tradukoj: be ca de en es fr hu pl pt ru sk

3arĥaik/a, 3arkaik/a

arĥaika, arkaika  

Malnoviĝinta, ne estanta plu en uzado; ekstempa: arĥaika klas-sistemo [1]; la eventoj estas rakontitaj […] en iom arĥaika „di-okula“ stilo [2]; iuj arĥaikaj vortoj tie troveblas, kaj aliaj anglaj vortoj ŝanĝis siajn signifojn aŭ uzmanierojn tra la intervenintaj jarcentoj [3]; tie talibanoj (koran-disĉiploj) establis obskuran reĝimon, arkaikan teokration [4]. VD:eksmoda

arĥaikaĵo, arkaikaĵo  

Io arĥaika: mapoj de Frankfurto, Hanovro […] ekestintaj el krajona desegno ― kiel povas konkurenci tia arkaikaĵo kun ret-modernaj bildigoj de nia mondo? [5] SUB:arĥaismo

tradukoj

anglaj

~a, arkaika: archaic.

belorusaj

~a, arkaika: архаічны.

francaj

~a, arkaika: archaïque.

germanaj

~a, arkaika: archaisch, veraltet, unzeitgemäß.

hispanaj

~a, arkaika: arcáico.

hungaraj

~a, arkaika: archaikus, ősrégi.

katalunaj

polaj

~a, arkaika: archaiczny, przestarzały.

portugalaj

~a, arkaika: arcaico.

rusaj

~a, arkaika: архаичный, архаический, устаревший.

slovakaj

~a, arkaika: zastaraný, archaický.

fontoj

1. W. H. Simcock: Ĉu en Britio?, Monato, 1997:4, p. 9a
2. Familio Macgill: June, nejune, pretertempe, Monato, 2001:7, p. 26a
3. Monato, Stefan MacGill: Irigu vin tra intrigo vintra
4. Stefan Maul: Murdi je nomo de dio, Monato, 2001:10, p. 5a
5. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo

~aĵo, arkaikaĵo: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | arhxaik.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.9 2019/10/06 10:10:17