tradukoj: be bg cs de el en es fr he hu it ku la nl os pl pt ru sk tr vo zh

*ĉeval/o

*ĉevaloTEZ Vikipedio

1.TEZ
ZOO Specio (Equus caballus) de grandaj neparhufulaj mamuloj uzataj ekde la antikva epoko kiel rajd- kaj tir-bestoj: azenoj, zebroj, kaj ĉevaloj estas en la sama genro; ĉiuj ĉevaloj kaj ĉaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin [1].
2.TEZ
SPO Ŝakpeco, kutime figurata per ĉevala kapo. SIN:kavaliro

ĉevaletoTEZ Vikipedio

1.
Malgranda ĉevalo.
2.TEZ
(figure) Temo, pri kiu koncernulo ĉiam volonte parolas, kiu ĉiam lin interesas: tio estas lia amata ĉevaleto[2]; li tuj ekrajdis sian amatan ĉevaleton pri la supersigna reformo; la facileco de Volapük estas la plej amata ĉevaleto, sur kiu ili elveturas al ĉiu okazo [3] SIN:amataĵoVD:ŝatokupo.

ĉevalaĵo Vikipedio

KUI Viando de ĉevalo.

ĉevalejo

AGR Konstruaĵo en kiu oni tenas ĉevalojn: en la ĉevalejo blekis la nigraj ĉevaloj, kiuj meritis admiradon, kaj oni ilin admiris [4].

*ĉevalido

Ido de ĉevalo: ĉevalido estas nematura ĉevalo [5].

ĉevalino

Inseksa ĉevalo: Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino [6].

ĉevalpovoTEZ Vikipedio

FIZTEK Malnova komunuza mezurunuo de meĥanika povo, egala en Eŭropo al 75 kilogrammetroj en sekundo, t.e. 735,75W, kaj, en Usono, al 550 futfuntoj en sekundo, t.e. 745,7W; simb. ĈP.

deĉevaliĝi

Lasi la rajdadon de ĉevalo: deĉevaliĝu, amiko, kaj senbridigu la bestojn [7].

surĉevaliĝi

Eksidi sur la dorso de ĉevalo, enseliĝi.

troja ĉevalo Vikipedio

1.
Insida enigo de malutilaj homoj aŭ rimedoj inter malamikojn (kiel faris antikvaj grekoj kontraŭ trojanoj per ĉevalstatuo laŭ Iliado): la popola fronto estis elpensita de la Tria Internacio kiel troja ĉevalo por akiri la kontrolon de la laboristaj organizoj [8].
2.
[9]KOMP Ŝajne utila, reale malutila programo, kiu kaŝe difektas, rompas sekurecon, malfermas konekton al eksterulo ktp: pkzip.300 ... estas Troja Ĉevalo, ne viruso, kaj tre danĝera [10].

virĉevaloTEZ

Virseksa ĉevalo: (juna zebrino) rifuĝas hazarde en stalon, kaj virĉevalo rigardas ŝin per mirigitaj okuloj [11].

tradukoj

anglaj

~o 1.: horse; ~o 2.: knight; ~eto 1.: pony; ~eto 2.: hobbyhorse; ~aĵo: horsemeat; ~ejo: stables; ~ido: foal, colt, filly; ~ino: mare; ~povo: horsepower; sur~iĝi: mount; vir~o: stallion.

belorusaj

~o: конь; ~povo: конская сіла.

bulgaraj

~o 1.: кон.

ĉeĥaj

~o 1.: kůň.

ĉinaj

~o: 马, tr. 馬 [mǎ].

francaj

~o: cheval; ~eto 2.: dada, marotte; ~povo: cheval-vapeur; de~iĝi: descendre de cheval; sur~iĝi: monter à cheval; troja ~o: cheval de troie; vir~o: étalon.

germanaj

~o 1.: Pferd, Gaul [mezokcidentgermane], Ross [sudgermane]; ~o: Pferd; ~eto 1.: Pferdchen; ~eto 2.: Steckenpferd, Lieblingsbeschäftigung, Hobby; ~aĵo: Pferdefleisch; ~ejo: Pferdestall; ~ido: Fohlen; ~ino: Stute; ~povo: Pferdestärke, PS; de~iĝi: absitzen (Pferd); sur~iĝi: aufsitzen (Pferd); troja ~o: Trojanisches Pferd; vir~o: Hengst.

grekaj

~o 1.: άλογο, ίππος; ~povo: ιπποδύναμη .

hebreaj

~o 1.: סוס; ~o 2.: פרש (שחמט); ~eto 2.: שיגיון; ~povo: כוח-סוס.

hispanaj

~o: caballo; ~aĵo: carne de caballo; ~ejo: caballeriza; ~ido: potro, potranco; ~ino: yegua; ~povo: caballo de fuerza; vir~o: caballo macho.

hungaraj

~o 1.: ; ~o 2.: ló, huszár; ~eto 1.: lovacska; ~eto 2.: vesszőparipa; ~povo: lóerő; de~iĝi: leszáll a lóról ; sur~iĝi: felszáll a lóra; vir~o: csődör, mén.

italaj

~o: cavallo; ~eto 1.: cavallino; ~eto 2.: cavallo di battaglia (fig.); ~aĵo: carne di cavallo; ~ejo: scuderia; ~ido: puledro; ~ino: giumenta; ~povo: cavallo vapore; de~iĝi: smontare da cavallo; sur~iĝi: montare a cavallo; troja ~o: cavallo di Troia; vir~o: stallone.

kurdaj

~o 1.: hesp.

latina/sciencaj

~o 1.: Equus caballus.

nederlandaj

~o: paard; ~eto 1.: paardje; ~eto 2.: stokpaardje, hobby; ~povo: paardekracht.

osetaj

~o 1.: бæх.

polaj

~o 1.: koń; ~o: koń, skoczek; ~eto 1.: konik, kucyk; ~eto 2.: konik; ~aĵo: konina; ~ejo: stajnia; ~ido: źrebię, źrebak; ~ino: klacz; ~povo: koń mechaniczny, KM; de~iĝi: zsiadać z konie; sur~iĝi: dosiadać konia, wsiadać na konia; troja ~o: koń trojański; vir~o: ogier, wałach (wykastrowany ogier).

portugalaj

~o: cavalo; ~ejo: estábulo; ~ino: égua; ~povo: cavalo-vapor.

rusaj

~o 1.: конь, лошадь; ~o 2.: конь; ~eto 1.: лошадка, конёк; ~eto 2.: конёк; ~aĵo: конина; ~ejo: конюшня; ~ido: жеребёнок ; ~ino: кобыла, кобылица; ~povo: лошадиная сила ; de~iĝi: спешиться ; sur~iĝi: сесть на коня ; troja ~o: троянский конь ; vir~o: жеребец.

slovakaj

~o: kôň; ~eto 2.: koníček; ~povo: konská sila.

turkaj

~o 1.: at; ~o: at; sur~iĝi: ata binmek; troja ~o: Truva atı.

volapukaj

~o 1.: jeval; ~eto 1.: jevalil.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 14:9
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Zamenhof: citite laŭ PIV, p.158
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §36.
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 1:9
7. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 12a, p. 457a
8. P. A. Foche: Re: Pri la nomo Franco, soc.culture.esperanto, 2004-01-19
9. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
10. P. Jelenc: Re: pri viruso "zip", soc.culture.esperanto, 1996-10-20
11. Louis Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, TK Kobenhavn 1974

[^Revo] [cxeval.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.59 2010/03/10 17:30:43 ]