tradukoj: be cs de en fr hu nl pl ru sk

spiritual/a NePiv

spirituala  

FIL Atenta al filozofiaj metafizikaj demandoj aŭ al religiaj, precipe mistikaj spertoj: la materiala kaj spirituala tutoj de la ... Vivo [1]; la spiritualaj dancoj ... celas krei ligon inter la dancisto kaj dia ento, spirito [2].

spiritualismo  

FIL Ĉia doktrino, kiu ne limigas sin al pozitiva kono aŭ socia utilo, sed agnoskas memstarecon aŭ pligravecon de spiritualaj demandoj: bergsonismo estis influa spiritualisma movado kontraŭa al pozitivismo [3].
a)
Filozofia doktrino laŭ kiu la animo konsistigas substancan realaĵon ekzistantan aparte kaj sendepende de la korpo kaj materio.
b)
Filozofia doktrino, laŭ kiu la menso estas nereduktebla al la materio.
c)
(evitinde) VD:idealismo1
ANT:pozitivismo

Rim.: Registrita kiel memstara oficiala radiko: spiritualismo.
Rim.: Ne konfuzu kun spiritismo.

spiritualisto  

FIL Homo inklina al spiritualaj temoj, ano de ia spiritualismo: spiritualisto ĉiam iras kontraŭ la socia fluo por povi iri laŭ la kosma fluo [4]. ANT:pozitivisto

Rim.: Registrita kiel memstara oficiala radiko: spiritualisto.

tradukoj

anglaj

~a: spiritual; ~ismo: spiritualism; ~isto: spiritualist.

belorusaj

~ismo: сьпірытуалізм; ~isto: сьпірытуаліст.

ĉeĥaj

~a: duchovní; ~ismo: spiritualizmus; ~isto: spiritualista.

francaj

~a: spirituel (phil., rel.); ~ismo: spiritualisme; ~isto: spiritualiste.

germanaj

~ismo: Spiritualismus; ~isto: Spiritualist.

hungaraj

~ismo: spiritualizmus; ~isto: spiritualista.

nederlandaj

~ismo: spiritualisme; ~isto: spiritualist.

polaj

~a: spirytualny; ~ismo: spirytualizm; ~isto: spirytualista.

rusaj

~ismo: спиритуализм; ~isto: спиритуалист.

slovakaj

~a: duchovný; ~ismo: spiritualizmus; ~isto: spiritualista.

fontoj

1. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
2. C. Orsinger: La afrikaj dancoj, genalogio de la supervivo, SAT Kulturo, [vidita en 2013]
3. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „Bergsonismo“, [1999?]
4. G. Riudor: Al Bil pro miskompreni, Esperanto en Kolombio, 2005-09-10


ℛevo | datumprotekto | spiritual.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.7 2019/04/15 14:10:14