*dolor/i UV
*dolori
(x)
- (io)
Sentigi al iu tre malagrablan korpan aŭ spiritan impreson:
ili batis min, sed ĝi min ne doloris
[1];
mia internaĵo min doloras
[2];
doloris miaj ostoj post la longa vojaĝo
[3];
ankaŭ dum ridado povas dolori la koro
[4];
tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi
Marta
;
kiel forte min doloras la nepovado helpi vin
Marta
;
vi komprenas, doktoro, kiel forte tiu morto min doloras
[5];
lasu min, lasu min: vi min doloras
[6];
doloras lin la malfavoro
[7];
lia malnova vundo lin kelkafoje doloras ankoraŭ
[8];
mia kapo doloras pro ĝia pezo
[9];
doloras al mi la kapo
[10];
cignoj tiom multe krias, ke la oreloj doloras
[11];
la suroj doloris dum li fine haltis por iom spiri
[12];
de bona vorto lango ne doloras
PrV
;
ne doloras frapo sur fremda kapo
PrV
.
aflikti,
ĉagreni,
dolorigi,
suferigi,
turmentiRim. 1: Kun kelkaj esceptoj, oni uzas tiun sensufiksan formon (kp dolorigi, rim), se oni parolas pri la doloranta korpoparto kaj la subjektiva sperto.Rim. 2: En moderna lingvo oni ŝajnas preferi la netransitivan uzon. Anstataŭ „la kapo doloras lin“ oni diras „lia kapo doloras“, subkomprenante, ke la doloro estas sentata de tiu, pri kies membro oni parolas aŭ se temas pri sprita doloro, ke ĝin sentas la parolanto. En ĉiu alia okazo oni precizigas per „al…“.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:35
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:19
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 24
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:13
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro
6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 16
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro
9. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto II
10. Claude Piron: Gerda malaperis, Ĉapitro 12 (Dek Du)
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
12. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:19
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 24
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:13
5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro
6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 16
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro
9. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto II
10. Claude Piron: Gerda malaperis, Ĉapitro 12 (Dek Du)
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
12. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1
- angle:
- hurt, ache, pain
- beloruse:
- балець
- ĉeĥe:
- bolet
- ĉine:
- 疼 [téng], 叭嗒 [batà], 使痛苦 [shǐtòngkǔ], 痠 [suān]
- france:
- faire mal (être douloureux) , être douloureux
- germane:
- schmerzen, weh tun
- hispane:
- doler
- hungare:
- fáj
- indonezie:
- menderita, terluka, sakit, menyakiti, menyakitkan, mempersakiti, tersakiti
- itale:
- fare male (essere doloroso), essere doloroso
- japane:
- 痛む [いたむ], 痛みを感じさせる [いたみをかんじさせる], 苦痛を与える [くつうをあたえる]
- nederlande:
- pijn doen (intr.)
- pole:
- boleć, dolegać
- portugale:
- doer, causar dor
- rumane:
- durea
- ruse:
- болеть (давать чувство боли)
- slovake:
- bolieť
- ukraine:
- боліти, викликати біль
doloro
- 1.
-
Tre malagrabla korpa impreso:
subite atakis ŝin la naskaj doloroj
[13];
li mortis en grandaj doloroj
[14];
mi havas ŝirdolorojn en la dekstra kruro
[15];
la knabino […] kunpremis pro doloro la dentojn
[16];
la grafo […] faris grimacon de doloro
[17];
de fremda dento ni doloron ne sentas
PrV
.
sufero - 2.
-
Tre malagrabla spirita sento, malplezuro,
aflikto:
ĉiu atakanta vorto kaŭzis al ili doloron
[18];
kiam mi estis ankoraŭ infano, mi […] rigardadis kun doloro la
reciprokan fremdecon
[19];
stranga konsolo pro la komuna subiĝo sub doloro
[20];
la unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon […] estis la
perdo de la patrino
Marta
;
li ĉirkaŭis sian koron per tri feraj ringegoj, por ke ĝi ne krevu pro doloro
kaj malĝojo
[21];
mi havas doloron en la animo
[22];
ekstere honoro, interne doloro
PrV
.
aflikto,
korpremo,
zorgo2
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 4:19
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 21:19
15. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro I
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
17. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
20. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro IV, 1930
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 4
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 21:19
15. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro I
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
17. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
20. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro IV, 1930
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 4
- angle:
- pain, ache, hurt, anguish
- beloruse:
- боль
- ĉeĥe:
- bolest
- ĉine:
- 酸痛 [suāntòng], 疼痛 [téngtòng]
- france:
- douleur
- germane:
- Schmerz ŝir~o: Reißen (Muskelschmerz).
- hebree:
- כְּאֵב
- hispane:
- dolor
- hungare:
- fájdalom
- indonezie:
- 1. nyeri, keperihan, rasa sakit, sakit 2. derita, deritaan, penderitaan, lara, kepedihan
- itale:
- dolore
- japane:
- 痛み [いたみ], 苦痛 [くつう]
- nederlande:
- pijn
- pole:
- ból, dolegliwość
- portugale:
- dor
- rumane:
- durere, chin, amaraciune
- ruse:
- боль
- slovake:
- bolesť, bôľ
- tibete:
- ཟུག་
- ukraine:
- біль
dolora
- 1.
- Sentiganta doloron: dolora vundo, dento; dolora ulcero [23]; tio estus por mi tre dolora [24]; kun dolora peno li iris antaŭen [25]; liaj doloraj piedoj rifuzis obei [26]; en lia animo pli kaj pli laŭte sonis tre doloraj demandoj [27]; vekiĝis en ŝi la iamaj, doloraj malbenitaj momentoj [28]; vi ne puŝu tiel dolore [29].
- 2.
- Esprimanta doloron, estigita de doloro: plenigi la aeron per plej doloraj krioj [30]; blekado pli kaj pli raŭka kaj dolora [31]; patrino kun esprimo de dolora petegado Marta ; plorantan dolorege [32].
23.
La Nova Testamento, Apokalipso 16:2
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
28. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
29. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
30. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVI
31. Internacia krestomatio, Quo Vadis?
32. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
26. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
28. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
29. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
30. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVI
31. Internacia krestomatio, Quo Vadis?
32. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
- angle:
- 1. painful, aching, sore 2. pained, anguished
- beloruse:
- балючы
- ĉeĥe:
- bolestivý, bolestný
- ĉine:
- 痛疼 [tòngténg]
- france:
- douloureux
- germane:
- Schmerzens-, schmerzvoll 1. schmerzend, schmerzhaft
- hebree:
- כואב
- hispane:
- doloroso, doliente
- hungare:
- fájdalmas 1. fájó
- indonezie:
- 1. pedih, perih, menyakitkan 2. menderita, menyakitkan
- itale:
- doloroso, dolente
- japane:
- 痛い [いたい], 痛ましい [いたましい]
- nederlande:
- pijnlijk
- pole:
- 1. obolały, bolesny, bolący, dolegliwy 2. bolesny, dolegliwy
- rumane:
- 1. dureros, penibil 2. dureros, pătrunzător
- ruse:
- болезненный
- slovake:
- bolestný
- tibete:
- ན་ཟུག་ཆེན་པོ་
- ukraine:
- болючий
doloriga
- Doloriganta: frapo tre doloriga [33]; doloriga memoro [34]; li estis spertinta malfeliĉojn milfoje pli dolorigajn [35]; ŝi klare eksentis nun, ke li estas fremda por ŝi, kaj samtempe doloriga sago trapikis ŝian koron [36]; ŝi dolorige surtretis la piedojn de la maljuna virino [37]; la knaboj maldelikate kaj dolorige premis la birdon en la manoj [38].
33.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 14:17
34. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
35. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIX
36. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
34. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
35. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIX
36. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
- angle:
- painful, agonizing
- beloruse:
- балючы
- ĉeĥe:
- bolestivý, bolestný
- ĉine:
- 痛疼 [tòngténg]
- france:
- douloureux
- germane:
- schmerzhaft
- hebree:
- מכאיב
- hispane:
- doloroso, dañoso
- hungare:
- fájdalmat okozó
- indonezie:
- menyakitkan, menyiksa
- itale:
- doloroso
- japane:
- 苦痛を与える [くつうをあたえる]
- nederlande:
- pijn veroorzakend
- pole:
- bolesny, dolegliwy
- rumane:
- chinuitor, dureros, care provoacă durere
- ruse:
- болезненный
- slovake:
- bolestný
- ukraine:
- болючий
dolorigi
- (iu aŭ io)
Kaŭzi al iu tre malagrablan korpan aŭ spiritan
impreson:
mi dolorigis mian piedon, ŝmiru ĝin per pasto
[39];
jen estas ĉiuj koloroj, kiuj dolorigas la okulojn
[40];
ŝi kvazaŭ sentis, ke granda seniluzio venos por dolorigi la edzon
[41];
via malgajeco, kutima jam delonge, tre dolorigas ĉiujn viajn amikojn
[42];
se mi kaptis vin tro forte kaj dolorigis viajn brakojn, pardonu min
[43];
espero prokrastata dolorigas la koron
[44].
Rim. 1: Oni ofte uzas la simplan vorton dolori anstataŭ dolorigi.Rim. 2: Oni uzas tiun sufikshavan formon, se oni priparolas la objektivan kaŭzon aŭ kaŭzanton de doloro pli ol la trafitan korpoparton kaj la subjektivan senton.
39.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La sep kapridoj
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
41. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 1
42. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
43. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:12
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
41. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 1
42. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro II
43. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIV
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:12
- angle:
- hurt, inflict pain, cause pain
- beloruse:
- прычыняць боль
- ĉeĥe:
- způsobit bolest
- ĉine:
- 伤害性 [shānghàixìng], 触犯 [chùfàn], 打伤 [dǎshāng], 祐 [yòu], 损伤 [sǔnshāng], 违背 [wéibèi]
- france:
- faire mal (causer une douleur), causer une douleur, endolorir
- germane:
- weh tun, verletzen
- hebree:
- להכאיב
- hispane:
- doler, dañar, lastimar, adolorar
- hungare:
- megfájdít, fájdalmat okoz
- indonezie:
- menyakiti, menyiksa
- itale:
- fare male (causare dolore), causare dolore
- japane:
- 痛い目にあわせる [いたいめにあわせる], 苦痛を与える [くつうをあたえる]
- nederlande:
- pijn veroorzaken
- pole:
- powodować ból
- rumane:
- provoca durere
- ruse:
- причинять боль
- slovake:
- spôsobiť bolesť
- ukraine:
- заподіювати біль, вражати, наповнювати болем
doloriĝi
- Ekdolori: akriĝantaj kaj pli doloriĝantaj malakordoj [45]; kun kapo trasaĝita de pensoj kaj impresoj, tiel ke ĝi doloriĝis [46].
45.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
46. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harry Martinson
46. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harry Martinson
- angle:
- suffer, feel pain
- beloruse:
- адчуваць боль, пакутваць ад болю
- france:
- se faire mal
- germane:
- schmerzhaft werden
- hebree:
- לסבול מכאב
- hispane:
- sentir dolor
- hungare:
- megfájdul
- indonezie:
- menderita, tersakiti
- itale:
- sentire dolore
- japane:
- 痛みを感じる [いたみをかんじる]
- nederlande:
- pijn hebben
- pole:
- czuć ból, odczuwać ból, mieć dolegliwości
- rumane:
- simți durere, să aibă dureri, au boli
- ruse:
- чувствовать боль
kontraŭdolorilo, sendolorigilo
Rimedo, medikamento kiu mildigas aŭ forigas doloron:
iu suferanto de frunta doloro prenis sendolorigilon dum unu
semajno, sed la malsano pligraviĝis
[47];
patrina lakto efikas al novnaskito kiel kontraŭdolorilo
[48].
anestezilo
- angle:
- analgesic, pain remedy, painkiller
- beloruse:
- болепатольны сродак, болесуцішальны сродак, анальгійны сродак
- ĉine:
- 鎮痛藥 [zhèntòngyào], 止痛药 [zhǐtòngyào], 止痛剂 [zhǐtòngjì]
- france:
- analgésique (subst.), antalgique (subst.)
- germane:
- Schmerzmittel
- hispane:
- analgésico (sust.)
- indonezie:
- analgesik, pereda nyeri, pereda sakit
- itale:
- analgesico (sost.)
- japane:
- 鎮痛剤 [ちんつうざい]
- nederlande:
- pijnstiller
- pole:
- środek przeciwbólowy, środek uśmierzający ból, środek znieczulający
- rumane:
- analgezic
sendolora
- Sentiganta nenian doloron: Fratoj, manon donu kore ⫽ Kaj senzorge, sendolore Belan horon festu ni [49]! resti sana kaj sendolora [50]; disponigi la proprajn organojn por savi aliulajn vivojn estas nobla, sendolora kaj senpaga donaco [51].
49.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
50. Monato, Stanisław Śmigielski: Ridinda kuracilo, 2010
51. Monato, Roberto Pigro: Organdonanto jes, organdonanto ne, 2012
50. Monato, Stanisław Śmigielski: Ridinda kuracilo, 2010
51. Monato, Roberto Pigro: Organdonanto jes, organdonanto ne, 2012
- angle:
- painless
- beloruse:
- бязбольны
- ĉeĥe:
- bezbolestný
- ĉine:
- 无痛 [wútòng]
- france:
- indolore
- germane:
- schmerzfrei, beschwerdefrei
- hebree:
- ללא כאבים
- hispane:
- indoloro
- hungare:
- fájdalommentes
- indonezie:
- tanpa sakit
- itale:
- indolore
- japane:
- 無痛の [むつうの]
- nederlande:
- pijnloos, gevoelloos
- pole:
- bezbolesny
- rumane:
- nedureroasă
- ruse:
- безболезненный
- slovake:
- bezbolestný
- ukraine:
- безболісний
sendoloreco
Stato, en kiu oni ne sentas doloron eĉ kun vundo aŭ
alio normale kaŭzanta doloron:
komence mi povis ricevi sendolorecon per terapio, sed post
certa tempo la doloroj reaperis
[52].
analgezio
sensenteco
52.
Amikaro Bruno Groening:
Lumbo-spino-sindromo, 2008
- angle:
- painlessness, analgesia, absence of pain
- beloruse:
- бязбольнасць
- ĉine:
- 痛覺喪失 [tòngjuésàngshī], 无痛觉 [wútòngjué]
- france:
- analgésie
- germane:
- Schmerzfreiheit
- hispane:
- analgesia
- indonezie:
- analgesia
- itale:
- anelgesia
- nederlande:
- pijnloosheid, gevoelloosheid
- pole:
- znieczulenie
- rumane:
- anestezie
sendoloriga
- Foriganta la doloron: li subakviĝis […], sentante neesprimeblan sendolorigon, kiam la akvo […] malvarmetigis lian suferantan kaj sangigan korpon [53].
53.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa
- angle:
- analgesic
- beloruse:
- абязбольваючы, болесуцішальны, болепатольны
- ĉeĥe:
- anestetický, anesteziologický, znecitlivující
- ĉine:
- 鎮痛 [zhèntòng], 止痛 [zhǐtòng]
- france:
- analgésique (adj.), calmant (la douleur)
- germane:
- schmerzlindernd, schmerzstillend
- hebree:
- ללא כאבים
- hispane:
- analgésico (adj.), calmante (del dolor)
- hungare:
- fájdalomcsillapító, fájdalmat enyhítő
- indonezie:
- menghilangkan sakit, analgesik
- itale:
- analgesico (agg.)
- nederlande:
- pijnstillend
- pole:
- przeciwbólowy, znieczulający
- rumane:
- analgezic, anestezic
- ruse:
- обезболивающий, болеутоляющий
- slovake:
- znecitlivejúci
- ukraine:
- обезболюючий
akuŝdoloro, naskodoloro
- Doloro suferata dum akuŝado: dum la tero pleniĝas de akuŝdoloroj, dum gajeco forevitas nin, dum mankas pano kaj paco, kiel eblus dormi trankvile? [54]; miaj infanetoj, pro kiuj mi denove sufer[i]s naskodoloron [55].
54.
A. D. Calle Noreña, trad. L. G. Restrepo Rivas:
Por la Geamikoj kiuj popolumas l'Animon, 2001
55. La Nova Testamento, Galatoj 4:19
55. La Nova Testamento, Galatoj 4:19
- angle:
- labor pain, labour pain
- beloruse:
- родавы боль
- france:
- douleurs (d'enfantement)
- germane:
- Wehen, Geburtsschmerz
- itale:
- doglia
- nederlande:
- weeën
- perse:
- درد زایمان
- pole:
- ból porodowy
animdoloro
-
Dolora aflikto:
lia vizaĝo montris akran animdoloron, liaj okuloj iomete ruĝiĝis pro la
intenseco de liaj sentoj, kaj ĉirkaŭ lia buŝo ekludis stranga, maldolĉa rideto
[56];
li parolis plue per voĉtono, en kiu esprimiĝis samtempe akra animdoloro,
abomeno kaj furiozo
[57].
melankolio,
saŭdado
- angle:
- sorrowfulness
- france:
- crève-cœur
- germane:
- Seelenschmerz, Kummer, Herzeleid
artikdoloro
Ĉia artika doloro:
la planto efikas kontraŭ reŭmataj artikdoloroj
[58].
Rim.: PIV mencias la vorton artralgio [59] kiu estas, kiel jam klarigite en tiu rimarko, faka sinonimo senutila, kaj do evitinda.
- angle:
- arthralgia artralgio: arthralgia.
- beloruse:
- боль у суставах
- ĉine:
- 关节痛 [guānjiétòng]
- france:
- arthralgie, douleur articulaire artralgio: arthralgie.
- germane:
- Gelenkschmerzen artralgio: Arthralgie.
- hispane:
- artralgia, dolor articular artralgio: artralgia.
- indonezie:
- artralgia, sakit sendi, nyeri sendi
- itale:
- artralgio: artralgia.
- kartvele:
- artralgio: ართრალგია.
- nederlande:
- artralgio: artralgie.
- pole:
- ból stawów, reumatyzm, artralgia
- rumane:
- dureri articulare, reumatism, artralgie
- ruse:
- artralgio: артралгия.
dentodoloro
Doloro ĉe dento:
ĉu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn
[60]?
Kerubjev metis la manon sur sian vangon, kvazaŭ pro dentodoloro
[61];
mi ricevis jam triagradan dentdoloron […], mi jam hurlis pro la
inferaj turmentoj
[62].
Rim.: Oni kelkfoje povas legi la terminon odontalgio kiu estas, kiel jam klarigite en tiu rimarko, faka sinonima balastaĵo por la lingvo, kaj do evitinda.
agaco
- angle:
- toothache, odontalgia
- beloruse:
- боль зубны
- ĉeĥe:
- bolest zubu
- ĉine:
- 牙疼 [yáténg], 牙痛 [yátòng]
- france:
- douleur dentaire, odontalgie odontalgio: odontalgie.
- germane:
- Zahnschmerzen odontalgio: Odontalgie.
- hispane:
- dolor dental, odontalgia
- indonezie:
- odontalgia, sakit gigi, nyeri gigi
- japane:
- 歯痛 [しつう]
- pole:
- ból zęba, odontalgia
- rumane:
- dureri de dinți, odontalgie
- slovake:
- bolesť zubov
- ukraine:
- зубний біль
dorsdoloro
Doloro ĉe la toraka vertebraro:
kiom da laboro kaj dorsdoloro egalas
[63];
ŝi haluciniĝis, sentas dorsdolorojn kaj suferas pro ŝvelinta lango
[64];
post bicikla akcidento antaŭ kvar jaroj, pro kiu rompiĝis vertebro, mi suferas
kronikajn dorsdolorojn
[65].
63.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, Dua Parto
64. LAST/pg: Nekutima konkurso, Monato, 2000/09, p. 12
65. Monato, Stefan Maul: Nova ĉefredaktoro, 2011
64. LAST/pg: Nekutima konkurso, Monato, 2000/09, p. 12
65. Monato, Stefan Maul: Nova ĉefredaktoro, 2011
- angle:
- dorsalgia, middle back pain
- beloruse:
- боль у сьпіне
- france:
- dorsalgie
- germane:
- Rückenschmerzen
- indonezie:
- dorsalgia, sakit punggung, nyeri punggung
- pole:
- ból pleców, dorsalgia
- rumane:
- dureri de spate, dorsalgie
flankdoloro, liendoloro
- angle:
- stitch
- france:
- point de côté
- germane:
- Seitenstechen
genudoloro
Doloro ĉe genuo.
- angle:
- gonalgia
- beloruse:
- боль у каленях
- france:
- gonalgie
- germane:
- Kniebeschwerden
- indonezie:
- gonalgia, sakit lutut, nyeri lutut
- pole:
- ból kolana
- rumane:
- dureri de genunchi
gorĝdoloro, koldoloro
- Doloro de la gorĝo, kolorganoj...: vekiĝinte iun matenon, ŝi plendis pri gorĝodoloro [68]; la vespermanĝo[n… li] rifuzis, petante pardonon per tio, ke li havas koldoloron [69].
68.
Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
69. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Kunvojaĝantoj
69. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Kunvojaĝantoj
- angle:
- sore throat
- france:
- mal à la gorge
- germane:
- Halsschmerzen
kalkandoloro
Doloro ĉe kalkano.
- angle:
- talalgia
- beloruse:
- боль у пятках
- france:
- talalgie
- germane:
- Fersenschmerzen
- indonezie:
- talalgia, sakit tumit, nyeri tumit
- pole:
- ból pięty
- rumane:
- durere de călcâi
kapdoloro
Doloro sentata en la kapo:
li havis kapdoloron, lia kolo estis tute rigida
[70];
post tagmanĝo, min ekkaptis perforta kapdoloro
[71];
suferis la junulino fortan kapdoloron
[72];
plena laciĝo kaj kapdoloro malhelpis pluan mediton
[73].
Rim.: En PIV, oni trovas la vortojn cefaleo [74] kaj cefalalgio [75] [76], kiuj estas nur krudaj aplikaĵoj de la dekkvina Fundamenta regulo. Estas vere ke historie, ekzistis semiologia nuanco inter cefaleo kaj cefalalgio, nome cefaleo estis cefalalgio pli forta kaj daŭra. Sed tiu distingo estas tute forgesita de post la 19a jarcento. Hodiaŭ, cefaleo kaĵ cefalalgio estas veraj sinonimoj kaj aldonas neniun plian semantikan nuancon ol la vorto kapdoloro. Do ne indas enigi en la lingvon konfuzemajn vortojn, eĉ por teknikaj terminaroj dum ekzistas pli klaraj rimedoj kun ekzakte la sama senco. Due, la ŝajnsufiksa radiko -algio por difini doloron kiel simplan simptomon tute ne utilas, nek valoras. Kunmetaĵo kun la radiko -doloro estas same preciza, pli klara, pli facile rekonebla por ne-eŭropanoj, ne pli peza kaj funkcias en ĉiuj kazoj (ne eblas diri kial kuracistoj decidis adopti la terminon 'gastralgio' sed ne 'abdomenalgio', ekzemple). Estas grave ke Esperanto sin detenu de la multaj nekoheraĵoj kaj senutilaj pedantaj komplikaĵoj de la medicina vortoprovizo. [Alain Gérard, franca kuracisto]
70.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
71. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
72. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
73. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro III
74. Plena Ilustrita Vortaro: cefale/o
75. Plena Ilustrita Vortaro: cefal/o
76. Plena Ilustrita Vortaro: algi/o
71. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
72. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
73. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro III
74. Plena Ilustrita Vortaro: cefale/o
75. Plena Ilustrita Vortaro: cefal/o
76. Plena Ilustrita Vortaro: algi/o
- angle:
- headache, cephalalgia
- beloruse:
- галаўны боль
- ĉeĥe:
- bolení hlavy, cefalea, cefalgie
- ĉine:
- 头病 [tóubìng], 头痛 [tóutòng], 头疼 [tóuténg]
- france:
- mal de tête, céphalée, céphalalgie cefaleo: céphalée. cefalalgio: céphalalgie.
- germane:
- Kopfschmerzen, Migräne cefalalgio: Cephalalgie, Kephalgie, Zephalgie.
- hispane:
- dolor de cabeza, cefalea, cefalalgia
- indonezie:
- sefalalgia, pening, pusing, puyeng, sakit kepala, nyeri kepala
- japane:
- 頭痛 [ずつう]
- latinece:
- cefaleo: cephalaea. cefalalgio: cephalargia.
- pole:
- ból głowy, cephalgia
- rumane:
- dureri de cap, cefalee
- slovake:
- bolesť hlavy
- ukraine:
- похмілля
koksdoloro
Doloro ĉe kokso, de kiu ajn kaŭzo.
nur 3 pacientoj suferis de koksdoloro, sed neniu el ili uzis
analgezikojn
[77].
koksalgio
77.
J. Adamczyk, A. Szczęśniak, B. Jasiewicz,
M. Tęsiorowski:
Functional Results of Operative Treatment in Slipped
Epiphysis, [vidita en 2015]
- angle:
- coxalgia
- beloruse:
- боль у суставе сьцягна
- france:
- douleur de hanche
- germane:
- Hüftschmerzen
- indonezie:
- koksalgia, sakit pinggul, nyeri pinggul
- pole:
- ból biodra, rwa kulszowa, coxalgia
- rumane:
- durere de șold, sciatică, coxalgie
kordoloro
- Doloro sentata ĉe la koro, kutime pro anima sufero: ŝi ekskuis la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj timoj, kiuj ŝin sieĝis Marta ; ŝatata laboro […] ebligis ŝin iafoje eĉ forgesi la obtuzan kordoloron, kiun kaŭzis la disiĝo de Vilfrido [78]; ŝajnis, kvazaŭ la tonpoeto ĉiam sentus akran, profundan kordoloron [79]; mi vidis, ke via kordoloro estas profunda, sed mi ĉiam tre deziris ekscii pli detale, kiel tio okazis [80].
78.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XIII
79. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro I
80. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III
79. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro I
80. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III
- angle:
- heartache
- france:
- douleur cardiaque
- germane:
- Herzschmerz
lumbodoloro
Doloro ĉe la lumba regiono.
lumbagoRim.: PIV uzas la vorton lumbalgio [81] kun la malbona senco de lumbago. Lumbalgio estas doloro ĉe la lumbo. Kaj lumbago estas akuta lumbalgio. Sed kiel klarigite en tiu rimarko, lumbalgio estas faka kaj konfuzema sinonimo de lumbodoloro.
- angle:
- low back pain
- beloruse:
- боль паясьнічны
- ĉeĥe:
- bolest v zádech, houser, ústřel
- france:
- lombalgie lumbalgio: lombalgie.
- germane:
- Lendenschmerzen lumbalgio: Lumbalgie.
- hispane:
- lumbalgia, dolor lumbar
- indonezie:
- lombalgia, sakit punggung bawah, nyeri punggung bawah
- pole:
- ból lędźwiowy
- rumane:
- dureri lombare
- slovake:
- bolesť v hrbte
mamdoloro
Doloro ĉe mamo.
Rim.: En PIV, troviĝas la termino mamalgio [82]. Kiel klarigite en tiu rimarko, tiu faka sinonimo senutilas, kaj do estas evitinda.
- angle:
- mastodynia, mastalgia
- beloruse:
- боль у малочнай залозе
- ĉine:
- 胸痛 [xiōngtòng]
- france:
- mastodynie, mastalgie mamalgio: mammalgie, mastalgie.
- germane:
- Brustschmerzen mamalgio: Mammalgie, Mastalgie.
- indonezie:
- mastalgia, mastodinia, sakit payudara, nyeri payudara
- pole:
- ból piersi, mastodynia
- rumane:
- durere de sân, mastodinie
muskoldoloro
Doloro en muskolo, de kiu ajn kaŭzo:
la rigideco de la nuko kaj spino kaj la muskoldoloroj
karakterizas tiun periodon
[83].
83.
Internacia Naturkuraca Asocio:
Kelkaj oftaj infektaj, akutaj malsanoj, [vidita en 2012]
- angle:
- myalgia
- beloruse:
- боль цяглічны
- ĉeĥe:
- myalgie
- france:
- myalgie, courbature
- germane:
- Muskelschmerzen
- hispane:
- dolor muscular, mialgia, miodinia
- indonezie:
- mialgia, sakit otot, nyeri otot
- japane:
- 筋肉痛 [きんにくつう]
- pole:
- ból mięśni, mialgia
- rumane:
- dureri musculare, mialgie
- slovake:
- myalgia
nukdoloro
Doloro ĉe la nuka vertebraro.
- angle:
- cervicodynia, neck pain
- beloruse:
- боль у шыйных хрыбетках
- ĉeĥe:
- bolest v šíji
- france:
- cervicalgie
- germane:
- Nackenschmerzen
- hispane:
- dolor cervical
- indonezie:
- servikalgia, servikodinia, sakit tengkuk, nyeri tengkuk
- pole:
- ból karku, cervicodynia
- rumane:
- dureri de gât, cervicodinie
- slovake:
- bolesť v šiji
okuldoloro
- Doloro sentata ĉe la okulo: bona krimromano ensorbas la leganton kaj postulas legadon ĝis okuldoloro [84].
84.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Recenzo
- angle:
- eye condition
- france:
- affection oculaire
- germane:
- Augenleiden
oreldoloro
Doloro ĉe orelo:
nian vilaĝon trafas iu terura malsano, kiu kaŭzas frenezecon kaj oreldoloron
[85].
Rim.: PIV mencias la terminon otalgio [86] kiu estas, kiel jam klarigite en tiu rimarko, faka sinonima balastaĵo por la lingvo, kaj do evitinda.
- angle:
- otalgia
- beloruse:
- боль вушны
- ĉine:
- 耳痛 [ěrtòng]
- france:
- otalgie, otodynie
- germane:
- Ohrenshmerzen
- hispane:
- otalgia
- indonezie:
- otalgia, otodinia, sakit telinga, nyeri tengkuk
- japane:
- 耳の痛み [みみのいたみ], 耳痛 [じつう]
- pole:
- ból ucha, otalgia
- rumane:
- dureri de urechi, otalgie
stomakdoloro
Doloro de stomaka kaŭzo, kiun la malsanulo lokalizas ĉe la
epigastro:
mi havis kapdoloron, mi havis stomakdoloron, mi mem ne scias, kiajn
[87].
epigastra doloroRim.: En PIV, troviĝas la vorto gastralgio [88]. Kiel klarigite en tiu rimarko, tiu faka sinonimo signifas nenion pli ol stomakan doloron, kaj tial estas evitinda. Esperantaj kuracistoj ne bezonas esoterismon.
87.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
88. Plena Ilustrita Vortaro: gastr/o
88. Plena Ilustrita Vortaro: gastr/o
- angle:
- stomachache, gastralgia
- beloruse:
- боль брушны
- ĉine:
- 肚痛 [dùtòng]
- france:
- mal d’estomac, gastralgie
- germane:
- Magenschmerzen
- hispane:
- dolor de estómago, gastralgia
- indonezie:
- gastralgia, sakit perut, nyeri perut
- japane:
- 胃痛 [いつう]
- pole:
- ból brzucha, ból żołądka
- rumane:
- dureri de stomac
ventrodoloro
- Doloro sentata en la ventro (stomako aŭ intesta perturbo): ili havas ventrodoloron, sed tion oni ja ricevas tre facile en ilia aĝo [89]; la simptomoj [de celiakio] estas ventrodoloro, lakso, maldikiĝo, anemio, muskolaj kaj ostaj doloroj, psikaj problemoj; [90].
89.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
90. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
90. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
- angle:
- bellyache
- france:
- mal au ventre
- germane:
- Bauchschmerzen
epigastra doloro
Doloro ĉe la epigastro, de kiu ajn kaŭzo.
stomakdoloro,
epigastro
- angle:
- epigastralgia
- beloruse:
- боль надчарэўны
- ĉeĥe:
- bolest v nadbřišku
- ĉine:
- 肚子疼 [dùziténg]
- france:
- épigastralgie
- germane:
- Bauchschmerzen
- pole:
- ból nadbrzusza
- rumane:
- dureri abdominale superioare
- slovake:
- bolesť v nadbruší
administraj notoj
genu~o:
Mankas dua fontindiko.
genu~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kalkan~o: Mankas dua fontindiko.
kalkan~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nuk~o: Mankas dua fontindiko.
nuk~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
epigastra ~o: Mankas dua fontindiko.
epigastra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
genu~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kalkan~o: Mankas dua fontindiko.
kalkan~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nuk~o: Mankas dua fontindiko.
nuk~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
epigastra ~o: Mankas dua fontindiko.
epigastra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.