Alah/o Fab1

Alaho

RELISL La ununura Dio en islamo: timigite staris la dromedaro kaj la komercisto tiris al si la kaftanon super la kapon, li ĵetis sin antaŭ mi vizaĝaltere kiel antaŭ Alaho, sia Dio [1]; Alaho vidas la nigran skarabon en la nigra ŝtonaĵo de la nigra roko, ĉu ne tiel estas skribite en la Korano [2]? iasence ili ĉiuj adoras la saman dion, la saman alahon aŭ, se reiri al vorto etimologie pli fidela kaj malpli kristisma ol „dio“, la saman zeŭson [3]; Alaho kaj lia profeto [4]; tre baza ordono de Muhamado estis, ke en ĉio oni konsideru sin dependa de Alaho, kun respondeco ankaŭ pri kunhomoj malpli feliĉaj: senhavuloj, orfoj kaj vidvinoj [5]; la komenco kaj la fino de la korano estas: Bismi'llahi'rrahmani'rrahim, laŭdon al Alaho, la kompatema, la indulgema [6].
Rim.: La eŭropanoj kutime rigardas tiun vorton kiel nomon propran; tamen laŭ miaj spertoj, la islamanoj mem emas traduki ĝin per la simpla „Dio“. Efektive, la plej evidenta kaj probabla etimo de tiu vorto estas la araba AL-ILAH, t.e. „la dio“. Ĝi estas egale uzata por la malnovtestamenta Eternulo, ankaŭ de la arabaj kristanoj. [Sergio Pokrovskij]
Rim.: La vorto vere ne estas propra nomo. En belorusaj priislamaj tekstoj de la 16a jarcento (t.n. „Kitaby“), kiuj estis skribitaj beloruse per araba skribo) oni neniam uzis tian vorton, nur „Boh“ („Dio“). [Dmitri Gabinski]
angle:
Allah
beloruse:
Алах, Алаг
ĉeĥe:
Alláh
france:
Allah
germane:
Allah
hebree:
אללה
hispane:
Alá
hungare:
Allah
indonezie:
Allah
japane:
アッラー, アラー
katalune:
Aŀlà
malaje:
Allah
nederlande:
Allah
pole:
Allah
portugale:
Alá
ruse:
Аллах
slovake:
Alah, Alláh
ukraine:
Аллах

administraj notoj