tradukoj: cs fr nl pl pt sk sv

kultiv/i SPV

kultivi  

(tr)
AGR Kreskigi vegetaĵojn prilaborante la teron: mi kultivas sikomorojn [1]; ekzistas vastaj ĝardenoj en kiuj oni kultivas la planton por eligi bonodoran rozakvon [2].

kultivo

AGR Flegado de grundo kaj de vegetaĵoj.

kultivejo

AGR Loko, kie oni kultivas: kelkaj debatas pri dietoj, dum aliaj mortas pro malsato: Ne temas pri manko de kultivejoj en la mondo, sed pri malĝusta uzado [3]; arbarkultivado.

kultivisto

AGR Homo, kiu profesie kultivas: en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo [4]; produkti plantojn kun kontraŭherbicida karaktero grave koncernas kaj kultivistojn kaj kemiajn kompaniojn [5]; vinberkultivisto.

nekultivejo, senkultivejo  

AGR Kultivebla, sed ne uzata terpeco; senkulturejo: Miili estas kun la ŝafoj sur la senkultivejo [6]. VD:novalo

tradukoj

ĉeĥaj

~i: kultivovat (polní plodiny), pěstit, pěstovat; ~o: kultivace, obdělávání, obhospodařování; ~ejo: obdělávaný pozemek; ~isto: zemědělec.

francaj

~i: cultiver (agriculture); ~o: culture (agricole); ~isto: cultivateur, agriculteur; ne~ejo, sen~ejo: friche.

nederlandaj

~i: cultiveren, kweken; ~o: kweek, verbouwen; ~ejo: plantage; ~isto: boer, landbouwer. arbar~ado: bosbouw; vinber~isto: wijnbouwer.

polaj

~i: kultywować, uprawiać (ziemię, rośliny uprawne); ~o: kultywacja, uprawa (ziemi, roślin uprawnych); ~ejo: teren uprawny, plantacja; ~isto: rolnik.

portugalaj

~i: cultivar a terra.

slovakaj

~i: pestovať, vzdelávať; ~o: kultivácia, obhospodarovanie; ~ejo: obrábaný pozemok; ~isto: poľnohospodár.

svedaj

~i: odla, bruka jorden; ~isto: jordbrukare.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 7:14
2. M. Karamudini: la vivo , 2005-05-14
3. K. Ungar: Vivu vigle kaj vegetare!, Monato, 1995:7, p. 18a
4. La Nova Testamento, S. Luko 20:10
5. Sung Ho CHO: Plibonigo de plantoj per gentekniko, Monato, 1998:5, p. 17a
6. M. Traat, trad. H. Saha kaj H. Seppik: Danco ĉirkaŭ lokomobilo, 1984

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | kultiv.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.10 2015/12/25 04:10:18