*divers/a VdE

*diversa

1.
Havanta plurajn, eĉ multajn, malsamajn trajtojn, ecojn, karakterizaĵojn: la klientaro de la Asocio estas multnombra kaj diversa [1]; La materialo estas tre diversa: Plasto plej ofte, sed ankaŭ ceramiko, vitro, gumo, eĉ kokosa nukso, ligno, papero kaj diversaj2 metaloj [2]; ŝtonoj de diversa grandeco Marta ; monpaperoj de diversa valoro; diverskoloraj vestoj [3]; amaso da diversgentaj homoj eliris [4]; la amaso […] kuras en diversajn flankojn [5]; tie estis virinoj de diversaj aĝoj, de diversa eksteraĵo kaj videble ankaŭ de diversaj karakteroj Marta ; diverskonsista socio Marta ; tiun ĉi flankon diversaj Esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero kaj en la plej diversaj gradoj [6]; la intelektuloj […] renkontis tie problemojn kiuj estis specifaj, ne universalaj, ofte diversaj de tiuj de la proletaro aŭ de la amaso [7]. SIN:varia2VD:alia, diferenca, kalejdoskopa, mozaika
2.
(nur plurale) Kelke da malsamaj: diversaj muzikaj instrumentoj [8]; fari diversajn aferojn [9]; forĝanto de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero [10]. VD:pluraj
1. Anonco pri serĉo de Ĝenerala Direktoro de UEA, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110)
2. Ŝparporkoj kaj ŝilingoj, Monato, №011670
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 5:30
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:38
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:16
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
7. M. Foucault, trad. V. Lutermano: La specifa inteligento, Le Monde diplomatique, 2006-05
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 3:5
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 4:2
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:22
angle:
diverse
beloruse:
розны, разнастайны
ĉeĥe:
lecjaký, různý, rozdílný, rozličný, rozmanitý, různý, všelijaký, všeliký
ĉine:
2. 諸般 [zhūbān], 好些 [hǎoxiē], 好几种 [hǎojǐzhǒng], 各色各样 [gěsègěyàng]
france:
divers
germane:
1. verschieden 2. verschiedene
hispane:
diverso
hungare:
különböző, különféle
indonezie:
beraneka, beraneka ragam, berbeda, bermacam-macam, beragam, heterogen
japane:
いろいろな, さまざまな, 多種多様な [たしゅたような]
pole:
1. różny, przeróżny, rozmaity, urozmaicony 2. różne
portugale:
1. diverso, vário 2. vários
ruse:
разный, различный, разнообразный
slovake:
rozličný, rôzny
tibete:
ཁ་ཤས་
ukraine:
різний, розмаїтий, різноманітний

diversi

(ntr)
Prezenti inter si malsamojn, diferencojn: la vico […] povas regione diversi [11]; la lokaj kondiĉoj tiel diversas, ke neniu kohera tapeto teksiĝas el tiuj fadenoj [12]; la lingvoj de la mondo tre diversas inter si, ne malplej multe en la leksiko kaj semantiko [13]; se io estas ne uzata plu kaj diversas de la pli ofta kaj logika formo, tion ni ellasis aŭ markis per malaproba noto, eĉ se ĝi estas zamenhofa [14]. VD:diferenci
11. Monato, M. Naoki Lins: Plurlingva Svislando ĉu pagebla lukso?, 2004
12. M. Fettes: Kuniga arto, 2010-06-10
13. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
14. K. Kaloscay, G. Waringhien: Antaŭparolo de la Plena Gramatiko de Esperanto, Literatura Mondo, suplemento Lingvo-Libro, 1935-1
beloruse:
адрозьнівацца, быць разнастайным, не супадаць, прадстаўляць адрознасьць
ĉeĥe:
provádět diverzní činnost
ĉine:
有別於 [yǒubiéyú], 相差 [xiāngchà]
france:
diverger, présenter des différences
germane:
sich unterscheiden
hispane:
divergir
japane:
さまざまである
slovake:
prevádzať diverznú činnosť

diverseco, diverso

Malsameco: la diverseco de la klimatoj; ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama spirito [15]; riĉa kolordiverseco aperis sur ĉiuj arbaroj [16]; la grandioza diverseco de niaj ideoj FK ; spite al la diverso de la devenoj de la internacia parolantaro de Esperanto, elkristaliĝis ankaŭ kelkaj originalaĵoj, unikaj nur al la Esperanto-komunumo [17].
15. La Nova Testamento, I. Korintanoj 12:4
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
17. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
angle:
diversity
beloruse:
разнастайнасьць
ĉeĥe:
diverzita, různost
ĉine:
异质性 [yìzhìxìng]
france:
diversité
germane:
Verschiedenheit, Unterschiedlichkeit, Diversität, Heterogenität, Varianz
hebree:
גיוון
hispane:
diversidad
hungare:
különbözőség, diverzitás
indonezie:
keanekaragaman, perbedaan, diversitas, keragaman
japane:
多様性 [たようせい], 種々雑多 [しゅじゅざった]
okcidentale:
varietá
pole:
różnica, różność, różnorodność, urozmaicenie, dywersyfikacja
ruse:
разнообразие
slovake:
rôznosť
ukraine:
різноманітність, різноманіття, розмаїття, розмаїтість

diversigi, diversecigi

Igi diversa, diferencigi, variigi, ŝanĝi: diversigita kolekto de korkoj [18]; estas grave sekvi sanan kaj diversigitan manĝomodelon [19]; ĉarma radio, ĵetita sur la esencon de la ekzistado, por ĝin belkolorigi kaj diversecigi Marta .
18. Monato, Roberto Pigro: Post tostado, korka recikligo, 2013
19. Monato, Lenio Marobin: Elaĉetas sin (kelkaj) grasoj, 2014
beloruse:
разнастаіць, рабіць разнастайным
ĉeĥe:
oddělit, rozlišovat, rozrůznit
france:
diversifier
germane:
ausdifferenzieren
hebree:
לגוון
hispane:
diversificar
hungare:
különbözővé tesz, diverzifikál
indonezie:
meragamkan
japane:
多様化させる [たようかさせる], 変化をつける [へんかをつける]
pole:
poróżniać, dywersyfikować
ruse:
разнообразить
slovake:
oddeliť, rozlišovať
ukraine:
урізноманітнювати

diversiĝi

Fariĝi diversa, varia: ili poste dividiĝis kaj diversiĝis [20]; [la] kolekto sufiĉe vastiĝis […] kaj tre diversiĝis [21]; multaj japanaj kompanioj fiaskis, kiam ili diversiĝis, neglektante sian propran aferon [22].
20. Monato, Mihail Korotkov : La turka havas familion, 2012
21. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio, 2004
22. Monato, Isikawa Takasi: Adapti, persisti, akcepti, 2013
beloruse:
станавіцца разнастайным
germane:
sich ausdifferenzieren
indonezie:
beragam

maldiversa

Unueca, unutona, nevaria: pri la nutraĵo, mi povas diri ke ĝi estas bona sed iomete maldiversa: ni ricevis senŝanĝe tomatojn, kukumojn kaj kaprinan fromaĝon je la matenmanĝo [23]. VD:unuforma, monotona1, enuiga, teda
23. C. Pierroux: Ok tagoj en Kreto, Internacia Gazeto, 2005-07-13
beloruse:
аднастайны, манатонны, аднолькавы
ĉine:
连声 [liánshēng], 归一 [guīyī], 划一 [huàyī]
france:
uni (sans variété)
germane:
einheitlich
hispane:
uniforme (sin variedad), monótono, similar
indonezie:
homogen
pole:
jednostajny, monotonny, niezróżnicowany
rumane:
uniform

diversflanka

Rilata al diversaj aspektoj de la vivo, evoluinta en multaj diversaj direktoj, diverskapabla: diversflanka erudicio, agado; diversflankaj interesoj; Mi rakontis kiel multaj, diversflankaj kaj zorgemaj institucioj certigas ĉe ni la normalan fiuon de la socia vivo [24]; la riĉa kaj diversflanka kultura vivo en Litovio [25]; Iam la internacia vivo estis grandparte limigita al la intertrakto de ŝtatoj, aŭ al agado strikte kontrolata de ŝtatoj, sed hodiaŭ ĝi fariĝis bunta kaj diversflanka [26].
24. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, 1938. Ĉap. 5ª
25. La Ondo de Esperanto, №279 (2018:1).
26. Humphrey Tonkin: Lingva egaleco en internaciaj rilatoj, 89-a Universala Kongreso de Esperanto kaj la 3-a Nitobe-Simpozio, Pekino, 2004
angle:
many-sided, versatile, all-round
germane:
vielseitig
ruse:
разносторонний

administraj notoj