 [diànjiǔ]
france:
libation
germane:
Gießopfer
hungare:
italáldozat
pole:
libacja, wylanie płynu w ofierze
rumane:
libație, revarsand fluid in sacrificiu
ruse:
жертвенное возлияние

administraj notoj