*insid/i MT

*insidi

(x)
1.
Prepari sekretan ruzan kombinaĵon por trompi kaj malutili iun: ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo [1]; insidi kontraŭ la virto de virino, kontraŭ ies bonfamo; inside aŭ per ruz’ ion akiri Ifigenio ; neniu vidas, kio lin insidas PrV (ni ne antaŭvidas la malfeliĉon, kiu nin minacas); amaskomunikiloj inside subtenas la miton pri la angla mondlingvo [2]. VD:intrigiruzi
2.
(arkaismo) Embuski: la loĝantoj de Ŝeĥem starigis kontraŭ li insidantojn sur la suproj de la montoj [3]; ili iris en insidejon, kaj ili eksidis [4]; la insidanoj rapide leviĝis de sia loko, […] kaj ili venis en la urbon kaj okupis ĝin [5].
Rim.: Embuski havas esence la signifon de milita aŭ perarmita atako celante la malliberigon aŭ la mortigon de iu. Insidi koncernas nur la neperfortajn atakojn kontraŭ ies honoro, feliĉo, riĉeco, ktp. Artifiko diferencas de insido per tio, ke ĝi difinas nur malgravajn, detalajn trompaĵojn kiel falsan pesadon, mensogon ktp. krome oni kombinas artifikon pli por sia propra profito ol por aliula malprofito, dum per insido oni celas ĉiam kaj antaŭ ĉio la malutilon de aliulo.
angle:
lay a snare, plot against
beloruse:
1. складаць змову, інтрыгаваць 2. сядзець у засадзе, падпільноўваць
ĉeĥe:
klást léčky, strojit úklady
ĉine:
暗算 [ànsuàn]
france:
dresser des embûches, menacer (constituer une menace), pièger, préparer un piège
germane:
1. intrigieren, hinters Licht führen 2. auflauern
hungare:
áskálódik, ármánykodik, mesterkedik, csapdát állít (átv.)
japane:
陥れる [おとしいれる], わなを仕掛ける [わなをしかける]
katalune:
1. ordir, insidiar, ginyar 2. emboscar ~ejo: emboscada.
nederlande:
belagen
perse:
1. دسیسه چیدن، توطئه چیدن 2. کمین کردن
portugale:
insidiar
ruse:
подстерегать, делать засаду, составить заговор (против кого-л.)
slovake:
chystať pascu
ukraine:
підстерігати, чигати, зазіхати, посягати, замишляти змову, підсиджувати

insido, insidaĵo

Io, per kio oni insidas: la demandoj de la juĝisto estis plenaj je insidoj; por kontraŭbatali la insidojn de la konspirantaro, li penis havigi al si pruvojn [6]; fariĝis klare, ke estas preparata nova insidaĵo [7]; (arkaismo) ili ordonis al la Benjamenidoj jene: iru kaj faru insidon (embuskon) en la vinberĝardenoj [8]. VD:artifiko, intrigo1, reto, ruzaĵo, kaptilo
angle:
ambush, trap
beloruse:
змова, засада, пастка
ĉine:
图谋 [túmóu], 詭計 [guǐjì], 阴谋 [yīnmóu], 陷阱 [xiànjǐng]
france:
embûche, piège (embûche), traquenard
germane:
Tücke, Machenschaft, Intrige
hungare:
áskálódás, ármány, mesterkedés, csapda (átv.)
japane:
落とし穴 [おとしあな], わな
katalune:
insídia, artifici, maquinació
nederlande:
arglist, list, valstrik
perse:
دسیسه، توطئه
portugale:
insídia
ruse:
засада, ловушка
ukraine:
зазіхання, посягання, змова, підступ

insida

Enhavanta insidojn: insidaj karesoj, rezonoj, atakoj; insidaj demandoj [9]; insidaj vortoj [10]; insida kaptilo [11]; insida denuncado [12]; virino plena je insida kaj subtila ĉarmo; la insidaj kaj senskrupulaj penadoj de la Babela pastraro detrui la restaĵon de la Jehova-kulto [13]. VD:ruza, trompa
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
10. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo, 2006
11. Julian Modest: La kaptilo, Monato, 2000/09, p. 21
12. Monato, Franz-Georg Rössler: Mitralo en la kuirejo, 2011
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9
angle:
insidious, treacherous
beloruse:
падступны, зрадлівы
ĉeĥe:
plíživý, pozvolný, zákeřný, záludný
ĉine:
隐袭 [yǐnxí], 阴险 [yīnxiǎn], 阴毒 [yīndú], 蛇一般 [shéyībān], 蛇形 [shéxíng], 詭譎 [guǐjué]
france:
insidieux (plein d'embuches), piégé (insidieux), sournois (plein d'embuches), traitre (adj., plein d'embuches), trompeur (plein d'embuches)
germane:
tückisch, hinterhältig
hungare:
áskálódó, ármánykodó, mesterkedő, alattomos
japane:
落とし穴の [おとしあなの], わなのある, 狡猾な [こうかつな]
katalune:
insidiós, capciós, traïdorenc
nederlande:
arglistig
perse:
دسیسه‌آمیز
portugale:
insidioso (adj., que contém insídia)
ruse:
коварный
slovake:
plíživý, pozvoľný
tibete:
མགོ་བདེ་པོ་
ukraine:
підступний

insidema

Inklina insidi al aliaj: insidema fiadvokato; procesema kaj insidema individuo; oni kredas lin insidema, sed sukcesa [14]; mi ne scias, kiun mi povas fidi en la palaco […], eĉ en la armeo troviĝas insidemuloj [15]. VD:ĉikanema, ruza
14. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
15. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 18
angle:
insidious, treacherous
beloruse:
падступны, зрадлівы
ĉeĥe:
zákeřný, úkladný
ĉine:
隐袭 [yǐnxí], 阴险 [yīnxiǎn]
france:
insidieux (qui dresse des embuches), sournois (qui dresse des embuches), traitre (adj., qui dresse des embuches), trompeur (qui dresse des embuches)
germane:
heimtückisch, intrigant
hungare:
alattomos természetű
japane:
腹黒い [はらぐろい], 狡猾な [こうかつな]
katalune:
arterós, murri, maliciós
nederlande:
arglistig
perse:
دسیسه‌جو
portugale:
insidioso (adj., dado a insidiar)
ruse:
коварный
slovake:
úkladný
ukraine:
підступний

administraj notoj