opci/o PIV1
opcio
- 1.
-
Unu el la pluraj eblaj
decidoj en elekto:
el ĉiuj opcioj, oni elektos la plej bonan, kiu ankaŭ estas la plej
malmultekosta
[1];
unu opcio konsistas el strikta ŝparado, la alia el grandigo de
la ŝuldoj;
Sanpaŭlo, Bonaero kaj Santiago eble estas la ĉefaj opcioj por renkontiĝo de
sudamerikanoj
[2];
ĉambroj kun litoduoj [estos] la plej komforta opcio, kaj estos
ankaŭ pli simplaj kaj malpli kostaj loĝebloj: oni povas dormi en tendo aŭ en
hamako
[3].
alternativo,
ebleco - 2.
Akirita rajto aĉeti aŭ ricevi ion je difinitaj kondiĉoj je estonta
dato:
opcio pri aĉeto de akcioj, valorpaperoj.
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru aĉetorajto, elekteblo, eblo , elekteblaĵo, elektorajto.
1.
C. Piron: Amo povas mortigi lingvon, [2003?]
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Interparolo kun Fernando Maia Jr.
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, IJK 2014 en Brazilo: partoprenu!
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Interparolo kun Fernando Maia Jr.
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, IJK 2014 en Brazilo: partoprenu!
- angle:
- 1. option 2. contract option
- beloruse:
- 1. варыянт, магчымасьць, опцыя 2. права
- ĉine:
- 选择权 [xuǎnzéquán], 選擇權 [xuǎnzéquán], 选项 [xuǎnxiàng], 選項 [xuǎnxiàng]
- france:
- option
- germane:
- Option 1. Möglichkeit, Auswahlmöglichkeit 2. Vorkaufsrecht, Voranwartschaft
- japane:
- 選択の自由 [せんたくのじゆう], 選択肢 [せんたくし], 選択権 [せんたくけん], 選択売買 [せんたくばいばい], オプション [おぷしょん]
- pole:
- 1. opcja
- ukraine:
- оптація, опція, можливість вибору, опція
akcia opcio, valorpapera opcio
Akcio, kiun oni rezervas
kaj poste libervole aĉetos aŭ ne aĉetos laŭ neŝanĝita prezo,
profitante pro la intertempa plivaloriĝo:
profitanto en plano de valorpaperaj opcioj neniam povas perdi
sian vetaĵon, pro la jena evidenta kialo: li ne tuje aĉetas la
opciojn, kontentiĝante atendi, ke ilia kurzo superos tiun de la
antaŭfiksita prezo
[4].
4.
B. Cassen, trad. J. Hasbun:
La diboĉoj de la fimastroj, Le Monde diplomatique, 2003-08
- angle:
- stock option
- beloruse:
- апцыён
- ĉine:
- 期权 [qīquán], 期權 [qīquán], 选择权 [xuǎnzéquán], 選擇權 [xuǎnzéquán], 期权 [qīquán], 期權 [qīquán]
- france:
- option financière, stock-option
- germane:
- Aktienoption