* -et/

I.

-et

Sufikso esprimanta rimarkinde malaltan gradon de grandeco aŭ intenseco, ofte kun specialigo de la radikvorta ideo: en nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj [1]; ili prenis ŝtonojn kaj faris monteton [2]; sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton [3]; mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo [4]; mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj [5]; dornarbeto [6]; brueto de falanta folio [7]; iometo da verdaĵo [8]; verdeta aŭ ruĝeta [9]; li sidis en malvarmeta ĉambreto [10]; ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li [11]; kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo [12]? donacetoj subtenas amikecon PrV ; hejma dometo estas kiel patrineto PrV ; oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj PrV ; riveretoj fluas al riveroj PrV ; dronanto eĉ herbeton kaptas avide PrV ; malgranda birdeto, sed akra ungeto PrV ; ne ĉiu papereto estas banka bileto PrV ; por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas PrV ; nenia peketo restas longe sekreto PrV ; tio estas lia amata ĉevaleto PrV ; ŝi […] kudris malgrandan beletan saketon, kiun ŝi plenigis per delikata poligona grio [13]; sur la musko briletis per verdeta lumo pli ol cent lampiroj [14]; tiel dense, kiel rafanetoj en fasko [15]. ANT:-eg
Rim. 1: -et estas ofte (mis)uzata kun karesa senco, anstataŭ -ĉj, -nj: patreto kaj patrineto [16].
Rim. 2: Vd rimarkon ĉe -eg.
angle:
-et, -ette, -let
france:
-ette
germane:
-chen, -lein
hungare:
-cska, -cske, -ka, -ke
ide:
-et
nederlande:
-je, -tje, -mpje, -pje, -etje
portugale:
-inho, -inha, -ico (sufixo que forma o diminutivo)
volapuke:
-il
II.

et-

Prefikso esprimanta malgrandecon, malvastecon de la speco aŭ skalo al kiu apartenas la koncernato: etkomerco [17]; pundomoneroj estis falsataj etskale fare de malgrandaj falsistoj [18]; japanoj fariĝis riĉaj, sed ilia psiĥologio restas tipe etburĝa [19]; nu, la etburĝo estas fifantaziaĵo jam de Marks kaj poste de Lenin [20]; konservativa etburĝaro [21]; kia kverelema li estis kaj etanima (pedanta2, senindulga) [22]; la punktokomo estas sub mia dekstra etfingro [23]; muelŝtonoj kutime estas el etgrajna firma sabloŝtono aŭ kalkoŝtono [24].
Rim.: Per tiu ĉi neordinara pseŭdoprefiksa kunmeto oni reliefigas la abstraktecon de la eteco, rilatigas ĝin ne al la koncernato mem, sed al la karakteriza trajto. Etburĝo ne estas malaltstatura burĝo, sed homo kies burĝeco estas malaltranga; etfingro de viro povas esti pli granda ol ajna fingro de knabo.
angle:
small-
germane:
~komerco: Kleinhandel, Einzelhandel. ~burĝo: Kleinbürger. ~anima: kleinlich, kleingeistig, pedantisch.
hungare:
kis- ~burĝo: kispolgár.
ruse:
мелко- ~burĝo: мелкий буржуа.
III.
Samsignifa memstara vortero:

eta

Malgranda, malintensa: granda nubo, eta pluvo PrV ; sur Nilo svarmis etaj ŝipetoj [25]; etaj koboldoj kun vaglumo sur la ĉapo dancis ĉirkaŭe [26]; ne videblaj por la homa okulo, ŝvebis malgrandaj etaj estaĵoj [27]; kiun el niaj faroj oni elektos […], eble tre etan, forgesitan, tamen registritan ― pize malgrandan [28].
Rim.: En praktika uzado eta estas ofte uzata kiel pli forta esprimo ol malgranda. Ĝia celata senco estas do ofte pli komparebla al tre malgrandamalgrandega.
afrikanse:
klein
albane:
vogël
amhare:
ጥቃቅን
angle:
tiny
arabe:
صغير
armene:
փոքրիկ
azerbajĝane:
miniatür
beloruse:
малы, маленькі, мініятурны, дробны, слабы
bengale:
অতি ক্ষুদ্র
birme:
အလွန်သေးငယ်သော
bosne:
maleni
ĉeĥe:
drobný, malinký, maličký, malý, nepatrný
ĉine:
略小 [lüèxiǎo], 細小 [xìxiǎo], 体积小 [tǐjīxiǎo], 俴 [jiàn], 矬 [cuó], 更小 [gèngxiǎo], 更无足轻重 [gèngwúzúqīngchóng], 不明显 [bùmíngxiǎn], 裨 [pí], 芾 [fèi]
dane:
lille
estone:
väike
filipine:
maliit na maliit
france:
petit (adj.)
galege:
minúsculo
germane:
klein
guĝarate:
નાના
haitie:
ti
haŭse:
kankanin
hebree:
קטן
hinde:
छोटे
hispane:
pequeño, poco
hungare:
kis, kicsi, kicsiny
ide:
mikra
igbe:
obere
irlande:
beag bídeach
islande:
pínulítill
japane:
小さな [ちいさな]
jave:
cilik
jide:
קליינטשיק
jorube:
aami
kanare:
ಸಣ್ಣ
kartvele:
პატარა
kazaĥe:
кішкентай
kimre:
bach
kirgize:
кичинекей
kmere:
តូច
koree:
작은
korsike:
petricaghju
kose:
zincinane
kroate:
maleni
kurde:
pito
latine:
vegrandis
latve:
niecīgs
laŭe:
ຂະຫນາດນ້ອຍ
litove:
mažytis
makedone:
мали
malagase:
kely
malaje:
kecil
malajalame:
തീരെച്ചെറിയ
malte:
ċkejkna
maorie:
iti
marate:
लहान
monge:
me me
mongole:
жижигхэн
nederlande:
klein, piepklein, miniem, minuscuul
nepale:
साना
njanĝe:
ting’onoting’ono
okcidentfrise:
lyts
panĝabe:
ਛੋਟੇ
paŝtue:
کوچنی
pole:
mały, malutki, drobny, tyci
portugale:
pequeno
ruande:
gito
ruse:
небольшой, мелкий, слабый
samoe:
laʻitiitī lava
sinde:
ٺهي
sinhale:
ඉතා කුඩා
skotgaele:
beag bìodach
slovake:
písmeno gréckej abecedy, éta, η
slovene:
droben
somale:
yaryar
ŝone:
dikidiki
sote:
nyenyane
sunde:
leutik pisan
svahile:
vidogo
taĝike:
майдаяк
taje:
จิ๋ว
tamile:
சிறிய
tatare:
кечкенә
telugue:
చిన్న
tokipone:
lili
ukraine:
крихітний
urdue:
چھوٹے
uzbeke:
kichkina
vjetname:
nhỏ
volapuke:
smalik
zulue:
omncanyana

etulo

Infaneto, ido: la anĝelo […] kisis […] la infanon, kaj la etulo duone malfermis siajn okulojn [29]; mi ludas [la dramojn] antaŭ la etuloj, kaj la etuloj ploras, kiel iam ploris patro kaj patrino [30]; En supra ĉambro lulo ... lulo ... / Anĝele dormas la etulo [31]. VD:bebo, ido2, malgrandegulo, nano
angle:
little one
beloruse:
малыш, малое, карантыш
ĉeĥe:
děťátko, mrně, prcek, škvrně
france:
petit (subst.)
germane:
Kleiner
hebree:
קטן
hungare:
pöttöm (ember), kicsike
ide:
mikro
japane:
小さい人 [ちいさいじん], 子ども [こども]
nederlande:
kleintje
pole:
maluch, maluszek, berbeć, karzeł, kurdupel (obraźl.)
ruse:
малыш
slovake:
človiečik
tokipone:
jan lili
ukraine:
маля, малюк

etigi

Malgrandigi: ĉion bonan kaj belan, kiu en ĝi speguliĝis, ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco [32]; ili klopodas kaŝi kaj etigi la krimojn de la reĝimo [33]; oni povas celi produkti malpli da varmo […], por tio helpas kaj uzi malpli da transistoroj kaj ilia etigo per progreso de fabrikado [34].
angle:
shrink
beloruse:
зьмяншаць, памяншаць
ĉeĥe:
zmenšit
ĉine:
使变小 [shǐbiànxiǎo], 比例縮小 [bǐlìsuōxiǎo], 减小 [jiǎnxiǎo]
france:
rapetisser
germane:
verkleinern, klein reden
hispane:
empequeñecer
hungare:
kicsinyít
ide:
mikrigar
japane:
小さくする [ちいさくする]
pole:
zmniejszać, pomniejszać, umniejszać, zdrabniać
slovake:
zmenšiť
ukraine:
зменшувати

administraj notoj