tradukoj: be cs de en es fr he hu nl pl pt ro ru sk

1kultur/o

kulturi  

(tr)
1.
Flegi la naturajn rimedojn kaj kondiĉojn por homa utilo.
a)  
AGR Prilabori la teron, por fari ĝin fruktodona, plugi, sterki kaj tiel plu: kulturi kampon, sian ĝardenon; la kamparano kulturas la teron [1];
b)  
Speciale flegi vivaĵojn, aparte vegetaĵojn por favori kaj perfektigi ilian evoluon: kulturi florojn [2]; oni kulturis plej belajn rozojn, kies oleon oni dissendis [3]; kulturado de grenoj kaj legomoj [4]; malgranda ĝardeno, en kiu oni kulturis malgrandajn aloojn, palmojn, oranĝarbojn kaj cedrojn [5].
Rim.: Rilate al bestoj oni prefere diras bredi. VD:eduki, nutri, zorgi
2.  
Perfektigi spiritan evoluon de homo per edukado: la esperantismo enhavas ankoraŭ ideon internan, kiu ne estas deviga por ĉiuj, sed kiun memvole kulturas en si ĉiuj esperantistoj idealistoj [6]; kulturi la komunan senton VivZam ; ĉu ne parolis greke la tuta mondo kulturita en epoko aleksandra VivZam ? kulturaĵo de malvirtuloj estas peko [7]. VD:civilizi, klerigi

kultura

1.
Kulturita: por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondiĉa kolekto da mezuroj, unu kondiĉa alfabeto EE ; cent milionoj da kulturaj amerikanoj estas fremduloj en sia hejmo, homoj sen patrujo, ĉar ankoraŭ antaŭ kelkaj jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko [8].
2.
Rilata al kulturo, havanta kulturon: egaligo kultura ŝanĝus tion post kelkaj generacioj VivZam ; fama kultura ĉefurbo [9]; li daŭre partoprenis en la sveda kultura vivo [10].

1kulturo  

1.
Flego, bonteno de la naturaj kondiĉoj: la vjetnama agrokulturo travivis veran revolucion [11].
a)  
AGR=terkulturo
b)
Flegado de vivaĵoj, precipe vegetaĵoj por favori kaj perfektigi ilian evoluon: kulturo de legomoj, floroj.
2.
Prizorgo de homaj artoj, de ilia progreso, komunigo kaj transdono: en vilaĝo de montaroj, for de l' bruo de l' kulturo [12]; ili rajtas havi propran centron de kulturo VivZam ; parlamenta diskutkulturo [13].
a)  
Prizorgado kaj perfektigado en spirita evoluo de homo: ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma spirito neŭtrale-homa [14]; scienco kaj kulturo [15].
Rim.: Kulturo estas ĉefe spirita, civilizo estas ankaŭ materia; kulturo postulas komprenon kaj senton pri belartoj, sed civilizo postulas krome la mildiĝon de sociaj rilatoj kaj la teĥnikan progreson de vivrimedoj.
b)  
HIS Tuto de transgeneraciaj moroj, artoj, ideoj kaj vivmanieroj flegataj de iu popolo: la tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al […] la posedado de lingvo EE ; la azteka kulturo [16]; oni diris al mi: dank' al tradukado, la plej malproksimaj kulturoj nun alireblas al ĉiu [17]. VD:tradicio

brulkulturo  

AGR Kulturmetodo, en kiu oni preparas novajn kampojn per bruligo de la natura vegeta kovraĵo: por multaj brulkulturoj ĉirkaŭ ĉi tiu monto li faligis kaj bruligis arbojn [18]. VD:brulsarki

fizika kulturo, korpkulturo  

SPO Korpa ekzercado, gimnastika aŭ alia: neni[o…] faros el homo superhomon, tion oni ne povas atingi sole per la fizika kulturo [19]; li ŝanĝis sian fakon al la alia – korpkultura [20].

ĝardenkulturo  

HOR Intensa kulturo de vegetaĵoj en ĝardenoj: estas belaj la floroj de la kampoj kaj arbaroj […] tamen la ĝardenkulturo povas perfektigi ilian belecon [21]; bone konata ĝardenkulturisto […] estis elektita kiel la ĉefinstruisto por ĝardenkulturo [22].

kontraŭkulturo  

POL Kulturo, arta movado, modo, rigardata kiel kontraŭa al la kutimoj de la ĉirkaŭa socio: la verko venis el la plumo de kontraŭkulturema ekstremisto eŭska [23]; granda procento de Idistoj estas eks-Esperantistoj ― ĉiu kulturo havas sian kontraŭkulturon, ĉu ne [24]? VD:subkulturoANT:konformismo

plurkultureco  

POL Kunekzisto de pluraj kulturoj en sama socio, socia diverseco, bunteco2: Itala Esperantista Junularo invitas […] al evento kiu celas prezenti plurkulturecon en lernejoj [25]; plurkultureco havu limojn, opiniis 60 % de la enketitoj [26].

senkultura

1.  
(pri vegetaĵo, besto, pejzaĝo) Nekulturita, kruda, sovaĝa: al ĉi tiu senkultura bordo nin sendis Apolono kun espero Ifigenio .
2.  
(pri homo) Nekulturita, bruta, malklera, kruda: senkulturaj ekscentraj esperantistoj [27]; fiartefaritaĉaĵo, kiu senkulturigus la homaron [28]!

senkulturejo  

AGR Senkultivejo: li longpaŝe supreniris laŭ la senkulturejo [29]; la vojo kondukis tra senkulturejo [30].

subkulturo  

POL Kulturo aŭ moroj de eta homgrupo, parte similantaj, parte malsimilantaj la kulturon de la ĉirkaŭa socio: junularaj subkulturoj [31]; usona subkulturo kolaa, burgera kaj dolara [32]; la verkaro de Tolkien [estas] bazo de aparta subkulturo [33].

terkulturo  

AGR Prilaborado pri tero, por igi ĝin fruktodona; kulturo, agrikulturo: Egipto jam posedis altan socian organizon, terkulturon, metiojn kaj literaturon [34]; nordaj landoj plu subvencias sian terkulturon en grado, kiu malhelpas disvolviĝon [35]; la dioksina skandalo en majo 1999 la belga terkultura industrio forte suferis [36].

terkulturisto  

AGR Persono profesie laboranta en la kulturado de tero, kreskigo de vegetaĵoj, bredado de bestoj; agrikulturisto, kampisto: egipta popolo dividiĝis en du klasojn: terkulturistoj kaj metiistoj [37]; terkulturisto en la tria mondo devas vivi per enspezo de 500 dolaroj jare [38]; ĉu vi aŭdis pri terkulturisto, kiu printempe semas siajn kampojn, sed aŭtune, kiam la greno maturiĝis, ne rikoltas ĝin [39]?

tradukoj

anglaj

~i: culture; brul~o: slash-and-burn cultivation, shifting cultivation, swiddening; ĝarden~o: horticulture.

belorusaj

~i 1.a: культываваць, апрацоўваць (зямлю), урабляць (зямлю); ~i 1.b: культываваць; ~i 2.: адукоўваць; ~a: культурны; ~o: культура; sen~a 1.: дзікі, няўроблены; sen~a 2.: некультурны, бескультурны, неадукаваны.

ĉeĥaj

~i: chovat, kultivovat, obdělat, obdělávat, pěstovat, vypěstovat, vzdělávat; ~o: chov, kultura, pěstování, vzdělanost; sen~ejo: neobdělané pole, úhor.

francaj

~i: cultiver; ~a: cultivé, culturel; ~o: culture; brul~o: agriculture sur brulis; fizika ~o, korp~o: culture physique; ĝarden~o: horticulture; kontraŭ~o: contre-culture; plur~eco: multiculturalisme; sen~a: inculte; sen~ejo : friche; sub~o: sous-culture; ter~o: travail de la terre; ter~isto: cultivateur, agriculteur.

germanaj

~i 1.a: anbauen, bebauen, kultivieren; ~i 1.b: züchten, hegen; ~i 2.: heranbilden, veredeln, kultivieren; ~a: kulturell, kultiviert; ~o 1.a: Anbau, Kultivierung; ~o 1.b: Züchtung, Zucht, Hege; ~o 2.a: Heranbildung, Veredelung, Kultivierung; brul~o : Brandrodung; fizika ~o, korp~o : Körperkultur; ĝarden~o : Gartenkultur; kontraŭ~o : Gegenkultur; plur~eco : Pluralismus, Multikulti; sen~a 1.: ungepflegt, roh; sen~a 2.: kulturlos, unkultiviert; sen~ejo : Brache; sub~o : Subkultur; ter~o : Ackerbau; ter~isto : Bauer, Feldarbeiter.

hebreaj

ĝarden~o: גננות.

hispanaj

~i: cultivar; ~o: cultivo.

hungaraj

~i 1.a: művel; ~i 1.b: nevel, gondoz, termeszt, tenyészt; ~i 2.: kulturál, nevel, kiművel; ~a: művelési, művelődési, kulturális; ~o 1.a: földművelés; ~o 1.b: nevel, gondoz, tenyészt, termeszt; ~o 2.a: kiművelés, művelődés, kultúra; fizika ~o, korp~o: testkultúra; ĝarden~o: kertművelés; sen~a 2.: műveletlen, kulturálatlan.

nederlandaj

~i 1.a: bebouwen; ~i 1.b: kweken; ~i 2.: beschaven; ~a: beschaafd; ~o 1.a: bebouwen; ~o 1.b: teelt; ~o 2.a: beschaving; sen~a 1.: wild; sen~a 2.: onbeschaafd.

polaj

~i: uprawiać, kształcić, hodować, chować; ~a: kulturalny, światły; ~o: kultura, uprawa; brul~o: wypalanie terenów; fizika ~o, korp~o: kultura fizyczna; ĝarden~o: ogrodnictwo; kontraŭ~o: kontrkultura; plur~eco: wielokulturowość; sen~a 2.: niekulturalny; sen~ejo: ugór, odłóg; sub~o: subkultura; ter~o: rolnictwo, agrokultura, uprawa ziemi; ter~isto: rolnik.

portugalaj

ĝarden~o: horticultura.

rumanaj

~i: cultiva, forma, crește; ~a: culturale, clar; ~o: cultură; brul~o: arde zone; fizika ~o, korp~o: cultură fizică, educație fizică; ĝarden~o: horticultură, grădinărit; kontraŭ~o: contracultură; plur~eco: multiculturalism; sen~a 2.: nepoliticos; sen~ejo: țelină, pământ abandonat; sub~o: subcultură; ter~o: agricultură; ter~isto: fermier, agricultor.

rusaj

~i 1.a: культивировать, обрабатывать (землю), возделывать; ~i 1.b: культивировать; ~i 2.: просвещать; ~a: культурный; ~o 1.a: культивация, возделывание; ~o 1.b: культивация, уход; ~o 2.a: культура; fizika ~o, korp~o: физическая культура; sen~a 1.: дикий, невозделанный; sen~a 2.: некультурный, бескультурный.

slovakaj

~i: obrábať, pestovať, vypestovať, vzdelávať; ~o: chov, kultúra, pestovanie, vzdelanosť; sen~ejo: neobrobené pole, úhor.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:4
8. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
10. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, antaŭparolo
11. Monato, S. Maul: Laŭ ritmo de la rizejoj
12. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vilaĝanino
13. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio, 2003
14. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
15. Monato, Boris Kolker: Fascina gazeto
16. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la guarbo
17. C. Piron: Kie la mitoj? Kie la realeco?, 1979
18. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
19. Lidia Zamenhof: La vojo al superhomo, La Praktiko, 1936:12 (60)
20. Monato, Laimius Stražnickas: Mia estrino estas vampiro, 2007
21. A. Giesswein: Esperanto kaj mondliteraturo, Literatura Mondo, 1922, p. 21a-22a
22. The Esperantist, Vol. 2, No. 4 ― Balo De La Enmaskigitoj
23. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto, 2003
24. K. Lendon: Pretendoj martenaj, soc.culture.esperanto, 1998-10-12
25. Tejo: Semajno de Kulturo Internacia, 2008-05-14
26. Monato, Marko Naoki Lins: Toleremo ankoraŭ ne tolerata, 2005
27. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, kie komencu komencanto?
28. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
29. V. Català, trad. J. Ventura i Freixas: Soleco, 1967
30. Stanisław Sosabowski, https://eo.wikipedia.org/wiki/Stanis%C5%82aw_Sosabowski
31. [G. Mickle?]: Lingvodefendado = lingvonaciismo!, 2004-03-07
32. Monato, Muziko: Kanzonoj por interna konsumo
33. Monato, Nikolao Gudskov: Renkontiĝo de du (sub)kulturoj, 2009
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
35. Monato, Claude Piron: Francio invitas, Svislando suferas, 2003
36. Monato, Reen al la edena paradizo
37. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
38. Monato, Josef Mendl: Kien evoluas la mondo?, 2004
39. H. Seppik: La tuta Esperanto, [1938?]

brul~o: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | kultur.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.36 2020/03/21 21:10:19