tradukoj: cs en fr sk

monokultur/o

monokulturo

AGR Kultivo en pli-malpli vasta areo de unu sola plantospeco: la disvastigado de la monokulturo — la kreskigo de unu sola speco de planto sur kampo — vaste pligrandigas la nutraĵan provizon, sed forprenas grandan kvanton da nutraj elementoj el la grundo [1]; ĉio estas produktita sur papero, farita el celulozo, kiu devenas el arboj, kultivitaj en gigantaj monokulturoj [2].

tradukoj

anglaj

~o: monoculture.

ĉeĥaj

~o: monokultura.

francaj

~o: monoculture.

slovakaj

~o: monokultúra.

fontoj

1. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
2. vhbsouza: Kial Esperanto?, RADE - Rotary kaj Esperanto, 2010-10-15


ℛevo | datumprotekto | monokultur.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.4 2015/10/01 15:10:17