tradukoj: be bg ca cs de en es fa fr hu kek nl ru sk sv

*sterk/o PV

*sterko  

AGR Ĝenerala nomo de ĉiuj produktaĵoj, organikaj aŭ mineralaj, uzataj por plibonigi la kulturgrundojn: kiam la akvoj malaperas, ... restas fruktoporta ŝlimo, kiu anstataŭas plej bonajn sterkojn [1].

sterki  

(tr)
AGR Plibonigi grundon per sterko: fosante ni trovis marĉgrundon sterkitan de post jarmiloj per putriĝintaj herboj kaj folioj.

sterkejo, sterkamaso

AGR Loko, kie oni amasigas kaj maturigas organikan sterkon: en via studĉambreto certe estis pli da komforto ol sur la malvarma kampo, en la stalo aŭ sur la sterkejo [2]; saluton, mia plej kara sterkamaso tie sube, pli belega ol altaĵo de feliĉo! [3].

tradukoj

anglaj

~o: manure.

belorusaj

~o: гной, кампост, памёт, угнаеньне; ~i: угнаіць, угнойваць.

bulgaraj

~o: тор; ~i: торя.

ĉeĥaj

~o: hnůj, mrva; ~i: hnojit chlévským hnojem, hnojit mrvou; ~ejo, ~amaso: hromada hnoje.

francaj

~o: engrais, fumier; ~i: mettre de l'engrais, fumer (un terrain); ~ejo, ~amaso: tas de fumier.

germanaj

~o: Dünger; ~i: düngen.

hispanaj

~o: abono, fertilizante; ~i: abonar, fertilizar.

hungaraj

~o: trágya; ~i: trágyáz.

katalunaj

~o: fem, adob; ~i: femar, adobar.

kekĉiaj

~o: ab̕oon.

nederlandaj

~o: mest; ~i: bemesten.

persaj

~o: کود; ~i: کود دادن.

rusaj

~o: удобрение, навоз, компост; ~i: удобрять, унавоживать.

slovakaj

~o: hnoj, hnojivo; ~i: hnojiť; ~ejo, ~amaso: hromada hnoja.

svedaj

~o: gödsel; ~i: gödsla.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
2. C. O.: Ni Kune, Ekonomia Egaleco, 1950:8
3. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | sterk.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.22 2018/10/12 20:10:19