tradukoj: be br cs de en es fr hu it nl pt ru sk

*avar/a

*avara  

1.  
Fetiĉisme ŝparema, pasie kolektanta havaĵojn kaj domaĝanta ĝin uzi.
Rim.: Homo avara ofte estas avida, sed iuj estas avidaj (akiremaj) kaj malavaraj.
2.  
Egoisme ŝparema: li estas malŝparema pri siaj kapricoj, sed tre avara kiam temas pri la publika bono.
3.
(figure) Tro ŝparema pri io: avara je helpo, pri laŭdoj.

avari  

(tr)
Esti avara pri, agi avare pri io: patroj avaras, infanoj malŝparas PrV avari al iu nutraĵonB, karesojnB; avari la laŭdojn, helpon.
SIN:domaĝi, ŝpariVD:avidi

*avarulo

Homo, kiu avaras: avar' covetous ― avar'ul' miser, covetous person [1]; malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam PrV

malavara  

Facile donanta: pri havo najbara (de najbaro) oni estas malavara PrV malavara je promesoj.

tradukoj

anglaj

~a: avaricious, miserly, stingy, niggardly, greedy; ~i: be greedy, stint, penny-pinch; ~ulo: miser, covetous person; mal~a: generous.

belorusaj

~a: скупы, скнарлівы, прагны, хцівы; ~i: скупіцца, скнарыцца, прагнуць; mal~a: шчодры.

bretonaj

~a: pizh, skragn; ~i: bezañ pizh, bezañ skragn; mal~a: brokus.

ĉeĥaj

~a: lakomý, lakotný; ~i: lakotit, skrblit; mal~a: štědrý.

francaj

~a: avare (adj.); ~i: être avare (de), rationner; ~ulo: avare (subst.); mal~a: généreux, large, prodigue.

germanaj

~a: geizig; ~i: geizen; mal~a: freigiebig.

hispanaj

~a: avaro; mal~a: generoso.

hungaraj

~a: fösvény, fukar, szűkmarkú, kuporgató; ~i: fukarkodik, fösvénykedik, zsugorgat; mal~a: bőkezű, adakozó, tékozló.

italaj

~a: avaro; ~i: lesinare; mal~a: generoso, prodigo, munifico.

nederlandaj

~a: gierig; ~i: karig zijn met; mal~a: vrijgevig, gul.

portugalaj

~a: avarento.

rusaj

~a: скупой; ~i: скупиться, жалеть; mal~a: щедрый.

slovakaj

~a: lakomý; ~i: byť skúpy, žgrlošiť; mal~a: radodajný, štedrý.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -ul'

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas verkindiko en fonto.
mal~a: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | avar.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.24 2017/12/18 23:10:23